2-3. Reĝo Bimbisara, Reĝa patrono
2-3. La patrono Reĝo Bimbisara
Reĝo Bimbisara iam proponis duonon de sia regno al la asketo Gotamo, sed la lasta fordankis ĉar li volis klopodi por iluminiĝo. Poste Reĝo Bimbsara petis promeson de Gotamo, ke tiu revenu al Raĝagaha por ilumini lin, se Gotamo trovis tion, por kio li klopodis.
Post kiam Gotamo iluminiĝis kaj fariĝis la Budho, li ne forgesis la promeson reveni al Raĝagaha. Li decidis viziti Raĝagahan kun granda nombro de siaj disĉiploj. Lia famo kiel religia instruisto cirkulis en la urbo kaj ankaŭ atingis la orelojn de Reĝo Bimbisara.
Aŭdinte, ke la Budho jam atingis lian urban pordon, la reĝo eliris kun multaj subuloj por bonvenigi la Budhon kaj liajn disĉiplojn. Li proksimiĝis al la Budho kaj esprimis sian respekton, sed iuj el liaj subuloj ne sciis, al kiu el la Budho kaj Kasapa ili devas esprimi sian respekton. Ili ne sciis, ĉu la Budho havas sanktan vivon sub Kasapa aŭ inverse, ĉar ambaŭ estis ege respektindaj religiaj instruistoj.
La Budho elvidis iliajn pensojn kaj demandis respektintan Kasapan, kial li rezignis sian adoradon al fajro. Kompreninte la motivon de la demando, la respektinta Kasapa eksplikis, ke li preferas la pacan staton de nirvano al senutilaj sensaj plezuroj. Post tio, li genuiĝis ĉe la piedoj de la Budho kaj diris: “Mia instruisto, la Sinjoro, estas Sanktulo. Mi estas lia disĉiplo.”
La piaj homoj ĝojis aŭdinte la konversacion. La Budho predikis pri la Darmo kaj Reĝo Bimbisara atingis la unuan ŝtupon de sankteco kaj fariĝis sotapano. Kompreninte la doktrinon, Reĝo Bimbisara diris al la Budho: “Estimata Sinjoro, Antaŭe, kiam mi estis reĝido, mi havis kvin dezirojn. Nun ili realiĝis. Mia unua deziro estis fariĝi reĝo. Mia dua deziro estis, ke Iluminiĝinto vizitu mian landon. Mia tria deziro estis, ke mi konatiĝu kun iluminiĝinto. Mia kvara deziro estis, ke li prediku la doktrinon al mi. Mia kvina deziro estis, ke mi povos kompreni la doktrinon. Nun ĉiuj kvin deziroj plenumiĝis.”
Pro sia dankemo por la spirita donaco fare de la Budho, Reĝo Bimbisara donacis parkon kun kvieta bambuaro al la Budho kaj liaj disĉiploj. La parko estis nomita Bambuaro. La Budho restis tie dum tri sinsekvaj pluvsezonoj kaj tri aliaj pluvsezonoj poste.
Aŭdinte la Darmon, la reĝo fariĝis bona kaj pia reganto, sed pro sia estinta malbona karmo, li devis renkonti anticipan kaj mizeran morton kaŭzitan pro la malbona konduto de sia filo.