1-31. Sunita, la purigisto
31. La purigisto Sunita
En Savati vivis purigisto Sunita. Li laboris diligente, sed lia enspezo nur sufiĉis por plenigi sian stomakon. Li devis dormi ĉe la vojo pro manko de loĝejo. Li ofte vidis aliajn homojn amuziĝantaj, sed ne rajtis sin miksi en ilin, ĉar tiuj homoj nomis lin forĵetito. Kiam iuj el superaj klasoj iris sur la vojo, Sunita devis forkuri kaj sin kaŝi, por ke lia ombro ne tuŝu ilin. Se li ne forlasis sufiĉe rapide, li ricevis riproĉon kaj eĉ baton. Kompatinda Sunita havis ege mizeran vivon.
Iutage, kiam Sunita okupiĝis purigante malpuregan vojon, li vidis, ke la Budho alvenis kun miloj da sekvantoj. Li tuj pleniĝis de ĝojo kaj timo, sed povis trovi neniun lokon por sin kaŝi. Li do nur staris, respektoplene kuniginte siajn manplatojn ĉe la brusto. La Budho haltis kaj diris al kompatinda Sunita per dolĉa kaj ĝentila voĉo: “Mia kara amiko, ĉu vi volontas forlasi la laboron kaj sekvi min?”
Antaŭe, neniu parolis tiel amike al Sunita. Lia koro pleniĝis de ĝojo kaj liaj okuloj malsekiĝis de larmoj. “Plej honora Sinjoro! Mi ĉiam ricevis ordonojn, sed neniam afablajn vortojn. Se vi akceptos malpuran kaj mizeran purigiston kiel min, mi sekvos vin.”
Do la Budho ordinis Sunitan kaj la lasta ricevis budhajn instruojn kune kun aliaj monaĥoj. Ekde tiu tago, neniu sciis, el kiu kasto devenis Sunita, kaj neniu traktis lin kun malŝato kaj krueleco. Lin respektis ĉiuj homoj, eĉ reĝoj, ministroj kaj generaloj.