1-29. Angumala, la bandito
29. Angumala, la bandito
La reĝo de Kosalo havis konsilanton nomatan Bagaŭa. Bagaŭa vivis kun la edzino Mantani kaj filo Ahinsaka.
Kiam Ahinsaka naskiĝis, ĉiuj armiloj de la lando grimbrilis. La reĝo maltrankviliĝis pri tio, kaj venigis sian konsilanton en la sekva mateno por trovi la kaŭzon, kial la armiloj grimbrilis. La konsilanto respondis: “Mia edzino naskis filon, Via Reĝa Moŝto.”
“Sed kial la armiloj tiel glimis?” demandis la reĝo.
“Via Reĝa Moŝto, mia filo estos bandito.”
“Ĉu li prirabos sole aŭ kun bando?” demandis la reĝo.
“Li agos sole, Via Reĝa Moŝto.”
“Ni devas mortigi lin nun,” diris la reĝo.
“Ne!” ekkriis Bagaŭa, “kiam li estos sola, ni povos kapti lin facile.”
Kiam Ahinsaka kreskis sufiĉe, lia patro sendis lin al lernejo en Takasila. Ahinsaka estis la knabo plej forta, saĝa kaj obeema en la tuta lernejo. Aliaj infanoj enviis lin, kaj kaŭzis malamon de la instruisto al li. Tiel, kiam li finis sian lernadon, la insruisto diris: “Nun vi devas pagi kotizon por mia instruado.”
“Kiom mi devas pagi, sinjoro?” demandis Ahinsaka.
“Anstataŭ monon, mi volas mil homajn fingrojn de la dekstra mano. Sed memoru, ke vi ne prenu pli ol unu fingro de la sama homo.”
Kvankam tio estas la plej malfacila afero por fari, Ahinsaka promesis tion al sia instruisto. Portante glavon, li iris ĝis Kolasa.
Sin kaŝinte ĉe ĝangala vojo, li atendis preterpasantajn pasaĝerojn. Li elkuris, mortigis ilin, tranĉis fingron de iliaj dekstraj manoj kaj pendigis la kadavrojn sur arbojn por bredi vulturojn kaj korvojn. Li faris girlandon el fingraj ostoj kaj baldaŭ famiĝis kiel “Agulimala”, kiu signifas girlandon de fingroj.
Angulimala iris al alia regno kaj denove komencis la mortigon. La reĝo de Kosala decidis gvidi sian fortan armeon por kapti lin ĉar li mortigis tre multajn homojn. Kiam Mantani aŭdis tion, ŝi iris al sia edzo, por ke li savu la filon.
“Mia kara, li estas tre feroca nun,” diris Bagaŭa. “Eble li povus tute ŝanĝiĝi. Kaj li eĉ mortigus min se mi irus tien.” Sed la patrino estis tre bonkora kaj amis sian filon pli ol sian vivon. Ŝi pensis, “Mi devas iri al la ĝangalo por savi lin.”
Nun Angulimala jam mortigis 999 homojn. Li pasigis monaton post monato en la ĝangalo sen konvenaj manĝaĵo, dormo kaj konsolo, do li malpacienciĝis por pagi la ŝuldon kaj havi decan vivon. Li pensis, “Hodiaŭ mi mortigus eĉ mian patrinon kaj tranĉus ŝian fingron por kompletigi mil fingrojn se ŝi venus al mi.”
Tiutage, kiam la Budho rigardis tra la tuta mondo por vidi, ĉu iu bezonas helpon, li vidis Angulimalan kaj lian patrinon. “Mi devas savi ilin,” li pensis kiam li ekiris al la ĝangalo.
Vidinte la Budhon, la vilaĝanoj kriis, “Sinjoro, ne iru laŭ tiu vojo. Estas danĝerego! Tuj reiru hejmen!” Ili atentigis lin trifoje, sed la Budho daŭrigis la vojon pensante pri sia farinda afero.
Nun la patrino de Angulimala jam iris en la ĝangalon. Vidinte ŝian alvenon, Angulimala pensis: “Kompatinda virino. Ŝi venas sola. Mi kompatas ŝin, tamen tio ne helpas. Mi devas teni mian promeson kaj mortigi ŝin.” La Budho subite aperis inter ili. Angulimala pensis, “Bone! Tiu ĉi monaĥo venas antaŭ mia patrino. Kiel mi rajtas mortigi ŝin? Mi forlasu ŝin sola kaj mortigu la fremdulon.” Do li ekkuris al la Budho kun sia glavo. La Budho iris malrapide antaŭ li, pensante: “Lasu la junulon vidi min kuradi.” Do Angulimala kuregis al la Budho, sed li neniel povis atingi lin. Li kriis al la Budho: “Haltu! Staru senmove.”
“Mi staras senmove, Angulimala! Ĉu vi ankaŭ staras senmove?” diris la Budho.
Angulimala ne povis kompreni, kion signifas la Budho, do li demandis: “Kiel vi povas diri, ke vi staras senmove, dum vi kuras pli rapide ol mi?”
“Mi ĉiam staras senmove, Angulimala, ĉar mi estas kompatema al ĉiuj vivestaĵoj. Sed vi estas kruela al vivestaĵoj. Do mi staras senmove dum vi ne.”
Angulimala ege plezuriĝis pro la diro de la Budho kaj tuj genuiĝis antaŭ li forĵetinte sian glavon. La Budho benis lin kaj kondukis lin al la monaĥejo, kie li fariĝis monaĥo.
Samtempe, la reĝo atendis kun sia armeo en la palaco por ricevi benon de la Budho antaŭ la ekiro al la ĝangalo. Ĉar la Budho ne venis, li iris al la monaĥejo kun kvincent ĉevaloj kaj soldatoj. La Budho demandis lin, “Kio okazas al vi, majesta Reĝo?”
“Aperis plej feroca hombuĉisto nomata Angulimala, kaj mi iros kapti lin.”
“Sed, majesta Reĝo, kion vi faros al Angulimala se vi vidos, ke li havas razitan kapon kaj flavan robon?”
“Mi adoros al li,” respondis la reĝo.
La Budho venigis Angulimalan, kaj la soldatoj ekkuris dise pro timo. Sed la Budho haltigis ilin, kaj instruis la Darmon al ĉiuj el ili.