1-28. La rakonto de sinjorino Pataĉara

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  28. La rakonto de Sinjorino Pataĉara

  Dum la vivperiodo de la Budho, estis riĉulo, kiu havis ĉarman filinon Pataĉara. Ŝiaj gepatroj tiel amis ŝin, ke ili tenis ŝin en la sepa etaĝo de ilia domo kaj ne permesis ŝin eliri.

  Kiam Pataĉara estis dekses jara, ŝiaj gepatroj volas, ke ŝi edziniĝu al filo de alia riĉulo. Sed ŝi enamiĝis al sia servanto kaj deziras vivi kun li.

  Do antaŭ la geedza ceremonio Pataĉara vestis al si kiel servanto kaj fuĝis el la etaĝdomo frumatene. Ŝi renkontis sian servanton en certa loko kaj ili kune forkuris.

  La paro iris al malproksima loko kaj geedziĝis. Post iom da tempo Pataĉara estis preta naski sian bebon. “Ĉi tie neniu helpos min,” Ŝi diris al sia kara edzo, “sed gepatroj ĉiam havas molan lokon en la koro por sia infano. Bonvolu konduki min al la hejmo de miaj gepatroj por ke mi nasku nian infanon.”

  Sed ŝia edzo diris: “Kion vi diras, mia kara? Se viaj gepatroj vidos min, ili torturos min ĝis morto. Estas neeble por mi iri.” Ŝi petegis lin multfoje, sed ĉiufoje li rifuzis.

  

  Iutage, dum la foresto de la edzo, Pataĉara iris al siaj najbaroj kaj diris al ili: “Se mia edzo demandos al vi, kien mi iris, bonvolu informi lin, ke mi jam iris al miaj gepatroj.” Kiam la edzo revenis, li trovis, ke la edzino foriris. Li kuregis post ŝi, baldaŭ atingis ŝin, kaj petis ŝin reveni hejmen. Ŝi rifuzis, sed ĝuste tiam okazis ŝia naska doloro kaj baldaŭ ŝi naskis filon. Ŝi pensis: “Nun ne plu necesas iri al miaj gepatroj,” do ŝi revenis hejmen kun la edzo.

  

  Post iom da tempo ŝi estis naskonta la duan bebon. Ŝi forlasis la hejmon kaj ekiris al siaj gepatroj refoje dum ŝia edzo laboris ekstere. Trovinte ŝin, la edzo petegis ŝin reveni kun li, sed ŝi rifuzis.

  

  Dume okazis terura ŝtormo. Pataĉara diris al la edzo, “Mi eksentis naskan doloron, mia kara. Mi ne povas elteni plu. Bonvolu trovi lokon por ŝirmi nin kontraŭ la pluvo.”

  

  Ŝia edzo iris tien kaj reen kun hakilo en la pluvego, serĉante branĉojn kaj foliojn por fari kabanon. Vidinte arbuston kreskantan sur formikejo, li volis haki ĝin. Tiam venena serpento elrampis, kaj mordis lin je la mano. Li tuj perdis la vivon.

  Kiam Pataĉara atendis sian edzon, ŝia doloro pli kaj pli intensiĝis, kaj ŝi baldaŭ naskis alian filon. Estante senforta, malvarma kaj malseka, ŝi povis fari nenion pli ol teni sian infanon en la sino kaj tranoktis laŭeble sintiriĝante sur la tero por sin ŝirmi kontraŭ la pluvego kaj ege maltrankviliĝante pri sia edzo.

  Frumatene, kun la novnaskita bebo sur la dorso kaj la alia infano en la mano, Pataĉara iris laŭ la vojo, kiun prenis ŝia edzo, kaj hazarde trovis lin morta. “Mia edzo mortis sur la vojo nur pro mi!” ŝi ekploregis.

  Poste ŝi daŭrigis la iradon laŭ la vojo ĝis rivero Aciraŭati, kiu estis akvofluo de la ŝtormo. Ĉar ŝi estis malfortiĝis pro la nokta okazaĵo, ŝi ne havis forton por porti du infanojn kune. Ŝi do restigis la pli grandan infanon sur la bordo kaj portis la pli junan tra la rivero. Ŝi metis la bebon sur foliojn kaj revenis por la pli granda infano.

  Apenaŭ ŝi atingis la mezon de la rivero kiam aglo subite plonĝis de la ĉielo kaj forkaptis la novnaskitan bebon. Pataĉara vidis la aglon kaj kriis plengorĝe “Ŝu! Ŝu!” Kiam la pligranda infano aŭdis ŝian krion trans la rivero, li pensis: “Panjo vokas min.” Por proksimiĝi al ŝi, ĝi glitis de la bordo kaj fordrivis pro la torento.

  Nun Pataĉara ege malĝojiĝis kaj senĉese ploregis dirante, “Unu el miaj filoj estis forportita de aglo, la alia dronis en la rivero, kaj ĉe la vojo mortis mia edzo.” Ŝi ploris ĝis ŝi renkontis viron kaj demandis lin, “Sinjoro, kie vi vivas?”

  “En Savati,” li respondis

  “En ia strato de la urbo Savati vivis ia familio. Ĉu vi konas ilin, sinjoro?”

  “Jes, sinjorino, sed ne demandu min pri tiu familio. Demandu min pri alia familio laŭ via scio.”

  “Bonkora sinjoro, mi nur konas tiun familion. Bonvolu informi min pri ili,” ŝi petis.

  “Se vi insistas, mi ne plu povas kaŝi la veron,” respondis la viro, “En forta pluvo lastanokte, falis la domo de la familio kaj ĉiuj el ili mortis pro la fatalaĵo.”

  “Ne!” ekkriis Pataĉara.

  “Jes, ĉu vi povas vidi tiean fajron?” li demandis, montrante iom da flamo, “Tio estas ilia funebra fajro.”

  Tuj kiam Pataĉara aŭdis tion, ŝi falis sur la teron kaj sin rulis tien kaj reen pro malĝojo. Kelkaj vilaĝanoj venis kaj portis ŝin al Ĝetavana Monaĥejo, kie la Budho estis instruanta. La Budho petis kelkajn virinojn lavi, vesti, manĝigi kaj poste konsoli al ŝi en plej dolĉaj kaj orelplaĉaj vortoj. Kiam ŝi sobriĝis, ŝi atingis internan vidon pri siaj travivaĵoj. Pataĉara petis al Budho ordini ŝin. Tiel Pataĉara fariĝis monaĥino.