1-20. La unua instruado de la Budho

El Vikio BRE
Redakto de 15:40, 2 Jun. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  20. La unua instruado de la Budho

  La unua instruado de la budho estas nomata Dhammacakkappavattana Sutta, kiu signifas turnadon de Dharma rado. Ĝi okazis en la plenluna tago de julio, nomata Asalha.

  La Budho donis la instruadon al la kvin asketoj, kiuj estis liaj antaŭaj kamaradoj je Cerva Parko en Sarnaso ĉe Benareso de Hindio. Multaj dioj kaj ĉieluloj ĉeestis por aŭskulti la predikadon.

  La budho komencis la predikadon konsilante al la kvin asketoj rezigni du ekstremojn, kiuj estas sinturmento de la korpo kaj senbrideco en sensaj plezuroj.

  Li admonis ilin de tro multe da sensaj plezuroj, ĉar tiuj plezuroj estis monda fundamento ne nobla kaj malhelpa en spirita disvolviĝo. Aliflanke, sinturmento al korpo estis dolora, ne nobla kaj ankaŭ malhelpa en spirita disvolviĝo. Li konsilis ilin sekvi la Mezan Vojon, kiu helpas en klara vido al la realeco de aferoj, kaj en atingo de scio, pli alta saĝo, paco kaj iluminiĝo aŭ nirvano.

  Poste, la Budho instruis al la kvin asketoj la Kvar Noblajn Verojn, kiuj estas la vero de sufero, ĝia kaŭzo, ĝia finiĝo kaj la metodo por ĉesigi ĝin. Ĉio en la mondo estas plena de sufero, kaj la kaŭzo de la sufero estas avido. La finiĝo de sufero estas nirvano. La metodo por ĉesigi suferon estas la Nobla Okera Vojo.

  La Budho diris, ke li iluminiĝis nur post kiam li komprenis pri la Kvar Noblaj Veroj.

  La Nobla Okera Vojo havas ok partojn aŭ faktorojn:

  1. Ĝusta kompreno signifas scii kaj kompreni la Kvar Noblajn Verojn.

  2. Ĝusta sinteno signifas havi tri specajn pensojn aŭ sintenojn.

  (i.) Pensoj de rezigneco aŭ sinteno de “forlaso”

  (ii.) Pensoj de bona deziro al aliaj, kiu estas kontraŭa al malbona deziro.

  (iii.) Pensoj de senmalhelpo, kiu estas kontraŭa al krueleco.

  3. Ĝusta parolo rilatas al sindeteno de malvero, kiaj mensogo aŭ diro de malvero, malpacigo aŭ malbonaj diroj pri aliaj homoj; krudaj vortoj kaj sensencaj paroloj kiel babilaĵoj.

  4. Ĝusta konduto rilatas al sindeteno de mortigo, ŝtelo kaj seksa miskonduto.

  5. Ĝusta vivtenado rilatas al kvin specaj aferoj, kiujn oni devas eviti por havi noblan vivon. Ili estas komercoj de armiloj, vivantaj bestoj bredataj por mortigi, malsobriiga trinkaĵo kaj veneno.

  6. Ĝusta klopodo havas kvar partojn uzantajn meditadon.

  klopodi ĉesigi la malbonajn pensojn aperintajn.

  Klopodi preventi malbonajn pensojn de apero.

  Klopodi disvolvi bonajn pensojn.

  Klopodi teni bonajn pensojn aperintajn.

  7. Ĝusta atento ankaŭ estas kvaropa. Ĝi estas la atentoj de korpo, menso, sento, pensoj trapasinta la menson kaj de Dharmo.

  8. Ĝusta koncentrado estas koncentrigo de menso disvolvita en meditado.

  Tiuj ok faktoroj povas grupiĝi en tri malgrandajn grupojn kiel malsuprajn:

  Silao (moraleco)

  Ĝusta parolo, ĝusta konduto kaj ĝusta vivtenado

  Samadio (koncentrita menso en meditado)

  Ĉusta klopodo, ĝusta atento kaj ĝusta koncentrado

  Saĝo

  Ĝusta sinteno kaj ĝusta kompreno

  Tiuj moraleco, koncentrado kaj saĝo estas la tri ŝtupoj sur vojo al mensa pureco, kies celo estas nirvano. Tiuj ŝtupoj estas priskribitaj kiel bela versaĵo:

  Ĉesigu la malbonan,

  Faru la bonan

  Purigu la menson

  Jen la konsilo de ĉiuj Budhoj.