1-18. Sep semajnoj post la iluminiĝo
18. Sep semajnoj post la iluminiĝo
Sub la bodiarbo
En la unua semajno post sia ilumiĝo, la Budho sidis sub la bodiarbo spertante la feliĉon de libereco kaj trakvileco. Li estis trankvila kaj feliĉa, sin liberiginte de ĝenantaj pensoj.
Fiksrigardi al la Arbo
En la dua semajno, la Budho staris senmovi sian rigardon pro dankemo al la arbo, kiu ŝirmis lin dum lia klopodo por budhiĝo, kiel li meditis pri la bodiarbo.
Pro la ekzemplo, ĝis nun ankoraŭ furoras la kutimo, ke oni respektas ne nur al la originala bodiarbo, sed al la ĉiuj postaj bodiarboj.
La ora ponto
En la tria semajno, la Budho vidis per sia mensa okulo, ke la ĉielanoj en la ĉieloj dubas, ĉu li jam atingis iluminiĝon. Por provi sian iluminiĝon, la Budho kreis oran ponton en la aero kaj iris supren kaj malsupren por tuta semajno.
La juvela ĉambro
En la kvara semajno, li kreis belan juvelan ĉambron kaj sidis en ĝi meditante pri tio, kio estas konata kiel la “detala instruado” (abidarmo). Liaj menso kaj korpo estis tiel purigitaj, ke el lia korpo radiis ses-koloraj lumoj blua, flava, ruĝa, blanka, oranĝa kaj miksa el la kvin. Hodiaŭ la ses koloroj faras budhisman standardon. Ĉiu koloro prezentis apartan noblan kvaliton de la Budho: Flava por sankteco, blank por pureco, blua por konfido, ruĝa por saĝo kaj oranĝa por senavido. La miksa koloro prezentis ĉiujn tiujn noblajn kvalitojn.
Tri knabinoj
En la kvina semajno, kiam la Budho meditis sub la banjanarbo, tri plej ĉarmaj knabinoj nomataj Tanha, Rati kaj Raga venis por ĝeni lian meditadon. Ili dancis sorĉe kaj tente, kaj faris ĉion eblan por logi la Budhon rigardi iliajn dancojn. Sed li persistis en la meditado senĝenite, kaj baldaŭ ili enuiĝis kaj forlasis lin sola.
La Muĉalinda arbo
La Budho iris al Muĉalinda arbo kaj meditis sub ĝi. Ekpluvegis, kaj la giganta kopra reĝo eliris, volvis sian korpon en sep rondoj ĉirkaŭ la Budho por teni lin varma kaj metis sian bufon super la kapo de la Budho por protekti lin de la pluvo. Post sep tagoj la pluvo ĉesis, kaj la serpento sin ŝanĝis en junulon, kiu esprimis sian respekton al la Budho. La Budho diris:
“Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas kontentaj. Feliĉo estas por tiuj, kiuj aŭdas kaj scias la veron. Feliĉaj estas tiuj, kiuj havas bonan volon al ĉiuj vivestaĵoj en la mondo. Feliĉaj estas tiuj, kiuj ne havas kroĉiĝojn kaj preterpasis sensajn dezirojn. La malapero de la vorto “Mi estas” estas vere plej granda feliĉo.”
La Raĝajatana arbo
En la sepa semajno, la Budho meditis sub Raĝajatana arbo. En la kvindeka mateno, post sep semajnoj de fastado, du komercistoj iris al li. Ili nomiĝis Tapusa kaj Balika. Ili oferis al la Budho rizajn kukojn kaj mielon, kaj rompis lian fastadon, kaj la Budho diris al ili pri iom da scio, kion li trovis en sia iluminiĝo.
Ambaŭ komercistoj fariĝis la unuaj laikaj sekvantoj post la rifuĝo en la Budho kaj lia Darmo (tradukita kiel “instruoj de la Budho”). Ili petis ion sanktan de la Budho por konservi kiel memoraĵon. La Budho palpis sian kapon per la dekstra mano kaj eltiris iom da haroj kaj donis al ili. Sur la vojo al sia hejmo, la komercistoj oferis tiujn harajn reklivojn, nomatajn Kesa Datu, en la la Pagodo Ŝuedagon de la nuna birma urbo Rangoon.