1-13. La unuaj instruistoj de la Budho
13. La unuaj instruistoj de la Budho
Tiam en Hindio troviĝis multaj religiaj instruistoj. Unu el la plej bonaj kaj famaj instruistoj estis Alara kalama. Asketo Gotama iris lerni ĉe li. Li restis ĉe la instruisto kaj lernis de li multajn aferojn inkluzive de meditado. Fine, Alara Kalama ne plu kapablis instrui Gotaman kaj diris, “Nun vi estas same erudicia kiel mi mem. Troviĝas nenia diferenco inter vi kaj mi. Restu ĉi tie kaj akceptu mian pozicion por instrui miajn lernantojn kune kun mi.”
Sed Gotama tute ne interesiĝis pri restado. Kvankam li lernis multe, tamen li sciis bone, ke li ankoraŭ estas viktimo de maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto, kaj ke lia serĉado ne finiĝis.
Do Gotama forlasis Alaran Kalaman kaj klopodis por serĉi novan instruiston. Finfine li trovis alian grandan instruiston Udaka, kiu famiĝis pro sia inteligenteco. Gotama denove lernis tre rapide kaj baldaŭ sciis tiel multe kiel sia instruisto. Li trovis, ke Udaka ne povis instrui al li kiel ĉesigi suferon, maljuniĝon, kaj morton, kaj krome, li aŭdis neniun, kiu povis solvi tiujn problemojn. Asketo Gotama malesperiĝis refoje kaj forlasis Udakan kun firma decido, ke li klopodu per si mem ĝis li trovos la kaŭzon de ĉiuj suferoj en la homa vivo.