92. Mistero de la Perdita Kolringo
92. Mistero de la Perdita Kolringo
Ĉapitro 1. Krimo kondukis al alia krimo
Iam antaŭe, Reĝo Brahmadato regis en Benareso de norda Hindio. La Iluminiĝinto fariĝis unu el liaj ministroj post la finiĝo de sia lernado.
Iutage la reĝo eliris al sia plezura ĝardeno. Amaso da korteganoj iris kun li. Ili vizitis multajn partojn de la bela ĝardeno. Ĉe la malvarmeta arbaro ili iris al bela klara lageto. La reĝo ekvolis naĝi, do li plonĝis en la akvon. Poste li invitis ĉiujn sinjorinojn de sia haremo naĝi kun li en la refreŝiga lageto.
Babilante kaj ridante, la haremaj sinjorinoj demetis ĉiujn siajn ornamaĵojn kaj juvelojn de siaj kapo, kolo, oreloj, brakoj, fingroj, talio, maleoloj kaj piedfingroj. Kune kun siaj eksteraj vestaĵoj, ili donis ĉiujn ornamaĵojn al siaj servantinoj por gardi. Poste ili saltis en la lageton, en kiu naĝis Reĝo Brahmadato.
La reĝo iam donis al sia favorata reĝino kolringon el tre valoraj perloj. Ŝi tiel ŝatis ĝin, ke ŝi nomis ĝin "Plej Valora".
Hazarde scivolema simiino vidis tion de proksima arbobranĉo. Ŝi atenteme gvatis el inter la verdaj folioj. Kiam ŝi ekvidis la perlan kolringon "Plej Valora", ŝiaj okuloj preskaŭ elsaltis de ŝia kapo.
Imagante kiel bela ŝi aspektus portante la belan kolringon de la reĝino, ŝi pacience fiksrigardis la servantinon, kiu gardis ĝin. Komence la servantino gardis ĝin tre zorgeme. Sed baldaŭ ŝi estis dormema pro varmo de la suno. Kiam la simiino vidis, ke la servantino ekdormetis, ŝi tuj saltis de la arbo tiel rapide kiel vento. En palpebrumo ŝi kaptis la kolringon nomatan "Plej Valora", metis ĝin ĉirkaŭ sian kolon kaj rapide grimpis sur la arbon.
Timante, ke aliaj simiinoj vidos ĝin, la malgranda ŝtelistino kaŝis la brilan perlan kolringon en kavon de la arbo. Poste ŝi sidis tie por gardi sian priŝtelaĵon. Ŝi sin tenis kvieta kaj aspektis kiel senkulpa monaĥino!
Post unu aŭ du minutoj la servantino vekiĝis de sia hazarda dormeto kaj timeme pririgardis la posedaĵojn de la reĝino. Kiam ŝi vidis, ke la kolringo perdiĝis, ŝi ekkriis pro timo. "Helpu! Helpu! Iu ŝtelis la perlan kolringon 'Plej Valora' de la reĝino!"
Kurinte al ŝi, la sekurigaj gardistoj foriris raporti la ŝteladon al la reĝo. Li ordonis al ili tuj kapti la ŝteliston antaŭ ĉio. Timante la koleron de la reĝo, la gardistoj tuj kuregis freneze ĉirkaŭ la plezura ĝardeno por serĉi la ŝteliston.
Ĝuste tiam malriĉa junulo piediris ekster la ĝardeno. Li reiris al sia malproksima hejmvilaĝo, paginte la modestan imposton al la reĝa trezorejo. La tumulto en la ĝardeno timigis lin, do li ekforkuris.
Malfeliĉe, la sekurigaj gardistoj vidis lin kuranta kaj diris inter si: "Sendube tiu devas esti la ŝtelisto!" Ili sin ĵetis tra la ĝardena pordo, kaj kaptis la senkulpan junulon post mallonga postkurado. Ili ekbatis lin kriante: "Vi malbona ŝtelisto. Konfesu, ke vi ŝtelis la perlan kolringon 'Plej Valora' de la reĝino."
La kompatinda junulo pensis: "Se mi diros, ke mi ne ŝtelis ĝin, ili certe batos min ĝismorte. Sed se mi konfesos pri ŝtelo, ili kondukos min al la reĝo." Do li diris: "Jes, mi konfesas, ke mi prenis la kolringon." Aŭdinte tion, la sekurigaj gardistoj katenis kaj trenis lin al la reĝo.
Informiĝinte pri la konfeso de la junulo, la reĝo demandis al li: "Kie estas la kolringo 'Plej Valora' nun? Kion vi faris per ĝi?"
La saĝa kaptito respondis: "Via Reĝa Moŝto, Mi estas tre malriĉa. Neniam en mia vivo mi posedis ion tute valoran, nek plej valoran liton, nek plej valoran seĝon, kaj kompreneble, nek la perlan kolringon plej valoran. Via reĝa Financa Ĉefkonsilisto ordonis min ŝteli la perlon 'Plej Valora', kaj mi jam donis ĝin al li. Nur li scias, kie ĝi estas nun."
Reĝo Brahmadato tuj venigis sian Financan Ĉefkonsiliston kaj demandis: "Ĉu vi prenis la perlon 'Plej Valora' de tiu ĉi junulo?" "Jes, Via Reĝa Moŝto," li respodis. "Kie ĝi estas nun?" demandis la reĝo. "Mi donis ĝin al la Reĝa Instruista Pastro."
La reĝo alvenigis la Reĝan Instruistan Pastron kaj demandis lin pri la ŝtelita kolringo. Li respondis: "Mi donis ĝin al la Kortega Muzikisto."
La reĝo venigis la Kortegan Muzikiston kaj demandis lin pri la perlo. Li respondis: "Mi donis la perlon 'Plej Valora' al altranga prostituitino."
Kiam oni trovis la altrangan prostituitinon kaj kondukis ŝin al la reĝo, la reĝo demandis, kion ŝi faris per la perla kolringo de la reĝino. Sed ŝi respondis: "Via Reĝa Moŝto, mi scias nenion pri la perla kolringo!"
Kiam la suno ekmalleviĝis, la reĝo diris: "Ni daŭrigu la enketon morgaŭ." Li transdonis la kvin suspektitojn al siaj ministroj kaj revenis al la palaco por ripozi.
Ĉapitro 2. Solviĝis La Mistero
Samtempe, la reĝa ministro, kiu hazarde estis la Iluminiĝinto, jam aŭdis kaj vidis ĉion, kio okazis en la plezura ĝardeno. Li konsciis, ke li povas solvi la misteron per zorgema esplorado, kaj tro hastemaj konkludoj facile eltiros erarajn respondojn. Do li ekesploris kaj analizis la kazon en sia menso.
Li pensis: "La kolringo perdiĝis en la plezura ĝardeno, sed oni kaptis la kompatindan junan vilaĝanon ekstere. La pordoj estis garditaj de fortaj gardistoj, do la vilaĝano tute ne povis iri en la ĝardenon por ŝteli la kolringon. Same, neniu en la ĝardeno eliris kun la ŝtelita kolringo. Do ŝajnis, ke neniu el tiuj homoj povis foriri kun la perlo 'Plej Valora', de interne kaj ekstere!
"Kia mistero! La unue akuzita junulo diris, ke li donis ĝin al la Financa Ĉefkonsilisto por sin savi. La Financa Ĉefkonsilisto eble pensis, ke la afero iros pli facile por li, se envolviĝos la Reĝa Instruista Pastro. La pastro eble akuzis la Kortegan Muzikiston por ke tiu faru ilin plezuraj en la palaca malliberejo. Kaj la Kortega Muzikisto eble opiniis, ke ili povos forigi sian mizeran solecon de mallibera vivo, restante kun la altklasa prostituitino. Pro tio li diris, ke li donis la kolringon al ŝi. Post la zorgema esplorado, oni povas facile vidi, ke neniu el la kvin suspektitoj estas vere kulpaj. Sed la ĝardeno estas plena de simiinoj petolemaĉaj kiel konate. Sendube iu simiino pensis, ke 'Plej Valora' povas igi ŝin pli supera ol la aliaj, do ŝi prenis la kolringon en la manoj."
Do li iris al la reĝo kaj diris: "Via Reĝa Moŝto, se vi transdonos la suspektitojn al mi, mi povos enketi por vi." "Per ĉiaj rimedoj, mia saĝa ministro," diris la reĝo, "enketu la kazon per vi mem."
La ministro venigis siajn servantojn. Li ordonis, ke ili tenu la kvin suspektitojn en sama loko, sin kaŝu proksime por subaŭskulti, kion ili diros, kaj poste faru raporton pri ĉio.
Kiam la kvin malliberuloj opiniis, ke ili estas solaj, ili ekbabilis libere. Unue la Financa Ĉefkonsilisto diris al la malriĉa vilaĝano: "Vi malgranda trompisto! Ni neniam intervidiĝis antaŭe. Do kiam vi donis la ŝtelitan kolringon al mi?"
La junulo respondis: "Via Sinjora Moŝto, la plej eminenta konsilisto de la granda reĝo, mi neniam havis valoraĵon, nek kadukajn liton kaj seĝon. Kompreneble mi neniam vidis la kolringon 'Plej Valora'! Mi eĉ ne sciis pri kio oni parolas. Morte timigite de la reĝaj gardistoj, mi nur menciis vin kun espero, ke la gravulo kiel vi povus liberigi nin ambaŭ. Bonvolu ne koleri kontraŭ mi, via moŝto."
La Reĝa Instruista Pastro diris al la Financa Ĉefkonsilisto: "Vi jam aŭdis klare, ke tiu ĉi junulo konfesis, ke li ne donis ĝin al vi, do kiel vi povus transdoni ĝin al mi?" la Financa Ĉefkonsilisto respondis: "Ni ambaŭ estas en altaj rangoj, do laŭ mi se ni estos kune kaj helpos reciproke, ni povos likvidi la aferon."
La Kortega Muzikisto demandis: "Ho, La Reĝa Instruista Pastro, kiam vi donis la perlan kolringon de la reĝino al mi?" "Mi pensis, ke se vi estas malliberigita kun ni," diris la pastro, "via muziko povos plezurigi nin. Jen kial mi mensogis."
Poste la virino diris al la Kortega Muzikisto: "Vi, mizera trompisto! Kiam mi iris al vi aŭ vi venis al mi? Ni neniam intervidiĝis antaŭe. Do kiam vi povis doni al mi la ŝtelitan perlon?" Li diris al ŝi: "Kara junulino, bonvolu ne koleri kontraŭ mi. Mi nur akuzis vin por tio, ke via ĉeesto povos fari nin feliĉaj kiam ni malliberiĝos kune."
Anstataŭ la kompatinda timigita fremdulo kaj la ruzaj registaraj oficistoj, nur la prostituitino diris la veron. Do neniu akuzis ŝin pro transigo de la kulpo.
Kompreneble, la servantoj de la saĝa ministro jam subaŭskultis la tutan babiladon. Kiam ili raportis ĝin al li, li konsciis, ke lia supozo jam konfirmiĝis. Sendube simiino prenis la kolringon. Do li pensis: "Mi devas fari planon por repreni ĝin."
Laŭ lia aranĝo oni faris manplenon da malkaraj imitaĵoj de juvelaj ornamaĵoj, kaptis kelkajn simiinojn en la reĝa plezura ĝardeno, kaj ornamis ilin per la imitaj ornamaĵoj, kun kolringoj ĉirkaŭ iliaj koloj, kaj braceletoj ĉirkaŭ iliaj brakoj kaj maleoloj. Poste oni liberigis ilin en la ĝardenon. La ministro ordonis, ke la servantoj observu ĉiujn simiinojn atenteme, kaj kiam ili vidos iun ajn kun la perdita perla kolringo, ili timigu ŝin, por ke ŝi forĵetu ĝin.
La simiino, kiu prenis la kolringon "Plej Valora", daŭre tenis ĝin en la kavo de la arbo. La aliaj simiinoj paradis tien kaj reen dirante: "Rigardu, kiel belaj ni estas! Ni havas belajn kolringojn kaj braceletojn." Ŝi ne plu eltenis la vidon kaj aŭdon de tio. Ŝi pensis: "Tiuj estas nenio alia krom senvaloraj imitaĵoj." Por paradi, ŝi surmetis la kolringon "Plej Valora" faritan el veraj perloj.
La servantoj senprokraste timigis ŝin, kaj ŝi tuj forĵetis la kolringon. Ili portis ĝin al sia mastro, la saĝa ministro. Li donis ĝin al la reĝo kaj diris: "Via Reĝa Moŝto, jen estas la perla kolringo "Plej Valora". Neniu el la kvin, kiuj estis akuzitaj, estas la vera ŝtelisto. Anstataŭe, ĝi estis forprenita de avida malgranda simiino vivanta en via Plezura Ĝardeno."
La reĝo demandis mirigite: "Kiel vi trovis, ke ĝin prenis simiino? Kaj kiel vi reprenis ĝin?" La ministro raportis al li la tutan historion.
La reĝo diris: "Vi vere estas la ĝusta persono por la profesio. En tempo de bezono estas la saĝulo, kiun oni plej aprezas." Poste la reĝo rekompencis lin per amaso da valoraĵoj. Oni ŝutis al li sep valoraĵojn, kiuj estis oro, arĝento, perloj, juveloj, emeraldo, diamantoj kaj koralo.
La moralinstruo estas: Oni ŝtelas pro avido, mensogas pro timo kaj trovas Veron pro esploro.