91. Venenaj Kuboj
91. Venenaj Ĵetkuboj
[Trompo]
Iam antaŭe en Benareso vivis riĉulo, kiu tre ŝatis vetludon. Li ofte ludis ĵetkubojn kun alia ludemulo, kies cerbo laboris ruze.
La riĉulo estis honesta kaj malkaŝema, sed la alia estis malhonesta. Kiam la rizulo gajnis sinsekve, li daŭrigis la ludadon, sed tuj kiam li ekperdis, li kutime ŝtele metis ĵetkubon en sian buŝon kaj englutis ĝin. Poste li pretekstis, ke ĵetkubo perdiĝis, kaj ĉesigis la ludadon pro tio.
Fine la riĉulo rimarkis trompon de la ruzulo kaj iutage decidis doni al li lecionon. Li ŝmiris venenon sur ĵetkubojn kaj sekigis ilin, por ke la veneno ne estu videbla. Li portis la ĵetkubojn al la kutima loko kaj proponis: "Ni ludu ĵetkubojn!"
La ruzulo konsentis. Ili starigis vetludan tablon kaj ekludis. Kiel kutime, la ruzulo komencis gajni ĉiun kubĵeton. Sed tuj kiam li ekperdis la ludon, li ŝtele metis ĵetkubon en sian buŝon.
Vidinte tion, la riĉulo diris: "Englutu ĝin, kaj poste io okazos al vi. Via propra malhonesteco ege suferigos vin."
Englutinte la venenan kubon, la ruzulo falis teren kaj svenis pro doloro. La bonkora riĉulo pensis: "Jam sufiĉe, nun mi devas savi lin."
Li pretigis medicinan miksaĵon por kaŭzi vomadon. Trinkiginte la miksaĵon al la ruzulo kaj elvomiginte la venenan ĵetkubon, li donis al li trinkaĵon el klara butero, densa fruktsuko, mielo kaj kansukero por sanigi lin. Poste li admonis la ruzulon ne plu trompi fidelan amikon. Post kiam ambaŭ vetludantoj travivis sian vivon, ili renaskiĝis laŭ siaj kondutoj.
La moralinstruo estas: Trompi amikon eble kaŭzos danĝeron al via vivo.