81. Arbaraj Monaĥoj en Plezura Ĝardeno de Reĝo
81. Arbaraj Monaĥoj en Plezura Ĝardeno de la Reĝo
[Lernantoj sen Instruisto]
Iam antaŭe estis altklasa riĉulo, kiu rezignis siajn riĉaĵon kaj facilan vivon en la ordinara mondo. Li venis al Himalaja arbaro kaj vivis kiel senhejma sanktulo. Li disvolvis sian menson kaj gajnis la plej altan scion per praktikado de meditado. Vivante en alta mensstato, li ĝuis grandan internajn feliĉon kaj pacon en la menso. Post nelonge li havis kvincent lernantojn.
Iujare je komenco de la pluvsezono, la lernantoj diris al la instruisto: "Ho, saĝa majstro, ni volas iri al la lokoj, kie loĝas pli da homoj. Ni volas almozpeti iom da salo kaj aliaj spicaĵoj, kaj alporti ilin ĉitien."
La instruisto diris: "Mi donos permeson al vi. Estos bone por vi tion fari. Revenu post finiĝo de la pluvsezono. Sed mi restos ĉi tie kaj daŭrigos la meditadon sola." Ili genuiĝis kaj esprimis siajn respektojn por adiaŭi.
La kvincent lernantoj iris al Benareso kaj ekloĝis en la plezura ĝardeno de la reĝo. La sekvan tagon ili petis almozon en vilaĝoj ekster la urbo. Ili ricevis malavarajn donacojn de manĝaĵo. En la posta tago ili reiris en la urbon. Oni ĝojplene donis manĝaĵon al ili.
Post kelkaj tagoj oni raportis al la reĝo: "Ho, Via Reĝa Moŝto, kvincent arbaraj monaĥoj venis de Himalajo kaj loĝis en via plezura ĝardeno. Ili vivas simple sen luksaĵo. Ili regas sian konsciencon kaj oni scias, ke ili estas tre bonaj monaĥoj."
Aŭdinte tiel bonan informon, la reĝo iris por viziti ilin. Li genuiĝis kaj esprimis sian estimon. Li invitis ilin loĝi en la ĝardeno dum la tuta pluvsezono de kvar monatoj. Ili akceptis la inviton kaj ekde tiam, la reĝo provizis al ili manĝaĵon en la palaco.
Post nelonge okazis festotago. Oni celebris la feston per trinkado de alkoholaĵo, kiu laŭ onia opinio donis al ili bonan sorton. La reĝo de Benereso pensis: "Bona alkoholaĵo ne estas kutima al monaĥoj simple vivantaj en arbaroj. Mi regalos ilin per iom da alkoholaĵo kiel speciala donaco." Do li donis al la kvincent monaĥoj multe da bongusta alkoholaĵo.
La monaĥoj tute ne kutimiĝis al alkoholaĵo. Ili trinkis la alkoholaĵon de la reĝo kaj revenis al la ĝardeno. Kiam ili atingis la loĝejon, ili tute ebriiĝis. Iuj el ili ekdancis dum la aliaj ekkantis. Kutime ili aranĝis siajn bovlojn kaj vivbezonaĵojn bonorde, sed tiufoje ili dise lasis ĉiujn objektojn ĉie. Baldaŭ ili ĉiuj dronis en ebria dormo.
Vekiĝinte el la ebria dormo, ili vidis la malordajn objektojn disĵetitajn. Ili malĝojegis kaj diris unu al aliaj: "Ni faris fikonduton, kiu ne estas konvena al sanktuloj kiel ni." Ili pentoplene ploris pro siaj embarasiĝo kaj honto. Ili diris: "Ni faris tiujn malbonajn aferojn nur pro tio, ke ni estis malproksimaj de nia sankta instruisto."
La kvincent arbaraj monaĥoj tuj forlasis la plezuran ĝardenon kaj reiris al Himalajo. Atinginte Himalajon, ili metis siajn bovlojn kaj vivbezonaĵojn bonorde laŭ sia kutimo. Poste ili iris al sia estimata instruisto kaj salutis lin respektoplene.
Li demandis ilin: "Kiel vi fartas, miaj lernantoj? Ĉu vi trovis sufiĉan manĝaĵon kaj loĝejon en la urbo? Ĉu vi estas feliĉaj kaj unuecaj?"
Ili respondis: "Eminenta majstro, ni estis feliĉaj kaj unuecaj. Sed ni trinkis tion, kion ni ne rajtas trinki. Ni perdis ĉiujn niajn konsciencon kaj memregadon. Ni dancis kaj kantis kiel malsaĝaj simioj. Estas feliĉe, ke ni ne fariĝis simioj! Post la drinkado, ni dancis kaj kantis, kaj en la fino ni ploregis pro honto."
La bonkora instruisto diris: "Tiaj aferoj facile okazas al la lernantoj, kiuj ne havas instruiston por gvidi ilin. Lernu de tio kaj ne plu faru tion en la estonteco."
Ekde tiam ili vivis feliĉe kaj progresis multe.
La moralinstruo estas: Lernantoj sen instruisto facile dronas en embarasiĝo.