80. Timigisto kaj Malgranda Pafisto

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  80. Timigisto kaj Malgranda Pafisto

  [Memtrompeco]

  Oni diris, ke la mondo estiĝis, malaperis, kaj denove estiĝis foje kaj refoje dum la longa tempo. En unu el tiuj antaŭaj mondoj antaŭ sennombraj jaroj, Oni ne konis la Veron kaj nur malmultaj homoj praktikis la Kvin Trejnajn Ŝtupojn. Eĉ la Iluminiĝinto, la Bodhisatvo, ne komprenis la Veron kaj ankoraŭ ne malkovris la Kvin Trejnajn Ŝtupojn.

  Iam en estinta la pratempa mondo antaŭ longa tempo estis reĝo nomata Brahmadato. Kiel multaj aliaj reĝoj tiel nomitaj, li regis en la loko konata hodiaŭ kiel Benareso.

  La Bodhisatvo naskiĝis en riĉa altklasa familio de malgranda urbo ankaŭ apartena al norda Hindio. Hazarde li estis nano kurba kaj parte ĝiba. Kiam li junuliĝis, li estis malalta kaj misforma. Multaj opiniis lin malagrabla al vido.

  Li lernis ĉe eminenta instruisto. Li lernis en tiu periodo ĉiujn sciojn pri religio kaj scienco, kiuj estis du grandaj branĉoj de scio. Li ankaŭ lernis kiel uzi sagojn kaj pafarkon pli bone ol aliaj en Hindio. Por tio lia instruisto nomis lin "Malgranda Pafisto".

  Kiel plejparto de novaj diplomiĝintoj, li estis tre saĝa. Li pensis: "Multaj homoj juĝas homojn nur per aspekto. Se mi iros al la reĝo kaj petos okupon, li eble demandos, 'Kun tiel malalta korpo, kion vi povas fari por mi?' Do estas pli bone se mi kunlaboros kun antaŭstaranto, kiu estas belaspekta, altstatura, kaj fortkaraktera. Mi provizos la cerbon sed restos ne videble en lia ombro. Tiamaniere ni povos kune perlabori nian vivon."

  Iutage, kiam li piediris en distrikto, en kiu teksistoj vivis kaj laboris, li vidis junulan teksiston belan, grandan kaj fortan. Li salutis lin kaj demandis pri lia nomo. La junulo respondis: "Pro mia aspekto oni nomas min Timigisto."

  "Kun tia impona nomo," diris Malgranda Pafisto, "kaj estante tiel granda kaj forta, kial vi faras la nunan laboron malalte salajrata?" "Ĉar vivo estas tre malfacila," li respondis.

  "Mi havas ideon." diris la nano, "en tuta Hindio estas neniu tiel lerta pri sagoj kaj pafarko kiel mi, sed aspekte mi ne ŝajnas tia! Se mi petos okupon de la reĝo, li ridos aŭ koleros kontraŭ mi. Li ne kredos, ke malalta ĝiba nano povas esti la plej granda pafisto en Hindio! 

  "Sed vi aspektas perfekte. Kaj ankaŭ via nomo ankaŭ helpos al vi. Do ni iru kune al la reĝo. Vi estu la antaŭstaranto kaj faru ĉiujn paroladojn. La reĝo dungos vin senprokraste. Samtempe mi restos malantaŭe kiel kaŝita en via ombro. Mi estos vera pafisto kaj ni ĝuos prosperon kaj feliĉon. Vi nur faru tion, kion ajn mi diros al vi."

  Opiniante, ke li perdos nenion por tio, Timigisto konsentis dirante: "Kompreneble, mia amiko!"

  La du kunlaborantoj iris al Benareso por viziti la reĝon. Kiam ili eniris la palacon, ili riverencis respektoplene al la reĝo. Li demandis ilin: "Kial vi venis ĉitien?"

  Timigisto staris antaŭe kaj faris ĉian paroladon. Li respondis: "Mi estas la plej granda pafisto konata kiel Timigisto. Neniu en tuta Hindio komprenas la sciencon de pafarto tiel bone kiel mi. Mi deziras servi al vi, Via Reĝa Moŝto."

  Tio bone impresis la reĝon. Li demandis: "Kiom mi pagu al vi?" "Mi servos vin por 500 moneroj ĉiusemajne, Via Reĝa Moŝto," li respondis.

  Kapjesante, la reĝo rimarkis silentan nanon starantan malantaŭe preskaŭ ekster onia vido. "Kiu estas tiu malgrandulo?" li demandis, "kaj kion li faras por vi?" "Li estas mia malgranda asistanto," diris Timigisto. "Tre bone," diris Reĝo Brahmadato, "mi donos la okupon al vi."

  Tiel Timigisto aliĝis en la servo al la reĝo, sed Malgranda Pafisto faris ĉiujn laborojn.

  Post nelonge la novaĵo atingis la palacon, ke feroca tigro vivas en la ĝangalo ĉe la ŝoseo al la reĝo. Ĝi ofte embuskis la vilaĝanojn, mortigis kaj manĝis ilin. Multaj homoj eĉ evitis la reĝan ŝoseon pro timo al la feroca besto.

  La reĝo venigis Timigiston kaj demandis: "Ĉu vi povas kapti la furiozan tigron, junulo?" "Jes, Via Reĝa Moŝto," li diris, "mi estis fama kiel via plej bona pafisto. Kial mi ne povas kapti tigron?" Aŭdinte tion, la reĝo donis al li aldonan monsumon kaj elsendis lin kapti la tigron.

  Timigisto revenis hejmen kaj diris ĉion ĉi al sia kunlaboranto. "Bone," diris Malgranda Pafisto, "iru!" "Ĉu vi ne iros kun mi?" demandis la surprizita Timigisto. "Ne, mi ne iros," li respondis, "sed mi donos al vi perfektan planon. Nepre faru agu precize laŭ mia propono." "Mi tion faros, mia malgranda amiko. Bonvolu diri al mi," diris la granda antaŭstaranto.

  La saĝa malgranda nano diris al sia amiko: "Iru al la regiono de la tigro, sed ne trudiĝu en ĝian loĝejon per vi mem. Anstataŭe, kunvenigu mil lokajn vilaĝanojn kaj donu al ili ĉiuj pafarkojn kaj sagojn. Konduku ilin rekte al la loĝejo de la tigro. Sed lasu ilin iri antaŭe dum vi kaŝos vin en la arbustoj.

  "La lokaj vilaĝanoj timegos la tigron. Kiam ili vidos ĝin, ili ĉiuj ĉirkaŭos ĝin kaj batos ĝin. Estante tiel timigitaj, ili ne ĉesigos la batadon antaŭ la morto de la tigro.

  "Samtempe vi tranĉos peceton da vito per viaj dentoj. Poste iru el la kaŝejo kaj proksimiĝu al la morta tigro prenante la viton en la mano. Kiam vi vidos la korpon de la tigro, kriu al la vilaĝanoj, "'Hej! Kiu mortigis la tigron? Mi kaptos lin per tiu ĉi vito kaj kondukos lin kiel bovon al la reĝo. Jen kial mi serĉis ĝin en la ĝangalo. Nun diru al mi, kiu mortigis la tigron antaŭ ol mi atingis ĉi tien kun vito?" '

  "La vilaĝanoj facile timiĝos pro tio. Ili petos, 'Bonvolu ne diri al la reĝo,Via Moŝto Timigisto!' Poste ili donos al vi grandan monon por silentigi vin. Opiniante, ke vi mortigis la danĝeran tigron, Reĝo Brahmadato donos al vi grandan rekompencon." Tio estis la saĝa plano de la plej saĝa Malgranda Pafisto.

  Timigisto agis precize laŭ la propono. La hommanĝa tigro estis mortigita, kaj la teruro malaperis el la parto de la reĝa ŝoseo. Sekvate de granda homamaso li revenis al la reĝo kaj diris: "Via Reĝa Moŝto, mi jam mortigis la tigron kaj denove sekurigis la ĝangalon por homoj." La reĝo plezuriĝis kaj donis al li grandan sumon.

  Post nelonge okazis simila plendo pri bubalo, kiu minacis en alia vojo de la reĝo. La reĝo denove elsendis Timigiston. Sekvante la proponon de Malgranda Pafisto, li agis precize kiel antaŭe. Li kredigis al la reĝo, ke li mortigis la bubalon, kaj pro tio li gajnis grandan rekompencon.

  Ĝis tTiam Timigisto fariĝis nobelulo tre riĉa kaj potenca. Kaj li ekrevis pri ĉiuj riĉaĵo kaj laŭdo, kiujn li ne meritas. Li ebriiĝis de sia memfido kaj ekpensis, ke li estas "grandulo" per sia propra kapablo. Li eĉ malestimis Malgrandan Pafiston kaj ignoris lian konsilon. Li diris al li: "Vi opinias ĉi tion nur pri vi. Sed mi ne bezonas vin. Mi povas ĉion fari sen vi!" Li ekkredis je sia aspekto, kreita laŭ la plano de Malgranda Pafisto.

  Poste okazis atako de malamika reĝo. Li ĉirkaŭis la urbon de Benareso kun sia armeo. Li sendis mesaĝon al Reĝo Brahmadato, ke li rezignu sian regnon aŭ kontraŭbatalu. la Reĝo de Benareso ordonis Timigiston, sian plej grandan heroon, eliri por batali kontraŭ la malamika armeo.

  Timigisto sin vestis tukkorpe per militista kiraso. Li rajdis la plej majestan kirasitan militan elefanton. Malgranda Pafisto sciis, ke la nedankema aroganta fanfaronisto nomata Timigisto fakte timas ĝismorte. Do ankaŭ li ankaŭ sidiĝis sur la elefanto malantaŭ Timigisto. La majesta elefanto iris tra la urbaj pordoj al la batalejo, sekvate de granda homamaso.

  Kiam Timigisto aŭdis la grandan bruon de la militaj tamburoj, li ektremis de timego. Por eviti liajn falon de sur la elefanto kaj morton pro tio, Malgranda Pafisto ligis lin al la elefanto per ŝnuro.

  Kiam Timigisto vidis la batalejon, lin tuj regis terura timego al morto. Li estis tiel timiĝis, ke li ne povis deteni la ellason de siaj fekaĵo kaj urino sur la dorson de la milita elefanto brava kaj kompatinda.

  La Iluminiĝinto diris: "Antaŭe vi fanfaronis kaj parolis krude kiel grandulo. Sed nun, la nura granda afero farita de vi estas ellasi la fiodoran malpuraĵon sur la tutan dorson de la elefanto! Via nuna konduto pruvis, ke via antaŭa famo estis falsa."

  Timigisto embarasiĝis. Malgranda Pafisto humiligis lin dirinte la veron. Sed la lasta ne povis deteni sin de kompato al li. Li diris: "Ne plu timu, mia amiko. Kun mia protekto, via vivo estos sekura. Subiĝu de sur la elefanto, revenu hejmen kaj banu vin."

  Sidante solae sur la dorso de la granda elefanto, la Iluminiĝinto pensis: "Nun estas tempo por montri, kio estas en la koro de tiu ĉi ĝiba malgranda nano!" Kriante laŭte li sturmis en la batalejon. Sen mortigi homojn kaj bestojn, li trapasis la defendon de malamikoj, trudiĝis en la tendon de la reĝo, kaptis lin kaj portis lin kiel kaptiton al la reĝo de Benareso.

  Reĝo Brahmadato ĝojegis pro la granda venko gajnita de Malgranda Pafisto kaj rekompencis lin per riĉaĵo kaj famo. La nano famiĝis tra la tuta Hindio kiel "Malgranda Pafisto la Saĝulo". Li sendis sian amikon Timigisto al ties hejmvilaĝo kaj vivtenis lin per monata salajro.

  Malgranda Pafisto la Saĝulo praktikis malavarecon kaj aliajn meritoplenajn kondutojn. Post kiam li mortis, li renaskiĝis laŭ sia merito.

    La moralinstruo estas: "Aspekto estas trompema".