81. Arbaraj Monaĥoj en Plezura Ĝardeno de Reĝo

El Vikio BRE
Redakto de 17:57, 16 Jun. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  81. Arbaraj Monaĥoj en Plezura Ĝardeno de Reĝo

  [Lernantoj sen Instruisto]

  Iam antaŭe estis altklasa riĉulo, kiu rezignis siajn riĉaĵon kaj facilan vivon en la ordinara mondo. Li venis al Himalajaj arbaroj kaj vivis kiel senhejma sanktulo. Li disvolvis sian menson kaj gajnis la plej altan scion per praktikado de meditado. Vivante en alta mensstato, li ĝuis grandan internajn feliĉon kaj pacon en sia menso. Post nelonge li havis kvincent lernantojn.

  Iujare kiam komenciĝis la pluva sezono, la lernantoj diris al sia instruisto: "Ho, saĝa majstro. Ni volas iri al la lokoj, kie loĝas pli da homoj. Ni volas almozpeti iom da salo kaj aliaj spicaĵoj, kaj alporti ilin."

  La instruisto diris: "Mi donos permeson al vi. Estos bone por vi tion fari. Revenu kiam finiĝos la pluva sezono. Sed mi restos ĉi tie kaj meditados per mi mem." Ili genuiĝis kaj esprimis siajn adiaŭajn respektojn.

  La kvincent lernantoj iris al Benareso kaj ekloĝis en la plezura ĝardeno de la reĝo. La sekvan tagon ili kolektis almozdonaĵojn en vilaĝoj ekster la urbo. Ili ricevis malavarajn donacojn de manĝaĵo. En la sekva tago ili iris en la urbon. Oni ĝojplene donis manĝaĵon al ili.

  Post kelkaj tagoj oni raportis al la reĝo: "Ho, Via Reĝa Moŝto, kvincent arbaraj monaĥoj venis de Himalajo kaj loĝis en via plezura ĝardeno. Ili vivas simple sen luksaĵo. Ili regas sian konsciencon kaj oni scias, ke ili estas tre bonaj monaĥoj."

  Aŭdinte tiel bonan raporton, la reĝo iris por viziti ilin. Li genuiĝis kaj esprimis sian estimon. Li invitis ilin loĝi en la ĝardeno dum la tuta pluva sezono de kvar monatoj. Ili akceptis la inviton kaj ekde tiam, la reĝo provizis al ili manĝaĵon en la palaco.

  Post nelonge okazis festo. Oni celebris la feston per trinkado de alkoholaĵo, kiu laŭ onia opinio donos al ili bonan sorton. La reĝo de Benereso pensis: "Bona vino ne estas kutima al monaĥoj simple vivantaj en arbaroj. Mi regalos ilin per iom da vino kiel speciala donaco." Do li donis al la kvincent monaĥoj multe da bongusta vino.

  La monaĥoj tute ne kutimiĝis al alkoholaĵo. Ili trinkis la vinon de la reĝo kaj revenis al la ĝardeno. Kiam ili atingis la loĝejon, ili tute ebriiĝis. Iuj el ili ekdancis dum la aliaj ekkantis. Kutime ili aranĝis siajn bovlojn kaj aliajn objektojn bonorde, sed tiufoje ili nur lasis ĉion disĵetitan ĉie. Baldaŭ ili ĉiuj dronis en ebria dormo.

  Post la ebria dormo, ili vekiĝis kaj vidis la malordajn objektojn disĵetitajn. Ili malĝojegis kaj diris unuj al aliaj: "Ni faris fikonduton, kiu ne estas konvena al sanktuloj kiel ni." Ili pentoplene ploris pro siaj embarasiĝo kaj honto. Ili diris: "Ni faris tiujn malbonajn aferojn nur pro tio, ke ni estis malproksimaj de nia sankta instruisto."

  La kvincent arbaraj monaĥoj tuj forlasis la plezuran ĝardenon kaj revenis al Himalajo. Kiam ili atingis, ili metis siajn bovlojn kaj aliajn havaĵojn bonorde laŭ sia kutimo. Ili iris al sia estimata instruisto kaj salutis lin respektoplene.

  Li demandis ilin: "Kiel vi fartas, miaj infanoj? Ĉu vi trovis sufiĉan manĝaĵon kaj loĝejon en la urbo? Ĉu vi estas feliĉaj kaj unuecaj?"

  Ili respondis: "Eminenta majstro, ni estis feliĉaj kaj unuecaj. Sed ni trinkis tion, kion ni ne rajtas trinki. Ni perdis ĉiujn niajn konsciencon kaj memregadon. Ni dancis kaj kantis kiel malsaĝaj simioj. Estas fortune, ke ni ne ŝanĝiĝis en simiojn! Ni trinkis vinon, dancis kaj kantis, kaj en la fino ni ploregis pro honto."

  La bonkora instruisto diris: "Tiaj aferoj facile okazas al la lernantoj, kiuj ne havas instruiston por gvidi ilin. Lernu de tio. Ne plu faru tion en la estonteco."

  Ekde tiam ili vivis feliĉe kaj progresis multe.

   La moralinstruo estas: Lernantoj sen instruisto facile dronas en embarasiĝo.