4. La vendanto de Morta Muso
4. La vendanto de Morta Muso
[Diligenteco kaj Dankemo]
Iam antaŭe grava konsilanto de kortego iris viziti la reĝon kaj aliajn konsilantojn. De la okulanguloj li vidis mortan muson sur la vojo. Li diris al sia akompananto: "Eĉ de komenco malgranda kiel la morta muso, energia homo povas akiri grandan riĉaĵon. Se li laboras diligente kaj uzas sian propran inteligentecon, li kapablos komenci negocon kaj vivteni siajn edzinon kaj aliajn familianojn."
Preteriranta junulo hazarde kaptis la vortojn. Li sciis, ke la parolanto estas fama konsilanto de la reĝo, do li decidis agi laŭ lia aserto. Li prenis la mortan muson je la vosto kaj daŭrigis sian vojon. Bonŝance, eĉ antaŭ ol li trapasis unu kvartalon, estro de vendejo haltigis lin kaj diris: "Mia kato ĝenas min tutan matenon. Mi donu al vi du kuprajn monerojn por la muso." La junulo akceptis la negocon.
Li aĉetis dolĉajn kukojn per tiuj du moneroj kaj atendis ĉe la vojo kun iom da akvo. Ĝuste kiel li esperis, pluraj homoj revenis de la laboro kolektinte florojn por fari florkronojn. Ili ĉiuj suferis de malsato kaj soifo, do ili volonte aĉetis po dolĉa kuko kontraŭ bukedo da floroj. Vespere la junulo elvendis la florojn en la urbo kaj aĉetis pli da dolĉaj kukoj per la gajnita mono. En la sekva tago li revenis al la antaŭa loko por vendi kukojn al la floristoj.
Tiel iris lia afero ĝis la tago de terura ŝtormo kun torenta pluvo kaj forta vento. Irante preter la plezura ĝardeno de la reĝo, li vidis, ke sur la tero kuŝas multaj branĉoj derompiĝintaj pro la vento. Li proponis al la ĝardenisto, ke li volonte purigu la teron se li povos posedi la branĉojn. La maldiligenta ĝardenisto tuj konsentis.
La viro alvenigis plurajn geknabojn ludantajn en parko trans la strato, promesante doni al ili po dolĉa kuko por tio, ke ili kolektu branĉojn en la ĝardeno. Ili ĝojplene kolektis la branĉojn kaj balais la vojojn en la ĝardeno por ricevi dolĉan kukon.
Alvenis reĝa potisto, kiu kutime serĉis lignaĵon por sia brulanta forno. Por aĉeti la branĉojn kolektitajn de la geknaboj, li pagis al la junulo grandan sumon, plus iom da potoj.
Per la profito de la floroj kaj lignaĵoj, la junulo funkciigis vendejon de trinkaĵo. Iutage ĉiuj lokaj herbofalĉistoj iris en la urbon kaj ripozis en lia vendejo. Li donacis al ili dolĉajn kukojn kaj trinkaĵon. Ili surpriziĝis de lia favoro kaj demandis: "Kion ni faru por vi?" Li respondis, ke li bezonas nenion de ili, sed eble li informos ilin pri sia bezono estonte.
Semajnon poste li aŭdis, ke ĉevalkomercisto venos al la urbo kun 500 ĉevaloj por vendi. Do li kontaktis la herbofalĉistojn kaj petis, ke ĉiu el ili donu al li faskon da herbo kaj vendu neniom al ĉevalkomercisto antaŭ ol li elvendis la sian. Tiel li enspezis grandan sumon.
Tempo pasis ĝis la tago, kiam klientoj en la vendejo diris al li, ke nova eksterlanda ŝipo estas ankrita en la haveno. El tio li denove vidis bonŝancon. Li pripensis kaj eltrovis bonan metodon por komerco.
Unue li iris al sia amiko, kiu vendis juvelojn, kaj aĉetis per tre malalta prezo valoran oran ringon kun bela rubeno sur ĝi. Li sciis bone, ke la ŝipo venis el la lando, kie estis nenia rubeno kaj oro estis tre rara. Do li donacis la belegan ringon al kapitano kiel antaŭpagon de komisio. Pro la neatendita donaco, la kapitano konsentis, ke li fariĝu makleristo de la pasaĝeroj. Li gvidis la pasaĝerojn al la plej bonaj vendejoj en la urbo kaj la vendistoj rekompencis lin tre multe.
Kiel makleristo la viro ege riĉiĝis post la enhaveniĝo de pluraj ŝipoj. Ĝuante plezuron pro sia sukceso, li ankaŭ memoris, ke ĉio ĉi komenciĝis laŭ la aserto de la saĝa kortega konsilanto. Do li decidis donaci al li 100000 orajn monerojn. Tio estis duono de lia havaĵo. Post la aranĝo, li sukcese vizitis la konsilanton, prezentis al li la donacon kaj ankaŭ humilan dankon.
La konsilanto estis surprizita, kaj li demandis: "kiel vi gajnis tiel grandan riĉaĵon kaj kial vi prezentas al mi tiel valoran donacon?" La junulo respondis, ke ĉio ĉi komenciĝis pro lia aserto antaŭ ne tre longe. Li rakontis sinsekve pri la morta muso, malsata kato, dolĉaj kukoj, bukedoj da floroj, arbobranĉoj derompiĝintaj en ŝtormo, geknaboj en la parko, la potisto de la reĝo, la trinkaĵa vendejo, herbo por 500 ĉevaloj, ora ringo kun rubeno, bona komerca kontakto, kaj ĝis fine, la granda riĉaĵo.
Aŭdinte tion, la kortega konsilanto pensis: "Estas malbone preterlasi talentulon kiel tiun ĉi energian junulon. Mi ankaŭ havas riĉaĵon kaj amindan filinon. Kiel fraŭlo, li meritas edziĝi kun ŝi. Tiam li povos heredi mian riĉaĵon kaj bone prizorgos mian filinon."
Ĉio iris glate. Post la morto de la saĝa konsilanto, la junulo, kiu agis laŭ lia propono, fariĝis la plej riĉa en la urbo. La reĝo promociis lin konsilanto. Li malavare donacis monon por feliĉo kaj bonhaveco de multaj homoj dum la restantaj jaroj de sia vivo.
La moralinstruo estas: Kun energio kaj kapablo oni povas gajni grandan riĉaĵon eĉ de malgranda komenco.