28, 88. Bovo-Plaĉo
28. Bovo-Plaĉo
[Ĉiuj estas respektindaj.]
Iam antaŭe estis urbo nomata Takasilo en la regiono Gandharo de norda Hindio. La Iluminiĝinto naskiĝis kiel bovo en la urbo. Tre bone bredite por fortiĝi, ĝi estis aĉetita de riĉulo el alta klaso. La riĉulo tre ŝatis la mildan beston kaj nomis ĝin "Plaĉo". Li flegis ĝin zorgeme kaj nutris ĝin nur per la plej bona manĝaĵo.
Plenkreskinte kiel bovo granda kaj forta, Plaĉo pensis: "Mia bonkora mastro bredas min malavare. Li nutras min per tiel bona manĝaĵo kaj konstante prizorgas min ameme eĉ en malfacila tempo. Nun mi jam estas plenaĝa, kaj povas tiri pli pezan ŝarĝon ol aliaj bovoj, do mi volas rekompenci mian mastron per mia propra forto."
Ĝi proponis al li: "Sinjoro, bonvolu trovi riĉan komerciston, kiu fieras pri posedo de multaj fortaj bovoj. Defiu lin, ke via bovo povas tiri cent plenŝarĝitajn bovĉarojn."
La altklasa riĉulo iris al tia komercisto laŭ la propono kaj komencis babili kun li. Momenton poste, li turnis paroltemon al tio, kiu havas la plej fortan bovon en la tuta urbo.
La komercisto diris: "Multaj homoj havas bovojn, tamen neniu havas tiel fortajn kiel mi." La riĉulo respondis: "Sinjoro, mi havas bovon, kiu povas tiri cent plenŝarĝitajn bovĉarojn." "Tute ne eble, mia amiko. Kiel povus esti tiel forta bovo? Tute ne kredeble!" diris la komercisto. La riĉulo respondis: "Mi havas tiel fortan bovon, kaj mi volas veti kun vi."
La komercisto diris: "Mi vetos je mil oraj moneroj, ke via bovo tute ne kapablas tiri cent plenŝarĝitajn bovĉarojn." Do ili interkonsentis pri la veto kaj tempo por tio.
La komercisto kunligis cent grandajn bovĉarojn. Li ŝarĝis ilin per sablo kaj gruzo por fari ilin tre pezaj.
La altklasa riĉulo nutris bovon Plaĉo per plej bona rizo. Li banis kaj ornamis ĝin per bela florkrono ĉirkaŭ ĝia kolo.
Poste, li jungis la bovon al la unua ĉaro kaj suprengrimpis la ĉaron. El tiel alta klaso, li ne povis rezisti la emon montri sian superecon. Li klakigis vipon en la aero, kaj kriis al la bovo: "Tiru, muta besto! Mi ordonas, ke vi movu la ĉarojn, granda mutulo!"
La bovo Plaĉo pensis: "La vetado okazas laŭ mia propono. Mi faris nenion malbonan al mia mastro, sed li insultis min per vortoj tiel krudaj kaj orelpikaj!" Do ĝi restis senmove kaj rifuzis tiri la ĉarojn.
La komercisto eksplodis de ridego kaj postulis sian gajnitan veton. La riĉulo povis fari nenion alian ol doni al li mil orajn monerojn. Reveninte hejmen, la riĉulo sidiĝis malĝoja pro sia perdo kaj embarasita pro bato al sia fiereco.
Bovo Plaĉo sin paŝtis trankvile sur la vojo al hejmo. Atinginte hejmen, ĝi vidis sian mastron malĝoje kuŝanta sur la flanko. Ĝi demandis: "Sinjoro, kial vi tiel kuŝas tie? Ĉu vi endormiĝis? Vi aspektas malĝoja." La riĉulo respondis: "Mi perdis mil orajn monerojn pro vi. Kiel mi povus endormiĝi kun tiel granda perdo?"
La bovo respondis: "Sinjoro, vi nomis min 'muta besto', kaj eĉ klakigis vipon en la aero super mia kapo. Ĉu mi rompis ion, distretis sur ion, fuŝis ian aferon aŭ kondutis iel kiel 'muta besto' dum mia vivo?" Li respondis: "Ne, mia favorato."
La bovo diris: "Do sinjoro, kial vi nomis min 'muta besto', kaj insultis min eĉ je la ĉeesto de aliaj homoj? Tio estas via kulpo. Mi faris nenion malbonan. Tamen mi sentas bedaŭron por vi, do reiru al la komercisto kaj faru saman veton je du mil oraj moneroj. Memoru, ke vi nur uzu favorajn vortojn, kiuj estas decaj al mi."
Do la altklasa riĉulo reiris al la komercisto kaj prezentis veton je du mil oraj moneroj. La komercisto prenis tion kiel metodon de tre facila enspezado. Li denove kunligis cent peze ŝarĝitajn bovĉarojn. Post bona nutrado kaj banado al la bovo, la riĉulo metis florkronon ĉirkaŭ ĝian kolon.
Kiam ĉio pretiĝis, la riĉulo tenere tuŝis la bovon je la frunto per lotusa floro anstataŭ vipo. Prenante ĝin kiel sian amatan infanon, li diris: "Mia filo, bonvolu favori min movante la cent ĉarojn."
La forta bovo kolektis sian tutan forton kaj movis la pezajn ĉarojn ĝis la lasta ĉaro haltis sur la loko de la unua.
La komercisto pagis du mil orajn monerojn gapante pro mirego. La apudspektantoj tiel emociiĝis, ke ili honoris la bovon Plaĉo per donacoj. Sed al la altklasa riĉulo pli gravas la valora leciono pri modesteco kaj afableco.
La moralinstruo estas: Afablaj vortoj alportos honoron, dum la krudaj nenian rekompencon.