第二圣谛是什么?
Demando: Kio estas la Dua Nobla Vero?
Respondo: La Dua Nobla Vero estas, ke avido kaŭzas ĉiujn suferojn. Kiam ni esploras psikajn suferojn, ni povas facile trovi, kiel avido kaŭzas ĝin. Kiam ni deziras ion sed ne povas akiri ĝin, ni sentas malesperon kaj ĉagrenon. Kiam ni esperas, ke iu vivu ĝis nia deziro, sed la realo ne tiel okazas, ni sentas malesperon kaj koleron. Kiam ni deziras, ke aliuloj ŝatu nin, sed ili ne tiel faras, ni sentas korsuferon. Eĉ kiam ni deziras ion kaj vere povas akiri ĝin, tio ankaŭ ne ofte kondukas nin al feliĉo, ĉar post nelonge ni perdas intereson, sentas enuon pri ĝi kaj ekdeziras alian. Do simple dirite, la Dua Nobla Vero instruas, ke akiro de via deziraĵo ne povas garantii vian feliĉon. Anstataŭ konstante klopodi por akiri vian deziraĵon, provu modifi vian deziron. Deziro forrabas el ni kontentecon kaj feliĉon.
问:第二圣谛是什么?
第二圣谛指出了贪欲是引起所有苦的因。当我们研究心苦时,我们会很容易发现贪欲怎样引发它们的。当我们想要某物却又得不到时,我们就会感到失望和沮丧。当我们希望某人直活至我们的愿望时,但事实却又没有如此,我们就觉得失望和愤怒。当我们想别人都喜欢我们时,但他们没满我们的愿时,我们就会很伤心。就算我们渴求某物并真的得到它时,这件事也不会常常给我们带来幸福感。因为不久我们就会对它失去兴趣,并感到厌倦,又开始渴求其他的东西。简而言之,第二圣谛告诉我们:我们所渴求的东西并不能保证我们的幸福。与其不知疲倦的希求外物,不如改变自己的贪欲。因为贪求会夺走我们的知足和幸福