34. Fortuna Fiŝo
34. Fortuna fiŝo
[Revo]
Iam Reĝo Brahmadato havis tre saĝan konsilanton, kiu komprenas parolon de bestoj. Li ne nur komprenis, kion ili diras, sed ankaŭ kapablis paroli kun ili en iliaj lingvoj.
Iutage la konsilanto promenis laŭ riverbordo kun siaj sekvantoj. Ili renkontis kelkajn fiŝistojn, kiuj metis grandan reton en la riveron. Rigardante en la akvon, ili rimarkis grandan kaj belan fiŝon sekvanta sian ĉarman edzinon.
Ŝiaj glimbrilaj skvamoj reflektis la matenlumon en ĉiujn kolorojn de ĉielarko. Ŝiaj ledsimilaj naĝiloj moviĝis kiel delikataj flugiloj de feino kiam ŝi naĝis en la akvo. Evidente, ŝia edzo raviĝis de ŝiaj aspekto kaj movo, ne plu zorgante pri aliaj aferoj.
Kiam ili proksimiĝis al la reto, la edzino eksentis la danĝeron. Kiam ŝi ekvidis ĝin, ŝi sprite evitis ĝin je la lasta momento. Sed la edzo tiel dronis en sia revo al ŝi, ke li tute ne povis sin turni sufiĉe rapide. Anstataŭe, li naĝis rekte en la reton kaj estis kaptita!
La fiŝistoj eltiris la reton kaj ĵetis la grandan fiŝon sur la bordon. Ili bruligis fajron kaj pretis rosti ĝin.
Kuŝante sur la tero, la fiŝo baraktis kaj ĝemadis en granda agonio. La konsilanto komprenis la fiŝajn vortojn, li do interpretis al aliuloj. Li diris: "Tiu ĉi kompatinda fiŝo freneze ripetis foje kaj refoje:
'Mia edzino! Mia edzino! Mi devas esti ĉe mia edzino! Mi pli zorgas pri ŝi ol pri mia propra vivo!
'Mia edzino! Mia edzino! Mi devas esti ĉe mia edzino! Mi pli zorgas pri ŝi ol pri mia propra vivo!'"
La konsilanto pensis: "Tiu ĉi fiŝo estas vere freneza. Li dronis en terura situacio ĉar li fariĝis sklavo de sia propra revo. Estas klare, ke li lernis neniom el la rezultoj de siaj antaŭaj kondutoj. Se li mortos en agonio kaj interna revo, kiu kaŭzis lian agonion, li daŭre suferos en sia venonta renaskiĝo en la infera mondo. Do mi devas savi ĝin!"
La bonkora konsilanto iris al la fiŝistoj kaj diris: "Miaj amikoj, la lojalaj popolanoj de nia reĝo. Vi ankoraŭ ne donis fiŝon kiel manĝaĵon al mi kaj miaj sekvantoj. Ĉu vi bonvolas doni al ni nun?"
La fiŝistoj respondis: "Ho, Nia Reĝa Konsilanto, bonvolu akcepti iun ajn fiŝon laŭ via plaĉo." "Tiu ĉi granda fiŝo sur la bordo ŝajnas bongusta," diris la konsilanto. "Bonvolu preni ĝin, Sinjoro," ili respondis.
Sidiĝinte sur la bordon, la konsilanto portis la ĝemantan fiŝon per ambaŭ manoj kaj parolis al li en lingvo komprenebla nur al la fiŝoj. Li diris:
"Vi malsaĝa fiŝo! Se mi ne vidus vin hodiaŭ, vi perdus vian vivon. Via blinda revo gvidis vin al konstanta sufero. Ekde nun, ne lasu vin kateniĝi de via propra revo!"
Tiam la fiŝo ekkonsciis, kiel fortuna li estas havante tiel bonan amikon. Li dankis la konsilanton por lia saĝa admono. La konsilanto liberigis la fortunan fiŝon en la riveron, kaj daŭrigis sian vojon.
La moralinstruo estas: Malsaĝuloj estas katenitaj de siaj propraj revoj.