Demando: La ideo de aliaj religioj pri ĝusteco kaj eraro venas el iliaj dogmoj pri dio aŭ dioj. Vi budhanoj ne kredas je dio, do kiel vi scias, kio estas ĝusta aŭ erara?
Demando: La ideo de aliaj religioj pri ĝusteco kaj eraro venas el iliaj dogmoj pri dio aŭ dioj. Vi budhanoj ne kredas je dio, do kiel vi scias, kio estas ĝusta aŭ erara?
Respondo: Estas malbonaj ĉiuj pensoj, paroloj kaj agoj radikintaj en avido, malamo kaj iluzio, kaj gvidantaj nin for de nirvano. Estas bonaj ĉiuj pensoj, paroloj kaj agoj radikintaj en malavido, amo kaj saĝo, kaj helpantaj nin purigi la vojon al nirvano. En la di-centraj religioj vi devas agi laŭ ordono por scii kio estas ĝusta aŭ ne, sed en hom-centra religio kiel Budhismo vi devas disvolvi viajn profundan memkonscion kaj memkomprenon por scii kio estas ĝusta aŭ ne. Kaj etikoj baziĝantaj sur kompreno estas ĉiam pli fortaj ol ebeo al ordono. Do por scii, kio estas ĝusta aŭ ne, budhanoj atentas pri tri aferoj: intenco de ago, la efiko, kiun la ago havos sur ni mem, kaj la efiko, kiun la ago havos sur la aliajn. Se la intenco estas bona (radikinta en malavaro, amo kaj saĝo), se ĝi helpas min mem (esti pli donemaj, pli amemaj kaj pli saĝaj) kaj helpas la aliajn (esti pli donemaj, pli amemaj kaj pli saĝaj), miaj kondutoj kaj agoj estas bonaj, noblaj kaj moralaj. Kompreneble, estas multaj diferencoj en tio. Iam mi agas kun plej bona intenco, sed ĝi profitigas nek min mem nek la aliajn. Iam miaj intencoj estas malproksimaj de bono, tamen mia ago helpas la aliajn. Iam mi agas kun bona intenco, sed mia ago helpas min, sed eble kaŭzas suferon al aliaj. En tia kazo, miaj agoj estas miksaĵoj bona kaj ne tiel bona. Kiam intenco estas malbona kaj la ago helpas nek min mem nek la aliajn, la konduto estas malbona. Kaj kiam mia intenco estas bona kaj mia ago profitigas ambaŭ min mem kaj la aliajn, tiam la konduto estas tute bona.