Sento pri la rakonto La ventcervo kaj Miela Herbo
Lastajn tagojn Majstro Miaohui gvidas Majstron Zongwen kaj min kune legi la Budihismajn rakontojn, kiuj estas tradukitaj de li antaŭ longe tempe. La rakontoj estas tre interesaj. Ili rakontis al ni, kiel vivis Ŝakjamunio en siaj antaŭaj vivoj. Hodiaŭ ni ĉiuj kune ĝuas tiun ĉi rakonton.
La rakonto rakontas pri ventcervo. Iam antaŭ en la Benareso estis reĝo, kiu havis plezuran ĝardenon. Sed iuj sovaĝaj bestoj ŝatis manĝi florojn kaj fruktojn en lia ĝardeno. El la sovaĝaj bestoj estis rara cervo. La reĝo ordonis al sia ĝardenisto, ke li kaptu la ventcervon. Sed la ĝardenisto diris, ke li povas logi la ventcervon eĉ al la placo. Do la ĝardenisto logis la ventcervon per miela herbo. Iom post iom la ventcervo ŝatis manĝi la herbon, kiu estas ŝmirita per mielo. Do per tiu metodo la ĝardenisto logis la ventcervon en la placon. Kaj la reĝo vidis la raran ventcervon, kiu ekkuregis tien kaj reen panike por eskapi. Li diris: "Eĉ tiel sovaĝa besto ne povas eviti la avidon." Finfine la reĝo forlasis la ventcervon. Do pro tio la ventcervo neniam plu sopiris pri la miela herbo.
Do la rakonto diris al ni, ke se oni avidas ĉion, kiu povas gvidi nin en la seneliran situacion. Ni devas scii, ke tio estas malbona por ĉiuj.