1. Kio estas Budhismo

El Vikio BRE
Redakto de 15:30, 13 Jul. 2016 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

1. Kio estas Budhismo

Demando: Kio estas Budhismo?

Respondo: La nomo Budhismo venis el la vorto 'bodhi', kiu signifas iluminiĝon. Do ni povas diri, ke Budhismo estas la filozofio de iluminiĝo. Tiu ĉi filozofio originis el la sperto de Sinjoro Sidarto Gotamo, konata kiel Budho Ŝakjamunio, kiu iluminiĝis en la aĝo de 35 jaroj. Nun Budhismo estas pli ol 2500-jara kaj havas ĉirkaŭ 380 milionojn da sekvantoj en la tuta mondo. Ĝis antaŭ cent jaroj, Budhismo ĉefe estis azia filozofio, sed nun ĝi akiras pli kaj pli da sekvantoj en Eŭropo, Aŭstralio kaj Ameriko.

问:什么是佛教?

答:佛教这个称呼来自于词汇“Budhi”,意为‘觉悟”。我们可以说,佛教是觉悟的哲学。这种觉悟的哲学起源于乔达摩.悉达多的体验。乔达摩.悉达多即众所周知的释迦牟尼佛。他三十五时大彻大悟而成佛。现在佛教已有两千五百多年的历史,在全世界拥有三十八亿信众。直到一百来年前,佛教主要是亚洲哲学,而现在它在欧洲、澳大利亚和美洲得到越来越多的信众。    

Demando: Do Budhismo estas nur filozofio, ĉu ne?

Respondo: La vorto "filozofio" devenis el du vortoj 'philo' signifanta amon kaj 'sophia' signifanta saĝon. Do filozofio estas la amo de saĝo aŭ amo kaj saĝo. Ambaŭ signifoj perfekte priskribas Budhismon. Budhismo instruas, ke ni devas pene disvolvi nian intelektan kapablon ĝisplene por perfekta kompreno. Ĝi ankaŭ instruas nin disvolvi niajn amon kaj bonkorecon por ke ni estu veraj amikoj al ĉiuj estaĵoj. Do Budhismo estas filozofio, sed ne nur filozofio. Ĝi estas la plej supera filozofio.

问:佛教只是哲学吗?

答:“哲学”一词来自于两个单词:一个是表示“慈爱”的philo ,另外一个是表示“智慧”的sophia。所以哲学是智慧的慈爱或者慈爱及智慧。这两种意思都能完全地描述佛教。佛教教导我们要努力开发自己内在的智力圆满地了解一切。佛教也教导我们要努力开发自己的慈爱,作一切众生的亲友。所以佛教是哲学,但不仅是哲学,它是至高无上的哲学。

Demando: Kiu estis la Budho?

Respondo: En la jaro 563 a.K. bebo naskiĝis en reĝa familio de Norda Hindio. Li plenkreskis en riĉeco kaj lukso, sed fine trovis, ke la komforto kaj sekureco en la mondo ne garantias homan feliĉon. Li estis profunde kortuŝita de la suferoj, kiujn li vidis en diversaj lokoj. Li decidis eltrovi la ŝlosilon al homa feliĉo. Kiam li estis 29-jara, li forlasis siajn edzinon kaj infanon, kaj sidis che la piedoj de grandaj religiaj instruistoj en tiu tempo kaj lernis de ili. Ili instruis lin multe, sed neniu el ili sciis la kaŭzon de homaj suferoj kaj kiel sin liberigi de tio. Fine, post sesjaraj studado, klopodado kaj meditado li spertis, ke ĉiuj liaj nescioj malaperis kaj li subite iluminiĝis. Ekde tiam li nomiĝis Budho, la Iluminiĝinto. Poste li vivis 45 jarojn, dum la periodo li vojaĝis ĉie en norda Hindio por instrui al homoj tion, kion li eltrovis. Liaj kompato kaj pacienco estis legendaj kaj li havis milojn da sekvantoj. Li forpasis kiam li estis 80-jara, estante maljuna kaj malsana sed ankoraŭ digna kaj serena.

问:释迦牟尼佛是谁?

答:公元前563年一个小孩出生在北印度一个国王家庭。他成长在荣华富贵中,但最终发现世上的舒适和安宁不能保障人生的幸福。他深被各处所见的人生痛苦而打动,决定寻找通向人生幸福的钥匙。他二十九岁时离开妻儿,投靠当时伟大的宗教大师并向他们求学。这些教师虽然教会他很多知识,但他们谁都不了解人类痛苦的原因及解脱办法。最后,他经过六年的努力学习和禅定,终于消除了所有的无明,突然之间大彻大悟。从那时起,他被人称为佛陀,即觉者。接着他活了四十五年,在这段时间他遍游北印度,向人们教化他所发现的真理。由于他传奇的慈悲和耐心,他拥有成千上万的信众。他八十岁去逝时虽然年迈多病,但仍然威严而安详。

Demando: Se li nomiĝis “Budho” nur post kiam li iluminiĝis, kiel li nomiĝis antaŭ tio?

Respondo: La familio aŭ klano de la Budho nomiĝis Gotamo, kiu signifas “plejbonan bovon”. Bovo estis simbolo de riĉeco kaj prestiĝo en tiu tempo. Li nomiĝis “Sidarto”, kiu signifas “atingon de la celo”. Oni kutime supozas, ke tian nomon reganto donis al sia filo.

问:如果他只在觉悟后才称为“佛”,在这之前他叫什么?

答:佛的家族或部落以乔达摩为姓,意为“最好的牛”。牛是当时财富和荣誉的象征。他叫“悉达多”,意为“目标成就”。人们通常认为统治都会给自己的儿子取这个名字。

Demando: Ĉu ne estis malrespondece por la Budho, ke li forlasis siajn edzinon kaj infanon?  

Respondo: Probable ne estis facile por la Budho forlasi sian familion. Supozeble li hezitis kaj maltrankviliĝis dum longa tempo antaŭ sia fina forlaso. Sed li faris elekton, ĉu li sin dediĉu al sia familio aŭ al la mondo. Fine, pro sia granda kompato li sin dediĉis al la tuta mondo, kaj la tuta mondo ankoraŭ profitas de lia sindediĉo. Tio ne estis malrespondeco. Eble tio estis la plej signifoplena ofero, kiun oni neniam faris antaŭe.

问:佛放弃了自己的妻儿,这不是太不负责吗?

答:也许离开家庭对佛来说很不容易。我们可以猜想,他在最终离家前有过长时间的犹豫和不安,但他还是在置身于家庭和世界之间作了选择。他伟大的慈悲使他献身于全世界,而全世界也因他的奉献得到了利益。这并非不负责任,这也许是前人从没做到的最有意义的奉献。

Demando: Se la Budho estas mortinta, kiel li povas helpi nin?

Respondo: Jam mortis Faraday, kiu eltrovis elektron, sed lia eltrovo ankoraŭ helpas nin. Ankaŭ mortis Louis Pasteur, kiu inventis kuracmetodojn kontraŭ tiel multaj malsanoj, sed liaj medicinaj eltrovoj ankoraŭ savas vivojn. Mortis Leonardo da Vinci, kiu kreis majstraĵojn de arto, sed liaj pentraĵoj ankoraŭ inspiras kaj ĝojigas nin. Grandaj herooj kaj heroinoj jam mortis eble antaŭ centoj da jaroj, sed kiam ni legas pri iliaj kondutoj kaj atingoj, ni ankoraŭ ricevas inspiron por konduti kiel ili. Jes, la Budho jam mortis, sed 2500 jarojn poste liaj instruoj ankoraŭ helpas homojn; lia ekzemplo ankoraŭ inspiras homojn kaj liaj vortoj ankoraŭ ŝanĝas homan vivon. Nur la Budho havas tiel grandan potencon milojn da jaroj post sia morto.

问:如果佛陀已去逝,他怎么还能帮助我们呢?

答:发明电的法拉弟已去逝,但他的发明仍在帮助我们。针对众多疾病发明疗法的露易斯.帕斯特已去逝,但他的医学发现仍在救护生命。创造绘画杰作的莱那多达芬奇已去逝,但他的杰作仍然带来激励和欢悦。伟大的英雄们也许在上百年就去逝,但我们阅读他们的事迹和成就时仍然受到激励并按他们的行为去做。释迦牟尼佛已去逝,但两千五百年后他的教法仍在帮助世人,他的榜样仍在鼓舞着世人,他的教法仍在改变着世人。只有佛陀在去逝两千百年后仍有这样大的能力。

Demando: Ĉu la Budho estis dio?

Respondo: Ne, li ne estis dio. Li neniam asertis, ke li estas dio, la infano de dio aŭ eĉ la sendito de dio. Li estis homo, kiu perfektigis sin mem kaj instruis, ke ankaŭ ni povas perfektigi nin mem se ni sekvas lian ekzemplon.

问:佛是上帝吗?

答:不,他不是上帝。他从未声称他是上帝,上帝之子,甚至是上帝的使者。他是一个通过自己的努力证得圆满并教导我们依他为榜样通过努力也能得到圆满的人。

Demando: Se la Budho ne estas dio, kial homoj adoras lin?

Respondo: Estas diversspecaj adoroj. Kiam oni adoras dion, ili laŭdas lin aŭ ŝin, prezentas oferojn kaj petas favorojn, kredante, ke la dio aŭdos iliajn laŭdojn, ricevos iliajn oferojn kaj respondos iliajn preĝojn. Budhanoj ne praktikas tiuspecan adoron. La alispeca adoro okazas kiam ni montras nian respekton al iu aŭ io respektinda. Ni stariĝas kiam instruisto venas en la klasĉambron; ni manpremas kun altrangulo kiam ni renkontas lin; ni salutas kiam oni ludas nacian himnon. Ĉio tio estas gestoj de respekto kaj adoro, kaj montras nian admiron al speciala persono aŭ afero.

Jen adoro, kiun budhanoj praktikas. Statuo de la Budho kun la manoj sur la kruroj kaj kompatema rideto sur la vizaĝo rememorigas, ke ni strebu por disvolvi niajn internajn pacon kaj amon; la incensa parfumo rememorigas nin pri trapenetranta influo de virto; la lampo rememorigas nin pri lumo de scio, kaj la floroj, kiuj baldaŭ senkoloriĝas kaj velkiĝas, rememorigas nin pri efemereco. Kiam ni riverencas, ni esprimas nian dankemon al la Budho por liaj instruoj al ni. Tio estas la signifo de budhana adoro.

问: 如果佛不是上帝,人们为什么要崇拜他?

答:崇拜有多种。有人崇拜上帝时,人们赞美他(她),供奉他,祈求他的恩惠并相信上帝能听到他们的赞美,享受他供品并回报他们的祈祷。佛教徒并不这样做。当我们向值得尊敬的人和事表达我们的尊敬时还有另外一种方式。当教师进入教室时我们会起立;遇到上司时我们就会与他握手;演奏国歌时我们就敬礼。这都是我们向特殊的人和物表达我们的敬仰时所用的敬重方式。这就是佛教徒所奉行的崇拜。

佛像将双手置于腿上,面带慈祥的微笑,这提醒我们要努力开发内心的平安和慈爱;檀香的清香使我们记起德行的熏染;明灯使我们记起智慧之光而不久将枯萎失色的鲜花使我们记起无常的逼迫。当我们顶礼问讯时,就向佛陀表达对他教法的感激。这就是佛教崇拜的内含。

Demando: Sed mi aŭdis la onidiron, ke budhanoj adoras idolojn.

Respondo: Tiu onidiro nur montras la miskomprenon de idolo-farantoj. En vortaro la difino de idolo estas "bildo aŭ statuo adorata kiel dio". Ni jam scias, ke budhanoj tute ne kredas, ke la Budho estas dio, do kiel ili povus propable kredi, ke peco da ligno aŭ metalo estas dio? Ĉiuj religioj uzas simbolojn por prezenti diversajn kredojn de si.

En Taŭismo, la desegno de "Jino kaj jango" estas uzata por simboligi konkordon inter kontraŭaj aferoj. En Siĥismo, la glavo estas uzata kiel simbolo de spirita lukto. En Kristanismo, oni uzas fiŝon kiel simbolon de Krista ĉeesto kaj la krucon kiel simbolon de lia sindediĉo. En Budhismo, la statuo de la Budho rememorigas nin pri homa dimensio en budhisma instruo, pri la fakto, ke Budhismo estas hom-centra anstataŭ di-centra, kaj ke ni devas rigardi internen anstataŭ eksteren por trovi perfektecon kaj komprenemon. Do la onidiro, ke budhanoj adoras idolojn, estas tiel malsaĝa kiel la diro, ke kristanoj adoras fiŝon aŭ geometrian formon.

问:但我听人说佛教教徒崇拜偶像。

答:这种说法体现了偶像制造者的误解。词典中对于偶像的定义“像上帝那样被崇拜的画像和塑像”。我们知道,佛弟子根本不想信佛是上帝,他们怎么能相信一块木头和金属是上帝呢?所有的宗教都使用符号表示他们不同的信仰。

道教用“阴阳”图案表示对立事物的统一。锡克教用宝剑象征精神斗争。基督教用鱼象征基督的存在、用十字架象征他的献身。佛教的佛像提醒我们,佛教以人为中心和佛教是以人为中心而不是以上帝为中心的事实,我们应当反观内心而非外在事物以获得圆满和理解。所以佛教教徒崇拜偶像的说法就像基督教徒崇拜鱼和几何图形的说法一样荒谬。

Demando: Kial homoj faras diversspecajn strangajn aferojn en budhismaj temploj?

Respondo: Multaj aferoj ŝajnas strangaj al ni kiam ni ne komprenas ilin. Anstataŭ ignori tiajn aferojn kiel strangaĵojn, ni devas provi por eltrovi ilian signifon. Tamen, estas vero, ke iuj aferoj faritaj de budhanoj originis el popularaj superstiĉo kaj miskompreno anstataŭ el la vera instruo de la Budho. Kaj tiaj miskomprenoj troviĝas ne nur en Budhismo, sed ili ankaŭ trudiĝas en ĉiujn religiojn de tempo al tempo. La Budho instruis klare kaj detale. Se iuj ne sukcesis plene kompreni, la Budho ne estas riproĉinda pro tio. 

Estas vortoj en budhismaj verkoj:

Se iu suferas pro malsano, sed ne petas kuracadon eĉ kiam kuracisto estas ĉe li, tio ne estas kulpo de la kuracisto. Same, se iu suferas kaj turmentiĝas pro la malsano de kleŝo, sed ne petas helpon de la Budho, tio ne estas kulpo de la Budho. JN28-9

Oni rajtas juĝi nek Budhismon nek ajnan religion se ili ne praktikas ĝin konvene. Se vi volas scii la verajn instruojn de Budhismo, legu budhajn vortojn aŭ parolu kun tiuj, kiuj komprenas ilin konvene. 

问:为什么在佛教寺院人们会有一些奇怪的行为?

答:我们不了解真相时应会觉得好多事物奇怪。我们应当试着发现他们的意义而不是将此作为离奇的事而忽视。然而有些佛教教徒的行为是源于大众的误解和迷信而并非源于佛陀真正的教法。这种迷信不仅存在于佛教,在所有宗教中也时不时出现。佛陀对我们的教导清楚而祥细,但有人没有完全理解,佛陀并不应当为此受到指责。

佛教经典中有一段话:

如果有人生病,但即使大夫就在他身边他也拒绝治疗,这不是大夫的过失。同样,如果有人受烦恼障的折磨,而不寻求佛陀的帮助,这不是佛陀的过失。

所以,没有如法修持的人是无权审判佛教和其它任何宗教的。如果你想知道佛教的真实教法,就该阅读佛陀的言教或与正确理解佛法的人士交谈。

Demando: Mi ofte vidas vorton “Darmo”, kion ĝi signifas?

Respondo: La vorto “Darmo” (sanskrite Dharma”) havas multajn signifojn, sed en budhismo la ĉefa signifo estas vero, realeco, efektiveco, kaj la vera fenomeno de aferoj. Ĉar ni konsideras la budhajn instruojn kiel veron, ni mencias ilin kiel Darmon.

问:我常看法“法”这个字,请问这是什么意思?

答:“法”这个字(梵文:Dhamma)有多种意思,在佛教中的主要意思是真理,真实,实际和事物的真相。因为我们认为佛法就是真理,所以也用“法”来表示佛法。

Demando: Ĉu estas budhisma ekvivalento de Kristnasko?

Respondo: Laŭ tradicio, Reĝido Sidarto naskiĝis, fariĝis la Budho kaj forpasis en plenluna tago de Vesako, la dua monato de hindia jaro, kiu konformas al aprilo-majo de la okcidenta kalendaro. En tiu tago budhanoj en ĉiuj landoj celebras tiujn okazojn vizitante monaĥejojn, partoprenante en diversaj ceremonioj aŭ eble pasigante la tagon per meditado.

问:佛教有类似圣诞节那样的节日吗?

答:按传统说法,悉达多太子出生、成佛及涅槃都发生在印度历法二月卫塞节的月圆日,对应的是公历的四到五月。这一天各国的佛教信众都庆祝这个节日,他们去寺院上香礼佛,参加各种法会,或者以参加禅修的方式庆祝这一节日。

Demando: Se Budhismo estas tiel bona, kial iuj budhismaj landoj estas malriĉaj?

Respondo: Se temas pri ekonomia malriĉeco per malriĉeco, estas vero, ke iuj budhismaj landoj estas malriĉaj. Sed se temas pri malriĉa vivkvalito per malriĉeco, eble iuj budhismaj landoj estas tre riĉaj. Ekzemple, Usono estas lando ekonomie potenca kaj riĉa, sed ĝi estas unu el la landoj, kies krimo-proporcio estas la plej alta en la mondo. Milionoj da maljunuloj estas ignoritaj de siaj infanoj kaj mortas solece en maljunulejoj. Hejma perforto, turmento al infanoj kaj toksiĝemo estas ĉefaj problemoj, kaj triono de la geedzoj eksgeedziĝas. Do ili riĉas je mono, sed malriĉas je vivkvalito. Nun se vi rigardas iujn tradiciajn budhismajn landojn, vi trovos tre malsaman situacion.

Gepatroj estas honorataj kaj respektataj de siaj infanoj; krimo-proporcioj estas relative malaltaj; eksgeedziĝo kaj memmortigo estas raraj, kaj ankoraŭ fortaj estas tradiciaj valoroj kiel ĝentileco, malavareco kaj favoremo al fremduloj, toleremo kaj respekto al aliuloj. Kvankam ekonomie postiĝintaj, ili eble havas pli superan vivkvaliton ol lando kiel Usono. Sed eĉ se ni juĝas budhismajn landojn nur je ekonomio, unu el la plej riĉaj kaj ekonomie prosperaj landoj en la nuna mondo estas Japanio, kie plej da loĝantoj sin nomas budhanoj. 

问:如果佛教那么好,为什么有些佛教国家很贫穷?

答:如果我们用贫穷来表示经济穷困,确实有些佛教国家很贫穷。但如果我们用贫穷来表示贫穷的生活质量,也许有些佛教国家很富裕。例如:美国经济富裕而强大,但它也是世界上犯罪率最高的国家之一。数以百万的老人得不到子女的照顾而只好在老人院孤独地去逝。家暴,虐童和吸毒成了重要的社会问题,有三分之一的夫妻会最终离婚。所以,他们只在金钱上富裕而在生活质量上贫穷。你如果观察传统的佛教国家,就会发现不同的情况。

父母都自己的孩子尊重和孝敬,犯罪率相对低,鲜有离婚和自杀的情况,像礼貌、慷慨、对生人热情、对别人宽容和尊重等传统价值很强大。虽然他们在经济上落后,但在生活质量上则比美国那样富裕的国家更优越。但即使我们只用经济条件来评判佛教国家,当今世界最富裕和经济繁荣的国家之一是日本,而在日本多数人自称是佛教徒。

Demando: Kial ni malofte aŭdas pri filantropaj aferoj faritaj de budhanoj?

Respondo: Eble ĉar budhanoj ne opinias sian bonfaron fanfaroninda. Antaŭ kelkaj jaroj la japana budhisma gvidanto Nikkho Nirwano ricevis la Templetan Premion pro sia laboro akceli interreligian harmonion. Ankaŭ tajlanda budhisma monaĥo lastatempe ricevis la prestiĝan Magsaysay Premion pro sia bonega laboro inter toksomaniuloj. En 1987 alia tajlanda monaĥo, Majstro Kantayapiwat ricevis la Norvegan Infanan Pacan Premion pro sia longjara laborado helpi senhejmajn infanojn en kamparoj. Kaj kiel grandskalan socian laboron faris la Okcidenta Budhisma Organizo por la malriĉuloj en Barato? Ili konstruis lernejojn, infanvartajn centrojn, malsanulejojn kaj malgrandajn industriojn por sin-provizo. Budhanoj prenas helpon al aliuloj kiel sian religian praktikon kiel faras aliaj religioj, sed ili kredas, ke ili devas fari tion kviete sen propagando.

问:为什么我们很少听说佛教徒所做的慈善事业呢?

答:也许佛教徒并不以为他们的善行值得吹嘘。几年前日本佛教领袖庭野日敬因促进宗教之间的和睦而获得了邓普顿宗教促进奖。泰国佛教僧人最近也因他对吸毒者所做的求助工作而获得了慕名的麦格赛赛奖。1887另一位泰国僧人康塔亚皮瓦法师也因他长年对农村弃儿的帮助而获得挪威儿童和平奖。你们知道西方佛教组织为印度穷人做了多大的社会工作吗?他们为当地人兴建学校、育婴中心、医院和小型工厂使其自给自足。佛教徒像其它宗教一样将帮助别人当成自己自己的修行,但他们确信,他们应当默默无闻地奉献而不搞自我宣传。

Demando: Kial estas tiom multaj malsamaj specoj de Budhismo?

Respondo: Estas tiel multaj malsamaj specoj de sukero: bruna sukero, blanka sukero, kristaligita sukero, siropo kaj sukera pulvoro, sed ili ĉiuj estas sukeroj kaj gustas dolĉe. Oni produktas sukeron en malsamajn formojn por diversaj uzoj. Budhismo estas sama. Estas Teravada Budhismo, Zena Budhismo, Purlanda Budhismo, Jogacara Budhismo kaj Vaĝrajana Budhismo, sed ili ĉiuj estas instruoj de la Budho kaj havas la saman guston, la guston de libereco.

Budhismo jam disvolviĝis en malsamajn formojn, do ĝi konvenas al diversaj kulturoj, en kiuj ĝi ekzistas. Oni interpretas Budhismon dum centoj da jaroj, do ĝi ankoraŭ konvenas al ĉiu nova generacio. Kvankam la specoj de Budhismo estas diversaj en la formo, tamen la esenco de ĉiuj skoloj estas la Kvar Noblaj Veroj kaj Nobla Okera Vojo. Ĉiuj ĉefaj religioj inkluzive de Budhismo jam disapartiĝis en diversajn skolojn kaj sektojn. Sed probable la diferenco inter Budhismo kaj iuj aliaj religioj estas, ke malsamaj skoloj de Budhismo ĉiam estas toleremaj kaj amikaj unu al aliaj.

问:为什么佛教有那么多的种类?

答:糖有好多种类:红糖,白糖,冰糖,糖浆和糖粉,但它们都是糖,味道都甜。人们针对不同的用途将糖制成不同的形式。佛教也同样。佛教有上座部,禅宗,净土宗,瑜伽宗和金刚乘,但他们都是佛陀的教法,拥有同样的解脱味。

佛教发展成不同的形式,所以它适应于它所在的各种文化环境。人们诠释佛教几百年了,但它仍然适于新的一代人。佛法的不同种类有不同的形式,但每个宗派的本质都是四圣谛和八正道。包括佛教在内所有主要的宗教都有不同的宗派和分支,但佛教与其它宗教的区别也许就是不同的佛教宗派之间相互宽容,相互友好。

Demando: Vi certe estimas Budhismon, do laŭ mi vi opinias nur vian religion vera dum ĉiujn aliajn falsaj. 

Respondo: Neniu budhano, kiu komprenas la budhan instruon, opinias aliajn religiojn malĝustaj. Neniu tiel pensas post diligenta kaj grandanima esplorado pri aliaj religioj. Kiam vi studas malsamajn religiojn, vi unue rimarkas, kiom da komunaĵo ili posedas. Ĉiuj religioj agnoskas, ke la nuna stato de la homaro estas malkontentiga. Ĉiuj kredas, ke homoj bezonas ŝanĝi siajn sintenon kaj konduton por plibonigi sian nunan situacion. Ĉiuj instruas etikon, kiu entenas amon, bonkorecon, paciencon, malavarecon kaj socian respondecon, kaj ĉiuj akceptas la ekzistecon de iuj absolutaj formoj. Ili uzas diversajn lingvojn, nomojn kaj simbolojn por priskribi kaj klarigi tiujn aferojn. Nur kiam homoj etanime alkroĉiĝas al sia propra vidpunkto, aperas maltoleremo, aroganteco kaj tromemfideco. 

Imagu, ke anglo, franco, ĉino kaj indoneziano rigardas tason. La anglo diras: "Tio estas cup." La franco respondas: "Ne, ĝi ne estas cup. Ĝi estas tasse." La ĉino komentas: "Vi ambaŭ eraras. Ĝi estas bei." Fine la indoneziano mokas la aliajn, dirante: "Kiel malsaĝaj vi estas. Ĝi estas cawan." Poste la anglo elprenas vortaron kaj montras ĝin al la aliaj, dirante: "Mi povas pruvi, ke ĝi estas cup. Mia vortaro tiel diras." "Do via vortaro estas erara," diras la franco, "ĉar mia vortaro klare diras, ke ĝi estas tasse." La ĉino mokas ilin: "Mia vortaro diras, ke ĝi estas bei kaj mia vortaro estas pli antikva ol la viaj je miloj da jaroj, do ĝi certe estas pli ĝusta. Krome, pli da homoj parolas la ĉinan lingvon ol la aliajn lingvojn, do ĝi devas esti bei." Dum ili reciproke kverelas kaj argumentas, alia homo aliras, trinkas per la taso kaj poste diras al la aliaj: "Ĉu vi nomas ĝin cup, tasse, bei aŭ cawan, la utileco de la taso estas teni akvon por trinki. Ĉesu argumenti, sed trinku; ĉesu kvereladi, sed mildigu vian soifon." Jen budhana sinteno al aliaj religioj. 

问:你一定尊重佛教,所以我觉得你只会认为你的宗教正确而所有其它宗教都不正确。

答:了解佛法的佛弟子是不会认为其它宗教错误的。以开放的心态勤奋地研究其它宗教之后没人会这样认为。当你研究不同的宗教时,你会第一时间发现,他们之间有多少相同点。所有的宗教都承认对人类现状的不满。所有的宗教都确信人类需要改变自己的态度和行为来改善自己的环境。所有的宗教都教导包括慈爱、善良、耐心、宽容和社会责任的论理道德,所有的宗教都认同有某种绝对形式的存在。它们使用不同的语言、名称和象征描述去解释这些事情。只有当人们狭隘地执著于自己的观点时才会表现出不能容忍、狂傲和自以为是的行为。

我们可以想像一下,英国、法国、中国和印尼人如何看待一个杯子。英语人说“这是卡普(cup)。”法国人回答说:“不,这不是卡普(cup),这是达斯(tasse)。”中国人评论到:“你们都错了,这是杯子”。印尼人嘲笑别人,说:“你们真傻,这是茶碗(cawan)。”后来,英国人拿出词典递给其他人,说到:“我可以证明,这是卡普(cup)。我的词典就是这么说的。”法国人说:“你的词典是错的,因为我的词典清清楚楚地表明,这是达斯(tasse)。中国人则嘲笑他们,说道:“我的词典表明,这是杯子。我的词典比你们的要古老上千年,所以它一定更正确。此外,讲汉语的人要比讲其它语言的人多得多,所以这一定是杯子。”他们相互争吵辩论时,另外一个人走上来,拿杯子喝完水后对其他人说:“无论你们将它叫成卡普(cup),达斯(tasse),还是茶碗(cawan),杯子的作用就是给人盛水喝。不要再争论,快喝水吧!不要再争吵,快解解渴吧!”这就是佛教对其它宗教的态度。

Demando: Iuj homoj diras, ke ĉiuj religioj estas efektive samaj. Ĉu vi konsentas kun ili?

Respondo: Religio estas fenomeno tro komplika kaj diversa por resumi per nur malgranda aserto kiel tio. Budhanoj eble diras, ke ĉi tiu aserto havas elementojn de ambaŭ vero kaj malvero. Budhismo instruas, ke ne troviĝas Dio, sed ekzemple Kristanismo instruas, ke ekzistas Dio. Budhismo diras, ke Iluminiĝo estas havebla al ĉiu, kiu purigis sian menson, dum Kristanismo insistas, ke la savado estas akirebla nur por tiuj, kiuj kredas je Jesuo. Mi opinias, ke tio estas tre gravaj diferencoj. Sed unu el la plej belaj paragrafoj en la Biblio diras:

"Se mi parolus lingvon de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonoranta kupro aŭ tintanta cimbalo. Kaj se mi posedus la profetpovon kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉiajn sciojn, kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi nenion profitus. Amo longe suferas, kaj bonfaras; Amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas." I. Kor. 13-7

Jen precize estas la budhisma instruo, ke la kvalito de nia koro estas multe pli grava ol ĉiuj supernaturaj potencoj haveblaj por ni, nia kapablo profeti estontecon, kaj la forto de nia kredo aŭ ĉiaj ekscesaj gestoj fareblaj. Do kiam temas pri teologiaj konceptoj kaj teorioj, Budhismo kaj Kristanismo certe estas malsamaj. Sed kiam temas pri koraj kvalitoj, virtoj kaj kondutoj, ili estas tre similaj. La saman diron havus budhismo kaj aliaj religioj.

问:有人说,所有宗教实际上是一样的,你同意这种说法吗?

答:宗教的现象非常复杂、差别众多,很难用这一个小小的结论去概括。佛弟子也许会说,这种说法中正确和不正确的元素都存在。佛教导我们,决定万物的上帝是不存在的,而基督教则教导世人上帝是存在的。佛教讲每个净化自己心灵的人可以证到觉悟,而基督教坚持只有相信基督的人才有得到救赎。我觉得这就是主要的区别。但圣经中最优美的一个段落讲到。

“我若能说万人的方言,并天使的话语,却没有爱,我就成了鸣的锣,响的钹一般。 我若有先知讲道之能,也明白各样的奥秘,各样的知识,而且有全备的信念,叫我能够移山,却没有爱,我就不算的什么。 我若将所有的赈济穷人,又舍身叫人焚烧,却没有爱,仍然与我无益。 爱是恒久忍耐,又有恩慈;爱是不嫉妒;爱是不自夸,不张狂; 不作害羞的事,不求自己的益处,不轻易发怒,不计算人的恶, 不喜欢不义,只喜欢真理; 凡事包容,凡事相信,凡事盼望,凡事忍耐。 爱是永不止息。”

这准确印证了佛教教法:我们心的质量比我们有可能获得的所有超能、预知未来的能力、强烈信仰的及能做出的所有姿势更重要。如果我们谈神学的概念和理论佛教和基督教完全不同,但当我们讲到心的品质,道德和行为时,两者很相似的。佛教与其它宗教也会有相同说法的。

Demando: Ĉu Budhismo estas scienca?

Respondo: Antaŭ la respondo, estas plej bone difini la vorton "scienco". Laŭ vortaro scienco estas "scio, kiu povas laŭ la faktoj de homaj vidoj kaj testoj fariĝi sistemo eksplikanta la ĝeneralajn naturajn leĝojn. Scienco apartenas al la scio, ĉion el kiu oni povas studi precize." Iuj aspektoj de Budhismo ne konformas al ĉi tiu difino, tamen la Kvar Noblaj Veroj, la esencaj instruoj de Budhismo, plej konformas al ĝi. Suferado, la unua Nobla Vero, estas sperto, kiun oni povas difini, sperti kaj mezuri. La dua Nobla Vero asertas, ke sufero havas naturan kaŭzon, la avido, kiun ni ankaŭ povas difini, sperti kaj mezuri. Ni ne eksplikas la suferon per terminoj de metafizika koncepto aŭ mitoj. Laŭ la tria Nobla Vero, sufero estas forigebla simple per forigo de sia kaŭzo anstataŭ per dependo de supernatura estulo, kredo aŭ preĝoj. Tio estas komprenebla. La kvara Nobla Vero, metodo por forigi la suferon, denove neniel koncernas metafizikon, sed dependas de speciala konduto. La konduto estas ankaŭ pruvebla. Kiel scienco, Budhismo forigas la koncepton pri superordinara estaĵo, kaj eksplikas la originon kaj okazon de la universo laŭ naturaj leĝoj. Ĉio ĉi certe montras la sciencan spiriton. Krome, la Budho konstante konsilis, ke ni esploru, ekzamenu kaj pripensu laŭ nia propra sperto anstataŭ blinde kredi. Tio sendube havas sciencan trajton. En sia fama Kalama Sutro la Budho diris:

"Ne iru laŭ la revelacio aŭ tradicio; ne iru laŭ famo aŭ sanktaj verkoj; ne iru laŭ la onidiro aŭ nura logiko; ne iru laŭ antaŭjuĝo al ideo aŭ alies ŝajna kapablo, kaj ne iru laŭ la ideo "Li estas nia instruisto". Sed sekvu la aferon tiam, kiam vi mem scias bone, ke afero estas bona, ke ĝi estas ne kulpigebla, ke ĝi estas laŭdinda laŭ la vidpunkto de saĝuloj, kaj oni pruvas per praktikado kaj observado, ke ĝi kondukas al feliĉo." A.I,188

Do ni povas diri, ke kvankam Budhismo ne estas tute scienca, tamen ĝi efektive havas fortan sciencan sencon kaj certe estas pli scienca ol aliaj religioj. Estas signifoplene, ke Albert Einstein, la plej granda sciencisto en la dudeka jarcento, diris pri Budhismo:

"La religio de la estonteco estos kosma religio. Ĝi transcendus personan dion kaj evitus dogmojn kaj teologion. Kovrante ambaŭ naturan kaj psikan kampojn, ĝi baziĝus sur religia senco estiĝinta el la sperto pri ĉiuj naturaj kaj psikaj aferoj kaj signifoplena unueco. Budhismo konformas al tiu ĉi priskribo. Se estas iu ajn religio, kiu povus kontentigi la bezonon de moderna scienco, ĝi estus Budhismo."

问:佛教科学吗?

答:在回答这个问题之前,最好给“科学”这个词下个定义。按照词典,科学是依照人们观察和检测的事实阐述一般自然法则的系统化知识。这种知识的任何一部分都经得起人们的精确研究。虽然佛教的某些特征与这个定义不相符,但佛教的基本教法四圣谛与这个定义最相符。痛苦,即第一圣谛,是一种可以定义、体验和衡量的的人生体验。第二圣谛说明痛苦有其自然的原因,即贪,这是我们可以定义、体验和衡量的。我们不会试图用形而上学和神学的术语去解释痛苦。依第三圣谛,解脱痛苦需要先断除它的起因而不是依靠超自然的神灵、信仰和祈祷。第四圣谛即解脱痛苦办法,同样与形而上学毫无关系,而是依靠特殊的行为,这种行为可以得到验证的。如同科学,佛教排除了关于超自然神灵的理念,依照自然法则解释宇宙的起源和发展过程。所有这一切都体现了科学的精神。此外,佛教也不断建议我们,不要盲目迷信而要去探索、观察并根据自己的经验去思考。这无疑具有科学的特色。佛陀在著名的迦罗摩经中说:

“不要盲目跟从启灵,启示或是传统, 不要盲信谣传或是所谓的圣典,不要迷信传闻或是只因有逻辑有道理而盲从;不要因偏爱某个想法,或因他人表面的能力而盲信;不要因某人是我师而盲信;只当你能自己证实它是好的、无可非议,被智者所赞许并且人们可以通过观察和实践去证实,它会引领幸福与快乐时再去跟随它。” (AI 188增支部)

因此我们可以说佛教虽然并非完全科学化,但它确实具有强烈的科学意味,肯定比其它任何宗教都科学化。二十世纪伟大的科学家爱因斯坦曾针对佛教说道:

“未来的宗教是一种宇宙宗教。它将是一种超越人格化神,远离一切教条和神学的宗教。这种宗教,涵盖自然和精神两个方面,作为一个有意义的统一体,是基于由对事物的——无论是精神,还是自然的——实践与体验而产生的宗教观念之上的。佛教符合这种特征。如果说有什么宗教能满足科学的需要,它必定是佛教。”

Demando: Foje mi aŭdis, ke budhaj instruoj nomiĝas Meza Vojo. Kion signifas ĉi tiu termino?

Respondo: La Budho donis al sia Nobla Okera Vojo alian nomon, majjhima patipada, kiu signifas "la Mezan Vojon." Tio estas tre grava nomo, ĉar ĝi sugestas al ni, ke estas ne sufiĉe nur sekvi la vojon, sed ni devas sekvi ĝin en speciala maniero. Homoj povas esti rigidaj pri religiaj reguloj kaj praktikoj, kaj fine ili fariĝas vere fanatikaj. En Budhismo oni devas sekvi kaj praktiki la regulojn en ekvilibra kaj racia maniero, kiu evitas ekstremismon kaj eksceson. Antikvaj romanoj kutime diris pri "Modereco en ĉiuj aferoj" kaj budhanoj tute konsentas kun tio.

问:听说佛陀的教法称为“中道”,这个词什么意思呢?

答:佛将他的八正道又称为majjhima patipada,意为“中道”。这是个很重要的称呼,因为它提醒我们,只遵循这条道路是不够的,我们必须以特别的方式走这条道路。人们可能会偏执于宗教规则和修行,但最后变得狂热。佛教中我们必须以平衡和理智而非极端和过分的方式遵守和实践这些规则。古罗马人常谈中正之道,佛教完全认同这种观点。

Demando: Mi legis, ke Budhismo nur estas speco de Hinduismo. Ĉu tio estas vera?

Respondo: Ne, tio ne estas vera. Budhismo kaj Hinduismo havas multe da komunaj etikaj ideoj. Ili uzas iom da komunaj terminoj kiel la vortojn karmo, samadio kaj nirvano, kaj ili ambaŭ originis el Hindio. Tio kaŭzas al homoj la penson, ke ambaŭ religioj estas samaj aŭ tre similaj. Sed kiam ni rigardas tra la eksteraj similecoj, ni vidas, ke ambaŭ religioj estas evidente malsamaj. Ekzemple hinduoj kredas je supernatura dio dum budhanoj ne. Unu el la ĉefaj instruoj de hinduisma socia filozofio estas la ideo pri kasto, kiun Budhismo firme kontraŭas. Puriga rito estas grava praktiko en Hinduismo, sed ĝi tute ne troviĝas en Budhismo. En budhismaj verkoj ofte estas priskriboj pri la Budho kritikanta la instruojn de bramanoj, la hinduismaj pastroj, kaj ankaŭ ili tre emis kritiki iujn el liaj ideoj. Tio ne okazus se Budhismo kaj Hinduismo estus samaj.

问:我曾看到佛教是一种印度教的说法,这是真的吗?

答:不,这不是真的。佛教和印度教有好多共同的道德理念。它们使用一些业报、三摩地和涅槃之类的共同术语,并且都源于印度。这让人以为两个宗教完全相同或非常相似。但当我们透过这些相似的表面深入观察时,就会发现这两个宗教明显不同。例如:印度教徒相信有一个超能的神,而佛教徒不相信。印度教社会哲学的主要教义之一就是种性等级理念,而佛教对此坚决反对。印度教一个重要的修行方式是净化仪式,但在佛教中则完全不存在。在佛教经典中常描述佛陀批评波罗门教徒及印度教法师的教法,而他们也批评他的某些观点。如果佛教和印度教相同的话,这些情况就不会存在了。

Demando: Sed la Budho vere kopiis de Hinduismo la ideon pri Karmo, ĉu ne?

Respondo: Hinduismo vere instruas doktrinon pri karmo kaj ankaŭ reenkarniĝo. Sed ĝiaj priskriboj pri la ambaŭ instruoj estas tre malsamaj ol la budhismaj. Ekzemple Hinduismo diras, ke ni estas destinitaj de nia karmo dum Budhismo diras, ke nia karmo nur influas nin. Laŭ Hinduismo eterna animo aŭ atmo pasas de unu vivo al la alia dum Budhismo neas, ke ekzistas tia animo. Budhismo diras, ke ĝi estas konstante ŝanĝebla fluo de renaskiĝinta mensa energio. Jen nur estas iom el multaj diferencoj inter ambaŭ religioj pri karmo kaj renaskiĝo. Sed eĉ se la instruoj de Budhismo kaj Hinduismo estus samaj, tio ne nepre signifas, ke la Budho senpripense kopiis la ideon de aliaj.

Foje okazas, ke du homoj sendepende faris precize saman eltrovon. Eltrovo de evoluado estas bona ekzemplo. En la jaro 1858, ĵus antaŭ ol eldoni sia faman libron La Origino de la Specoj, Ĉarles Darwin trovis, ke alia viro, Alfred Ressell Vallace, jam elpensis la ideon de evoluado kiel li faris. Darwin kaj Wallace ne kopiis la ideon unu de la alia, sed per sia aparta studado pri la sama fenomeno ili ekhavis la saman konkludon pri tio. Do eĉ se hinduisma kaj budhisma ideoj pri karmo kaj renaskiĝo estus samaj, kiuj fakte estas malsamaj, tio ne estas nepra pruvo pri la kopiado. La vero estas, ke per enrigardo disvolvita en siaj meditadoj, hinduismaj sanktuloj akiris malklaran ideon pri la karmo kaj renaskiĝo, kiujn la Budho poste eksplikis pli perfekte kaj precize.

问:但佛陀不是抄袭了印度教的业报说法吗?

答:印度教确实宣讲关于业报和转世的学说,但它对两种学说的阐述与佛教有很大的不同。如印度教认为我们是由自己业报所注定的,而佛教则认为我们是受自己业报影响的。印度教讲有一个永久的灵魂从一期生命进入另一期生命。而佛教则否认那样的灵魂说法。佛教说灵魂只是再生而不断变化的意识能量流。这只是两个宗教关于业报和转世学说众多差别的极少部分。但即使佛教和印度教的教法一样,这也无法表明是佛陀不加思索地抄袭了另外一个宗教的理念。

曾经发生过两人独自具有完全相同发现的事实。进化论的发现就是一个很好的例证。1858年,正当查尔斯 达尔文出版著名的“物种起源”那本书之前,他发现另外一位人士阿尔弗雷德 莱塞尔 瓦里斯想到了同样的进化理念。斯达尔和瓦里斯并非抄袭了对方的想法,只是通过对同一现象的研究对此得出了相同的结论。所以,即使印度教和佛教关于业报和轮回的学说相同(事实上它们是不同的),那也不能成为拷贝对方理论的证据。现实是印度教圣人通过禅定开发的内观对业报和轮回的概念产生了模糊的认识而佛陀后来对此阐述的更加精确而完美。