98. Mortigo al testudo
98. Mortigo al testudo
Iam knabeto sin amuzis ĉe rivero kaj trovis grandan testudon. Li volis ĝin mortigi, sed ne sciis kiel agi. Li do demandis: "Kiel mi povas mortigi ĝin?" Iu respondis: "Metu ĝin en akvon kaj dronigu ĝin." La knabo tuj kredis la vortojn. Li metis la testudon en la akvon, sed la testudo tuj forkuris de li.
La ordinaraj homoj ankaŭ kondutas same. Ili volas sin deteni de allogoj el la ses sensorganoj kaj fari diversajn meritojn, sed ili ne scias la metodon pri tio. Ili demandas al la aliaj: “Per kio mi povas min liberigi?” La hazardaj religianoj, Marao kaj aliaj maliculoj diris: “Se vi faru diboĉon al la ses sensobjektoj laŭ via kvin deziroj kiel mi diris, vi povos vin liberigi.” La malsaĝuloj ekagas senpense, kaj renaskiĝos en la tri malbonaj sferoj post la morto, kvazaŭ la malgranda knabo, kiu metis testudon en la akvon.