40. Sufero de kalveco
40. Sufero pro kalveco
Iam estis kalvulo. Li suferis ne nur de malvarmo vintre kaj varmo somere, sed ankaŭ de la pikado de moskitoj kaj tabanoj. Pro tio li turmentiĝis tagnokte, kaj suferis multe.
Alvenis kuracisto lerta pri diversaj kuracartoj. La kalvulo vizitis lin kaj diris al li: "Mi petas, ke vi kuracu min de la kalveco."
La kuracisto ankaŭ estis kalva. Li do demetis sian ĉapon, montris sian kalvecon kaj respondis: "Ankaŭ mi ege suferas pro la kalveco. Se mi povus kuraci ĝin, mi nepre kuracus al mi unue por forigi la suferon."
La mondanoj ankaŭ tiel kondutas. Turmentite de la sufero el la naskiĝo, maljuniĝo; malsaniĝo kaj morto, ili volas serĉi metodon por liberiĝi el tio. Aŭdinte, ke ŝramano, bramano kaj aliaj bonaj kuracistoj en la mondo lertas en la kuracado, ili iras kaj diras: "Mi deziras, ke vi forigu mian suferon de la efemeraj naskiĝo kaj morto, por ke mi ĉiam estu en eterna feliĉo." La bramanoj kaj aliaj respondas: "Ankaŭ ni suferas de la efemeraj naskiĝo kaj morto. Ni ankaŭ strebas serĉante eternan feliĉon sed ankaŭ ne trovis ĝin. Se ni trovos ĝin, ni havigos ĝin al ni, kaj ankaŭ al vi." Ili similas al la kalvulo, kiu suferas la turmentiĝon kaj ne povas resaniĝi.