39. Ŝmiri la domon
39. ŜMIRI LA DOMON
Iam antaŭe, iu vizitis aliulon kaj vidis, ke liaj muroj estas bone ŝmiritaj, kaj la planko estas tre glata kaj pura. Li do demandis: "Per kio vi ŝmiris viajn murojn kaj plankon tiel bonaj?"
La gastiganto respondis: "Unue, mi infuzis la rizbranon ĝisplene kaj miksis ĝin en la ŝlimon. Poste mi ŝmiris la murojn per la ŝlimo. Do ili estas tiel glataj."
La gasto pensis: "Nur uzi la rizbranon estas malpli bone ol la rizgrajnon por pliglatigi kaj pliblankigi la murojn."
Li do miksis rizgrajnon kun ŝlimo por ŝmiri la muron. Sed tamen, la muroj des pli malglatiĝis kaj eĉ fendiĝis pro tio. Li vane do malŝparis la rizgrajnon, kaj ankaŭ ne ricevis la deziratan efikon. Estus multe pli bone, se li donus rizgrajnon al malriĉuloj por havigi al si meriton.
La ordinaraj homoj ankaŭ kondutas same. Aŭdinte de sanktuloj, ke oni povas naskiĝi en la ĉielo kaj eĉ atingi liberiĝon per diversaj praktikadoj de bono kaj rezigno de kroĉiĝo al sia korpo, ili do memmortigas kun espero renaskiĝi en la ĉielo por atingi liberiĝon. Simile al la malsaĝulo ili vane perdas sian vivon kaj havas nenian rezulton.