35. Spegulo en la skatolo de trezoro
35. Spegulo en la skatolo de trezoro
Iam vivis malriĉulo. Li ŝuldis grandan monon de aliaj sed ne povis repagi, do li forfuĝis.
En la dezerto li trovis skatolon plenan de trezoro, kaj sub la kovrilo kuŝis spegulo sur la trezoro.
Vidinte la skatolon, la malriĉulo ege plezuriĝis kaj malfermis ĝin senprokraste. Sed kiam li vidis homon en la spegulo, li teruriĝis kaj tuj diris kun ĉebruste alpremitaj manoj: “Mi opiniis, ke la skatolo estas malplena, sed tute ne scias, ke vi estas ene. Bonvolu ne koleri kontraŭ mi!”
La ordinaraj homoj ankaŭ estas similaj. Turmentite de sennombraj ĉagrenaĵoj kaj persekutite de morto, marao kaj ŝuldatoj, ili volas fuĝi el la vivirklo de naskiĝo kaj morto, do ili praktikas bonan konduton kaj akumulas meriton en Budhismo ĝis ili vidas la skatolon de trezoro. Sed ili trompiĝas pro la spegulo de egoo, misprenas la vidpunkton pri egoo kiel veron kaj kroĉiĝas al ĝi. Pro tio ili malnobliĝas, perdas ĉiujn meritojn, atingojn de meditado, bonon de pureco, kaj sanktajn fruktojn de tri ŝtupoj. Simile al la malsaĝulo, kiu forĵetis la trezoron, la homoj kroĉiĝintaj al egoo ankaŭ kondutas same.