29. Malriĉulo bruligis sian malnovan vestaĵon
29. Malriĉulo bruligis sian malnovan vestaĵon
Iam antaŭe iu vivis mizere pro malriĉeco. Li gajnis malnovan vestaĵon per sia laboro kaj surportis ĝin.
Iu vidis tion kaj diris al li: “Naskiĝinte el alta klaso, vi estas filo de nobelulo. Kiel decas ke vi surhavas tiel malnovan vestaĵon? Mi instruos al vi metodon akiri la plej bonan vestaĵon. Faru laŭ mia instruo, kaj mi ne trompos vin.”
La malriĉulo ĝojegis kaj esprimis sian obeemon al li.
La viro bruligis fajron antaŭ la malriĉulo kaj diris al li: “Nun demetu vian malbonan vestaĵon kaj ĵetu ĝin en la fajron. Poste vi havos el la fajro la plej bonan vestaĵon donacitan de la reĝo.”
La malriĉulo tuj demetis sian vestaĵon kaj ĵetis ĝin en la fajron.
Poste, la malriĉulo serĉadis la novan vestaĵon en la fajro, sed trovis nenion.
La mondanoj ankaŭ kondutis same. Ili akiris homan vivon pro sia bona konduto en la pasintaj vivoj, do ili devus bone protekti ĝin por praktiki bonan konduton kaj akumuli bonan meriton. Sed ili estis trompitaj de aliaj religioj kaj malicaj demoninoj: “Vi devas kredi min. Praktiku asketismon kaj ĵetu vin en fajron aŭ valon. Post kiam vi detruos vian korpon, vi renaskiĝos en la paradizo por ĝui grandan feliĉon.”Aŭdinte tion, ili rezignis sian vivon. Post la morto, ili naskiĝis en infero kaj suferis mizere. Perdinte la homan vivon, ili sin havigis nenion, simile kiel la malriĉulo.