1. 27-33
27. R: Ĉu estas konsento pri la jaro de la budha nirvano?
D: La budhanoj en Sudorienta Azio ĝenerale opinias, ke la jaro de la Budha nirvano estas 545 a.K., do en la jaroj 1956 kaj 1957 en multaj landoj okazis la 2500-a datreveno de la Budha nirvano. Sed en Ĉinio estas malsamaj opinioj pri la jaro de la budha forpaso. Oni ĝenerale agnoskas, ke la jaro estas 486 p.K., 59 jarojn pli malfrue ol la teravada kalendaro de Sudorienta Azio.
28: D: Kio estas la dato de la budha nirvano?
R: En Ĉinio oni kutime opinias, ke la 15-a de la dua monato laŭ la luna kalendaro estas la budha nirvano, la 8-a de la kvara monato estas la tago de budha naskiĝo kaj la 8-a de la dekdua monato estas la tago de la budha iluminiĝo. Sed en Sud- kaj Sudorientaziaj landoj la 15-a de la kvara monato laŭ la Gregoria kalendaro (koresponda kun la 15-a de la kvara monato de la ĉina luna kalendaro) estas la sankta budhana dato nomata Vesako (S. Vaiŝakya), kiun oni rigardas kiel la daton de budhaj naskiĝo, iluminiĝo kaj nirvano.
29. D: De via parolo mi lernis koncizan scion pri la vivo Budho Ŝakjamunio. Ĉu vi bonvolas iom paroli pri la historia fono de la budhisma origino?
R: Tio estas iom malfacila demando, unue pro manko de materialoj pri hindia historio, kaj due, ĉar mi ne studis tiun ĉi temon tre profunde. Sed mi volontas dividi mian informon, materialon kaj opinion por via pluaj referenco, pristudo kaj juĝo.
30. D: Bone. Mi opinias, ke ĉiuj religioj kaj ideologoj estas produktaĵoj de historio. Por pli bone kompreni Budhismon, estas utile lerni ion pri la sociaj cirkonstancoj de tiu tempo. Mi esperas, ke vi povos paroli pri de ĉefaj punktoj de tio.
R: Mi unue parolos pri tiama situacio. Ĉu vi scias, ke en antiva hindio estis regiono nomata “Centra regno”?
31. D: Mi opinias, ke mi ne scias. En kiu parto de Hindio ĝi troviĝis?
R: Antaŭ ĉirkaŭ 3500-4000 jaroj, la Arjanoj iom post iom migris de centra Azio en Hindian basenon, konkeris la indiĝenojn kaj fiksloĝiĝis tie. Ili asimilis la indiĝenan civilizscion kaj fondis multajn regnojn. Dum longa tempo poste, la regiono estis plitika kaj kultura centro de bramana civilizacio kaj arja popolo. Do tiu ĉi regiono nomoĝis Meza Regno. Same kiel vastaj regionoj de orienta kaj suda gangaj basenoj, la regionoj estis rigardita kiel necivilizitaj “frontoj”. Sed granda ŝanĝo okazis en la tempo de Ŝakjamunio. La regionoj en la origina meza regno ekmalprosperis, dum tiuj en sudorienta fronta regiono ekprosperis. Inter ili estis Magadho, la nove fondita regno, kie Ŝakjamunio loĝis plej longe kaj instruis plej multe. La centro de civilizacio ĝis tiam jam translokiĝis al novaj urboj: Raĝagaho, Magadho, Sravastio en Kosalo kaj Vesalio en Vaĝio, inter kiuj Raĝagaho estis precipe grava.
32. D: Krom la potenco kaj prospereco, ĉu estis iu ajn speciala karaktero pri socia, ekonomia kaj kultura sferoj en tiuj nove fonditaj regnoj?
R: Laŭ mia baza studo, estis tri kondiĉoj rimarkindaj: (1) Plimultiĝo de naciaj konfliktoj; (2) la disvolviĝo de socia produktebleco en eknomio kaj (3) estiĝo de nova antibramana penstendenco. Ĉiuj la tri aferoj centriĝis sur la kastan sistemon.
33. D: Kio estas la kasta sistemo?
R: La kasta sistemo estis estigita sekvante la eniron de Arjanoj al Hindio. Oni uzis la vorton “kasto” por traduki la sanskritan vorton “varna” (P. Vanna). Ĝia originala signifo estis “koloro” aŭ “kvalito”. Laŭ ilia teorio, blank-haŭta arjanoj estis el supera raso; la nigra dravidianoj kaj aliaj indiĝenoj estis el malsuperaj rasoj. En la komenco, oni uzis tiun sistemon por distingi arjanan popolon de la nearjanan. Konsekvence, pro la plua divido laŭ okupoj kaj profesioj, la kasta distingo antaŭe uzita por distingi arjanoj de nearjanoj ankaŭ troviĝis inter arjanoj mem. Do aperis la divido de kvar kastoj: la plej alta kasto estis bramano, la klaso de pastroj, kiuj administris religiajn ritojn kaj aferojn de edukado kaj kulturo (iuj el ili poste fariĝis reĝoj). La sekva estis Ksatrijo, la klaso de reĝoj kaj militistoj, kiuj administris militan kaj politikan aferojn; la tria estis Vaisjo, konsistinta el komercistoj, metiistoj kaj kamparanoj okupiĝantaj en kamplaboro, kaj la kvara estis Sudro, konsistinta el farmlaborantoj, paŝtistoj, servantoj kaj sklavoj. La unuaj tri kastoj estis arjanoj kaj la la lasta estis nearjanoj. Ĉiu kasto havis sian propran hereditan profesion kaj ne estis permesita intergeedziĝi, kaj precipe ĉiuj miskado inter Sudro kaj aliaj kastoj estis rigore prohibitaj. Estis specialaj leĝoj regantaj la idojn de sudraj viroj kaj virinoj el aliaj kastoj. Kiel ekzemple, oni donis la hontindan titolon “candalo” al la infano naskiĝinta de Sudra viro kaj bramana virino. La stato de Candalo estis la plej humila kaj ĉar oni ne permesis ilin kontakti kun aliaj, do ili estis konataj kiel “ne tuŝeblaj homoj”. De generacio al generacio, tiuj homoj faras la plej humilajn laborojn kiel portantojn de mortintoj, buĉistojn kaj ekzekultistojn. La kasta sistemo ne nur notiĝis en leĝoj, sed ankaŭ nemoveble troviĝis de religiaj doktrinoj kaj reguloj. En meza regno la kasta sistemo estis rigore plenumitaj sub la potenca influo de Bramanismo.a