24. Semi rostitan sezamon
El Vikio BRE
Redakto de 04:15, 14 Mar. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)
24. Semi rostitan sezamon
Antaŭe malsaĝulo gustumis neprilaboritan sezamon, kaj trovis ĝin ne bongusta. Li rostis ĝin kaj trovis ĝin multe pli bongusta. Li do pensis: "Mi rostos la semon antaŭ la semado. Tiel mi rikoltos bongustan sezamon."
Li rostis la sezamon kaj semis ĝin, sed la semo neniam ĝermis.
Iuj en la mondo ankaŭ estis samaj. Ili ne ŝatis la longan kaj malfacilan praktikadon por fariĝi bodisatvo kaj pensis: "Estus pli bone fariĝi arahanto por liberiĝi el la metempsikozo pli facile kaj rapide." Poste ili ekdeziris klopodi al la budheco, sed ne povis sukcesi. La rostita semo ne povas ĝermi, kaj la malsaĝuloj en la mondo ankaŭ estas samaj.