13. Koleremo
13. Koleremo
Antaŭe viro babilis kun multaj homoj en la ĉambro. Li laŭdis, ke iu alia havas bonan virton, krom nur du mankoj: koleremo kaj hastemo.
Ĝuste tiam tiu homo preterpasis la pordon kaj kaptis la vortojn. Li tuj koleriĝis, sin trudis en la ĉambro, kaptis la parolanton kaj batis lin per manoj.
Oni demandis: “Kial vi batas lin?”
La batanto respondis: “Kiam mi estis kolerema kaj hastema? Sed tiu diris, ke mi ĉiam estas kolerema kaj hastema. Do mi ekbatis lin.”
Oni diris: “Nun vi bone montras viajn koleremon kaj hastemon. Kial vi ankoraŭ neas pri tio?”
Se iu koleriĝas kontraŭ aliaj kiam oni parolis pri lia manko, oni ridas pri lia malsaĝo.
La drinkemuoj en la mondo diboĉas en drinkado kaj diversaj amuzaĵoj. Kiam oni kulpigas ilin pri iliaj eraroj, ili koleriĝas, kaj klopodas sin senkulpigi per diversaj pretekstoj. Ili similas al la malsaĝulo, kiu rifuzis agnoski sian eraron, sed batis tiun, kiu diris pri lia eraro.