3. Malsaĝulo vundita pro la piroj
3. Malsaĝulo vundita pro la piroj
Iam estis kalva malsaĝulo. Iu senĉese trafis lian kapon per piroj kaj vundis lin. La malsaĝulo eltenis tion silente anstataŭ forkuri.
Vidinte tion, alia homo diris al li: "Kial vi ne forkuru, sed eltenas la baton ĝis via vundiĝo?"
La malsaĝulo respondis: "La malsaĝa batanto havas nur forton anstataŭ saĝon. Vidinte, ke mia kapo estas senhara, li prenis ĝin kiel ŝtonon. Li trafadis mian kapon per piroj kaj vundis ĝin."
La homo diris: "Vi mem estas malsaĝa, kial vi opinias, ke la alia estas tia? Se vi ne estus malsaĝa, kial vi ne scias forkuri anstataŭ esti batita de li ĝis via kapvundiĝo."
Iuj bikŝuoj estas samaj. Anstataŭ praktiki meditadon, observi regulojn kaj lerni la instruon, ili nur atentas pri la ekstera majesteco por allogi profiton. Ili agas simile al la malsaĝulo, kiu ne sciis forfuĝi de la vundiga batado sed opinias, ke la alia estas malsaĝulo.