1. Malsaĝulo manĝas salon
1. Malsaĝulo manĝas salon
Antaŭe malsaĝulo gastis ĉe alia homo. La gastiganto donis al li manĝaĵon. Li sentis, ke la manĝaĵo estas sengusta. Aŭdinte tion, la gastiganto ree aldonis iom da salo en la manĝaĵon.
Trovinte, ke la manĝaĵo estas pli bongusta, la malsaĝulo pensis: “La manĝaĵo plibongustiĝis pro la salo. Nur iom da salo povas tiel bongustigi la manĝaĵon, do pli da salo faros la manĝaĵon des pli bongusta.”
La malsaĝulo ekmanĝis nur salon pro manko de saĝo. Tio damaĝis lian gustorganon kaj suferigis lin.
Iuj praktikantoj de aliaj religioj aŭdas, ke oni povas atingi sukceson per abstinado de manĝo, ili do tion faras dum sep aŭ dekkvin tagoj. Ilia ago nur suferigas ilin, anstataŭ helpi al ili atingi sukceson. Ili similas al la malsaĝulo, kiu manĝis salon, opiniante, ke la salo estas bongusta, sed fine suferis pro tio.