Ĉu alproksime ĉu proksime estas bonkoro.
Iutage majstro Huijue ĝuste ludis ŝakon kun budhano en laŭbo de monto, iu junulo kulte riverence demandis:“ Pardonon, ĉu post mallonga tempo mi atingos la vilaĝegon antaŭ monto?”
Ekrigardinte la junulon, la majstro surprize diris:“aĥa, estas aliflanke de la monto, vi devos iri tra longan mont-vojon.”
Dankinte la junulo urĝe foriris.
Tuj la junulo foriris, refoje venis alia junulo, li laŭte demandis:“Majstro, bonvolu sciigi al mi kiomlonge la vojo al la vilaĝego de la monto estas?”
La majstro metetis la ŝakfiguron en la mano, malrapide turnis sin kaj diris:“oh, estas tre proksime. Post la monto ja estas ĝi.”
La junulo frotis la ŝviton sur sia vizaĝo, batetis la polvon sur sia vesto, kaj antaŭeniris.
La budhano surprize demandis:“Majstro, estas sama distanco al la vilaĝego. Kial vi diris al la antaŭa junulo ke ĝi estas malproksima, sed proksima al la posta? Ĉu estas tiu kialo, ke ili traktis al vi per malsama sinteno?”
La majstro senpasie diris:“Ke diri ĝin malproksima aŭ proksima, estas sama distanco. Sed mi ne intence trompis ilin pro iliaj malsamaj sintenoj al mi. Mia tono ĉu laŭte aŭ mallaŭte, estas bonkora gvido. La unua junulo iris malrapide, li certe estas klerulo laŭ la tualetado. Mi diris al li ke la vilaĝego estas malproksima por ke li akcelu la paŝadon. Se li ne rapide paŝus, mallumiĝonte li ne povus eliri el la montvojo, tiel eble li vundiĝus pro rabobestoj. Laŭ la urĝa mieno de la dua junulo, li certe estas troriskemulo. Mi diris al li ke malproksima por ke li forigu la angoron de sia koro, faru la malrapidan paŝon kaj atente iru por eviti eraron en la profunde kruta mont-vojo.”
La budhano faris paŭzon kaj kapjesis:“Oh, efektive ke diri ĉu proksima aŭ malproksima, ja ambaŭ estas bonkora.”
Rigardante la ondiĝantajn pinojn, Majstro Huijue diris:“Same estas vento, sumere tio estas malvarmeta vento; vintre tio estas frosta vento. Pro diferenco de medio ĝi ŝanĝas homan senton,kaj decidas la homan sintenon. Se ne estus tiu monto, mi ankaŭ ne havus la malsaman tonon. Instrui studentojn laŭ ilia kapablo, sed estas pli grave gvidi aferon laŭ la direkto de ĝia disvolviĝo.”