1-1. Rakonto de Ĉakupalo
1-1. Rakonto de Ĉakupalo “La koro estas la centro de ĉio; ĝi mastras ĉion, ĉio estas farita de ĝi. Se vi parolas kaj kondutas el malpura koro, la kaŭzita sufero sekvas vin same kiel la ĉaro sekvas la jugitan bovon.” Dum sia restado en Ĝetavana Monaĥejo en Sravastio, la Budho diris tion rilate al blinda monaĥo Ĉakupalo. Foje, Monaĥo Ĉakupalo venis al Ĝetavana monaĥejo saluti la Budhon. Li paŝis tien kaj reen meditante en iu nokto kaj piedpremis kelkajn insektojn pro akcidento. Kelkaj monaĥoj vizitis la monaĥon matene kaj trovis la mortintajn insektojn. Ili pensis pri la ago de la monaĥo kaj raportis tion al la Budho. La Budho demandis, ĉu ili vidis la monaĥon mortigi insektojn. Ili neis, do la Budho diris: “Kiel vi ne vidis lin mortigi, ankaŭ li ne vidis tiujn vivestaĵojn. Krome, kiel arahantiĝinta monaĥo, li tute ne havas intencon mortigi. Do li estas senkulpa.” Demandite, kial Ĉakupalo estas blinda kvankam li estas arahanto, la Budho rakontis jenan historion: Ĉakupalo estis kuracisto en unu el siaj pasintaj vivoj. Foje, li intence blindigis malsanulinon. Antaŭ tio, tiu virino promesis fariĝi lia sklavino kune kun siaj infanoj se ŝiaj malsanaj okuloj estos tute resanigitaj. Tamen ŝi faris mensogon al la kuracisto pro timo, ke ŝi kaj ŝiaj infanoj vere fariĝos sklavoj. Ŝi diris al li, ke ŝia malsano pli graviĝis, spite la fakton, ke ŝiaj okuloj estis tute resanigitaj. La kuracisto sciis bone, ke ŝi trompis lin, li do donis al ŝi alian ŝminkaĵon, kiu faris ŝin tute blindaj. La kuracisto perdis sian vidpovon multfoje en siaj postaj vivoj pro la rezulto de sia malbona konduto. Nia travivaĵo komenciĝis de nia menso. Niaj vortoj kaj kondutoj venis el la penso. Se ni parolas aŭ agas kun malbonaj intencoj, neeviteble rezultas malplezuraj travivaĵoj. Kien ajn ni iras, ni kreas malbonajn cirkonstancojn ĉar ni havas malbonajn pensojn. Tio tre similas al radoj de ĉaro sekvantaj hufojn de la jugita bovo. Kune kun la peza ŝarĝo de la ĉaro, la radoj sekvas la bovon tirantan la ĉaron. La besto estis ligita al la peza ŝarĝo, de kiu ĝi tute ne povis sin liberigi.