1-12. Ofero de Reĝo Bimbisara
12. Ofero de Reĝo Bimbisara
De Rivero Anoma, la juna reĝido vagis de loko al loko sin vestinte kiel almozulon. Li hazarde vagis al Urbo Raĝagaga, kie vivis Reĝo Bimbisara. Kun sia almozbovlo en la manoj, Sidarto iris en la stratoj petante manĝajon de domo al domo kiel ĉiuj aliaj religiaj monaĥoj. Oni eknomis lin “Ŝakjamunio” aŭ Saĝulo de Ŝakja Klano. Aliaj nomis lin “Asketo” aŭ “Asketo Gotamo”, sed neniu plu nomis lin Reĝido Sidarto.
Li estis tre bela, juna, sana, pura kaj diskreta. Li parolis tre amike kaj ĝentile. Li ne petis, ke oni donu ion al li, sed estis feliĉo kaj plezuro por homoj meti iom da manĝaĵo en lian bovlon.
Iuj homoj iris al la reĝo kaj raportis: “Via Reĝa Moŝto, venis junulo, kiun iuj homoj nomas ‘Asketo Gotamo’. Li estas tre pura, diskreta, bonkora, ĝentila, kaj tute ne similas al almozulo.”
Apenaŭ Reĝo Bimbisara aŭdis la nomon “Gotamo”, li tuj sciis, ke tiu reĝido estas la filo de lia amiko Reĝo Sudodana. Li iris al la reĝido kaj demandis lin: “Kial vi tiel faras? Ĉu vi kverelis kun via patro? Kial vi tiel vagas? Restu ĉitie kaj mi donos al vi duonon de mia regno.”
“Grandan dankon al vi, sinjoro. Mi amas miajn gepatrojn, edzinon, filon, vin mem kaj ĉiujn homojn. Mi volas trovi metodon por ĉesigi maljuniĝon, malsaniĝon, maltrankviliĝon kaj morton. Do mi klopodas por tio,” dirinte, Asketo Gotamo foriris.