1-30. Ŭakali kaj la Budho
30. Ŭakali kaj la Budho
En Savati vivis junulo Ŭakali, kiu admiras la belecon de la Budho. Iutage li pensis, “Se mi nur vivis hejme, mi ne povis vidi la Budhon, sed se mi fariĝos monaĥo, mi povos vidi lin ĉiutage.” Do li iris al monaĥejo kaj ordiniĝis ĉe la budho.
Nun li havis oportunecon por ĉiam admiri la aspekton de la Budho. Li faris nenion ĉiutage krom nur sekvi la budhon kiel ombro. La Budho atendis la maturiĝon de la saĝo de Ŭakali, kaj diris nenion pri tio. Sed anstataŭ legado, lernado kaj meditado, Ŭakali nur admiris la Budhon. La Budho pensis: “Tiu monaĥo neniam atingos sian komprenon se li ne estos afliktita”.
Do iutage la Budho akceptis inviton retiriĝi tri pluvajn monatojn en Raĝagaha kaj forlasis Ŭakali.
Ŭakali tristiĝis kaj ekpensis, “Tri monatoj estas tempo tre longa. Kiel mizeran periodon mi devas pasigi. Kian uzon mi havas vivante pli longe? Mi min ĵetos de la Vultura Montpinto.”
Restante en Raĝagaha, la Budho vidis per sia mensa rigardo, ke Ŭakali pretos sin ĵeti de Vultura montpinto. “Sen miaj helpo kaj konsolo, tiu monaĥo memmortigos,” li pensis. La Budho tuj elsendis sian transformiĝon tien, sur la rando de la Vultura Montpinto, kal la malĝojo de Ŭakali malaperis tuj kiam li vidis la Budhon antaŭ si. La menso de Ŭakali pleniĝis de ĝojo kaj li pensis, “La homo, kiu havas perfektan fidon en la Budho pleniĝos de ĝojo kaj kontenteco. La homo kiu havas perfektan fidon en la Budho atingos staton de paco kaj feliĉo.”