1-24. La rakonto de Reĝido Nanda
24. La rakonto de Reĝido Nanda
En la tria tago post kiam la Budho hejmenrevenis al Kapilavatu, oni invitis lin al la geedziĝa festo de lia pli juna duonfrato Reĝido Nanda kaj ties nova edzino Reĝidino Ĝanapada Kaljani. La Budho ĉeestis la geedziĝajn ceremonion kaj celebradon, benis ilin, kaj foriris lasinte sian almozbovlon ĉe Nanda.
Nanda pensis: “Mi iros al la monaĥejo kaj redonos la bovlon.” Post kiam li iris en la monaĥejon, apenaŭ Nanda kaj la Budho babilis momenton, la Budho ekdemandis subite: “Nanda, ĉu vi volas fariĝi monaĥo?”
“Jes, Sinjoro,” respondis Nanda, kaj la Budho ordinis lin kiel monaĥon.
Poste, Nanda fariĝis tre malĝoja kaj malfeliĉa, sopirante al sia bela edzino. “Kial vi estas tiel malĝoja, Nanda?” demandis la monaĥoj.
“Fratoj, mi malkontentiĝis. Mi ne volas la nunan vivon. Mi volas forlasi por reiri hejmen.”
La Budho aliris paroli al Nanda. Unue la Budho montris al li simiinon, kies nazo kaj vosto forbruliĝis, kaj kies felo vundiĝis de brulo kaj sangis. “Ĉu vi vidis tiun ĉi simiinon, Nanda? Memoru ŝin,” diris la Budho.
Poste la Budho montris al Nanda 500 ĉielajn feinojn. “Nanda, ĉu vi vidis tiujn feinojn?”
“Jes,” respondis Nanda.
“Kiu estas pli bela? La feinoj aŭ Ĝanapada Kaljani?”
“Sinjoro, kiel mia edzino estas multe pli bela ol la bruligita simiino, tiel la feinoj estas kompareblaj al Ĝanapada Kaljani.”
“Bone, Nanda, kion vi faru poste?”
“Honora Sinjoro, kiel oni akiros ĉielaĵon?”
“Per plenumo de monaĥa devo.”
“Tiel, estas granda plezuro por mi havi monaĥan vivon,” diris Nanda, kaj li eksekvis la instruon de la Budho tre atente.