54, 85. La Kionenia Arbo
54, 85. La Sennoma Arbo
[Prudento]
Iam estis estro de karavano. Li vojaĝis de unu lando al alia vendante diversajn varojn. Lia karavano kutime havis almenaŭ 500 bovĉarojn.
Dum unu el la vojaĝoj li devis trapasi densan arbaron. Antaŭ ol enarbariĝi, li venigis ĉiujn membrojn de la karavano. Li avertis ilin: "Miaj amikoj, kiam vi iros tra la arbaro, vin gardu kontraŭ venenaj arboj, fruktoj, folioj, floroj kaj eĉ mielĉelaroj.
"Do sen konsulti min unue, ne manĝu ion ajn, kion vi ne manĝis antaŭe, ĉu frukton, folion, floron, aŭ ion alian." Ili ĉiuj respondis respektoplene: "Jes, sinjoro."
Estis vilaĝo en la arbaro. Ĝuste ekster la vilaĝo staris arbo nomita "Sennoma Arbo". Ĝiaj trunko, branĉoj, folioj, floroj kaj fruktoj tre similis al tiuj de ordinara mangoarbo. Eĉ ankaŭ la koloro, formo, odoro kaj gusto tre similis al tiuj de mangoarbo. Sed malkiel mango, la sennomaj fruktoj estis mortige venenaj.
Kelkaj iris antaŭ la karavano kaj atingis la sennoman arbon. Ili ĉiuj estis malsataj, dum la sennomaj fruktoj vidiĝis kiel bongustaj maturaj mangoj. Iuj tuj ekmanĝis la fruktojn senpripense. Ili manĝegis antaŭ ol oni ekavertis ilin.
La aliaj rememoris la averton de la estro, sed ili pensis, ke tiu estas alispeca mangoarbo. Ili opiniis, ke ili estas fortunaj trovi maturajn mangojn ĝuste proksime al la vilaĝo. Do ili decidis manĝi iom da fruktoj antaŭ ol tiuj fruktoj forkonsumiĝos (elĉerpiĝis).
Estis ankaŭ kelkaj homoj pli saĝaj ol aliaj. Ili opiniis, ke estos pli sekure sekvi la averton de la estro, kvankam ili ne sciis, ke hazarde li estas la Iluminiĝinto.
Kiam la estro atingis la arbon, la homojsingardemaj kaj ne manĝintaj fruktojn demandis: "Sinjoro, kio estas tiu ĉi arbo? Ĉu estas sekure manĝi ĝiajn fruktojn?"
Post la zorgema pririgardo li respondis: "Ne, ne. Ĝi aspektas kiel mangoarbo, sed fakte ne estas tio. Ĝi estas venena sennoma arbo. Eĉ ne tuŝu ĝin!"
Tiuj, kiuj jam manĝis la sennomajn fruktojn, ektimis. La estro ordonis al ili sin vomigi laŭeble plej rapide. Ili tion faris kaj oni manĝigis al ili kvar dolĉajn manĝaĵojn, kiuj estis sekaj vinberoj, kansukera pasto, dolĉaj jugurtoj kaj abela mielo. Tiamaniere iliaj gustorganoj refreŝiĝis post la elvomado de venenaj sennomaj fruktoj.
Malfeliĉe, la plej avidaj kaj stultaj homoj ne sukcesis saviĝi el morto. Ili estis tiuj, kiuj tuj ekmanĝis la venenajn fruktojn senpripense. Estis jam malfrue por savi ilin. La veneno jam efikis, kaj mortigis ilin.
Antaŭe, kiam karavanoj venis al sennoma arbo, oni manĝis la venenajn fruktojn kaj mortis en sia dormo dum la nokto. En la sekva mateno la vilaĝanoj kutime venis al la kampadejo. Ili kaptis la mortintojn je la kruroj, tiris ilin al sekreta loko kaj enterigis ilin. Poste ili forprenis por si ĉiuj varojn kaj bovĉarojn de la karavanoj.
Ili atendis la saman okazaĵon ĉifoje. Je tagiĝo de la sekva mateno la vilaĝanoj kuris al la sennoma arbo. Ili diris inter si mem: "La bovoj apartenos al mia!" "Mi volas la ĉarumojn kaj ĉarojn!" "Mi forprenos la varojn!"
Sed kiam ili atingis la sennoman arbon, ili vidis, ke plej multe da vojaĝantoj de la karavano vivis bonfarte. Surprizite, ili demandis: "Kiel vi scias, ke tio ne estas mangoarbo?" La vojaĝantoj respondis: "Ni ne sciis, sed nia estro avertis nin anticipe, kaj li eksciis kia arbo ĝi estas, tuj kiam li vidis ĝin."
La vilaĝanoj do demandis la estron de la karavano: "Ho, saĝulo, kiel vi scias, ke tio ne estas mangoarbo?"
Li respondis: "Mi eksciis tion pro du kaŭzoj. Unue, la arbo estas facile grimpebla por homoj, kaj due, ĝi staras ĝuste ĉe la vilaĝo. Se la fruktojn sur tiu arbo oni ne manĝis, estas ne sekure manĝi ilin!"
Ĉiuj miris, ke tiu vivsava saĝo baziĝas sur tiel simpla ĉiutaga scio. La karavano daŭrigis sian vojon sekure.
La moralinstruo estas: La saĝuloj estas kondukitaj de ĉiutaga saĝo, dum la malsaĝaj sekvas nur malsaton.