Demando: Ĉu ne estis malrespondece por la Budho, ke li forlasu siajn edzinon kaj infanon?
El Vikio BRE
Redakto de 17:16, 7 Apr. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)
Demando: Ĉu ne estis malrespondece por la Budho, ke li forlasis siajn edzinon kaj infanon? Respondo: Eble estis ne facile por la Budho forlasi sian familion. Supozeble li hezitis kaj maltrankviliĝis dum longa tempo antaŭ sia fina forlaso. Sed li devis elekti, ĉu li sin dediĉu al sia familio aŭ al la mondo. Fine, pro lia granda kompato li sin dediĉis al la tuta mondo, kaj la tuta mondo ankoraŭ profitas de lia sindediĉo. Tio ne estis malrespondeco. Eble tio estis la plej signifoplena ofero, kiun oni neniam faris antaŭe.