88. Simio kaj sojfaboj
El Vikio BRE
Redakto de 22:29, 15 Sep. 2014 de Petrochib (Diskuto | kontribuoj)
88. Simio kaj sojfaboj
Iam simio portis kun si manplenon da sojfaboj, sed pro malatento ĝi perdis unu. Ĝi do metis la restajn sojfabojn sur la teron por serĉi la perditan. Sed anstataŭ ke ĝi trovis la perditan, la restaj sojfaboj estis formanĝitaj de kokoj kaj anasoj.
La ordinaruloj ankaŭ kondutas same. Monaĥiĝinte, ili detruis disciplinon, sed ne pentis pro tio. Tiel ili perdis ĉiujn disciplinojn pro la malsingardemo kaj malatentemo, simile al la simio, kiu perdis ĉiujn sojfabojn pro unu perdita.