50. Kuraci la ĝibon
El Vikio BRE
Redakto de 11:24, 3 Maj. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)
50. Kuraci ĝibon
Iam antaŭe, iu suferis de ĝibo kaj petis kuraciston resanigi lin. La kuracisto ŝmiris buteron sur korpon de la ĝibulo, lin tenis inter du tabuloj kaj perforte premis per forto, sed tute ne atendis, ke la okuloj de la ĝibulo tuj elstaris pro tio.
Malsaĝuloj en la mondo ankaŭ tiel kondutas. Ili faras diversajn malbonojn per mortigado kaj komercado de vivestaĵojn por akiri feliĉon kaj profiton. Kvankam ili sukcese prilaboris iom da profito poste, tamen tio ne povas kompensi ilian damaĝon. Ili renaskiĝas en la infero kaj elstarigas siajn okulojn post la morto.