43. Granda ofero por bagatelaĵo
El Vikio BRE
Redakto de 07:28, 6 Maj. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)
43. Granda ofero por bagatelaĵo
Iu pene frotadis ŝtonegon dum longaj monatoj, kaj fine faris el ĝi malgrandan bovan modelon kiel ludilon. Li elspezis tro multe da energio por bagatelaĵo.
Homoj en la mondo ankaŭ kondutas same. Frotado de granda ŝtono signifas diligentan lernadon de monda scio. La farado de malgranda bova modelo signifas konkuradon por famo kaj profito. La kleruloj devas ne nur diligente studi kaj esplori diversajn sciojn, sed ankaŭ atente praktiki ilin por atingi sanktan frukton. Se ili klopodas nur por famo kaj profito, iliaj fiereco kaj aroganteco pliigas iliajn malbonan karmon.