34. Porti dolĉan akvon
34. Transporti dolĉan akvon
Iam estis vilaĝo distanca al la ĉefurbo je kvin joĝanoj. En la vilaĝo troviĝis dolĉa akvo, do la reĝo ordonis al la vilaĝanoj sendi dolĉan akvon al li ĉiutage. La vilaĝanoj elĉerpiĝis de tio, kaj ĉiuj volis forlasi la vilaĝon kaj fuĝi en aliaj lokoj.
Tiam la vilaĝestro diris al la vilaĝanoj: “Ne forlasu! Mi petos la reĝon, ke li ŝanĝu la distancon de kvin joĝanoj al tri por proksimigi vin, tiel vi ne plu laciĝos de la vojirado.”
Li do faris peton al la reĝo, kaj la reĝo ŝanĝis la distancon al tri joĝanoj.
Ĉiuj ĝojegis pri tio.
Iu diris: “La vojo ankoraŭ longas je kvin joĝanoj, kaj la distanco tute ne ŝanĝiĝis.”
Aŭdinte tion, neniu volis forlasi la vilaĝon pro sia kredo al la reĝo.
La mondanoj ankaŭ kondutas same. Ili praktikas ĝustan darmon de Budhismo por atingi la urbon de nirvano pasinte kvin ŝtupojn de preparado, oportunaj metodoj, vido, sinkulturado kaj kulmino. Sed ili enuiĝas kaj volas forlasi la praktikadon, resti en la vivcirklo de naskiĝoj kaj mortoj, kaj ne plu paŝi antaŭen. Poste la Darma Reĝo interpretis metodon por fariĝi budho per tri ŝtupoj de ŝravako (sravaka), pratjekabudho ((pratyekabuddha) kaj bodisatvo. La praktikantoj plaĉaj al hinajano ĝojis je tio, opiniante, ke ĝi estas facila vojo por atingi liberiĝon el vivcirklo de renaskiĝo kaj morto per bonaj konduto kaj merito. Poste ili aŭdas de aliaj, ke la celo de budhismo estas fariĝi budho anstataŭ la aliaj, sed ili ne volas rezigni la antaŭan celon por selekti la novan celon pro sia kredo je la Budho, simile al la vilaĝanoj.