30. Rakonto de ŝafisto
30. Rakonto de ŝafisto
Iam iu lertis en paŝtado, kaj liaj ŝafoj multiĝis ĝis dek milionoj. Sed li estis tre avara kaj neniam volis elspezi monon.
Tiam vivis homo lerta je trompado. Li trovis ŝancon por amikiĝi kun la paŝtisto kaj diris al li: “Nun ni jam amikiĝis kiel kunuloj, kaj ne havas diferencon inter ni. Laŭ mia scio, iu havas belan filinon. Mi svatos ŝin por vi.”
Aŭdinte tion, la paŝtisto ĝojegis, kaj donacis multe da ŝafoj kaj havaĵoj al la trompisto.
La trompisto denove diris: “Hodiaŭ via edzino naskis filon al vi.”
La paŝtisto ankoraŭ ne vidis la knabinon, tamen li ĝojegis, kaj prezentis grandan donacon al la trompisto aŭdinte tion.
Poste, la trompisto revenis al la paŝtisto kaj diris al li: “Via filo mortis post sia naskiĝo.”
Aŭdinte tion, la paŝtisto tuj lamentis pro malĝojo.
La mondanoj ankaŭ estas samaj. Ili lernas multe, sed ne volas instrui al aliŭloj pro avido al siaj famo kaj profito. Ili avidas al la posta feliĉo pro la mistifiko de la efemera korpo kiel la edzino kaj filo. Pro la trompiĝo ili perdas oportunan konduton, agrablan vivon kaj siajn havaĵon, kaj ploras pro granda sufero. Ili faras same kiel la ŝafisto.