Tri konsiloj de la mastro
Paro da genovedzoj vivis mizere. Iutage la edzo diris al sia edzino: “Kara, mi volas iri al malproksimo por labori. Mi ne revenos antaŭ ol mi havos kondiĉon doni al vi komfortan vivon. Mi petas de vi nur unu aferon, ke vi estu fidela dum mia foresto. Mi ankaŭ estu fidela al vi.”
Post multaj tagoj, li estis dungita de bienulo. Li volis, ke la mastro promesu lian peton: “Bonvolu permesi, ke mi laboru tiom longe kiomlonge mi volas, lasu min foriri kiam mi volas, kaj tiutage donu al mi la tutan monon, kion mi perlaboris, kiam mi foriros.”
Ili ambaŭflanke interkonsentiĝis.
La junulo laboris tie jam 20 jarojn kaj li neniam feriis intertempe.
Iutage li diris al la estro: “Mi volas hejmeniri.”
La mastro diris: “Mi povos fari la aferon laŭ nia interkonsento. Sed mi havas proponon al vi. Ĉu mi donu al vi monon aŭ tri intruojn? Respondu min post via bona pripensado.”
Li pripensis du tagojn. Poste li iris al la mastron kaj diris: “Mi volas la tri konsilojn.”
La mastro atentigis lin: “Se mi donos al vi konsilojn, mi ne plu donos al vi monon.” La junulo ankoraŭ diris: “Mi preferas konsilojn.”
La mastro diris al li: “Unue, neniam elektu rapidan vojon. Rapida kaj fremda vojo eble perdigos vian vivon; due, neniam estu scivolema pri aliaj okazaĵoj, kio eble estas malbonaĵo. Se ne, tio ankaŭ eble perdigos vian vivon; trie, neniam haste faru decidon kiam vi estas en malamo kaj korsufero, se ne, vi certe bedaŭros.”
La estro daŭre diris: “Ĉi tie estas tri panoj. Manĝu du sur la vojo, kaj manĝu unu kun via edzino atinginte hejmon.”
Forlasinte sia koramatan edzinon kaj hejmon je 20 jaroj, la viro tuj ekiris sur la vojon al sia hejmo.
Post unu tago, li renkontis homon, kiu diris: “Ĉi tiu vojo estas tro malproksima de via hejmo, mi konas alian pli mallongan vojon, per kiu vi atingos vian hejmon nur post kelkaj tagoj.” Li tre ĝojis. Kiam li pretis iri sur tiun mallongan vojon, li rememoris la unuan konsilon de la mastro. Li do reiris sur la antaŭan vojon. Poste, li informiĝis, ke tiu vojo prezentita de la homo tute estas insido.
Post kelkaj tagoj, li estis laca pro la piedirado. Ĉe la vojo troviĝis hotelo, kie li planis tranokti. Paginte monon por enloĝi, li enlitiĝis kaj baldaŭ endormiĝis. Dum la sonĝado, li konsternite vekiĝis pro terura kaj korŝira krio, tuj saltis de la lito kaj iris al pordo por vidi, kio okazis. Kiam la pordo estis malfermita, li tuj rememoris la duan konsilon de la mastro. Do li revenis sur la liton kaj daŭre dormis. Ellitiĝinte, li fintrinkis kafon, la gastigisto demandis, ĉu li aŭdis krion. Li respondis ke jes.
“Ĉu vi ne miris pri tio?”
“Ne.”
“Vi estas la unua gasto, kiu povas eliri de ĉi tie vivante. Mia filo suferas lepron. Hieraŭ vespere li kriegis por altiri gastojn, poste mortigis kaj enterigis ilin.”
La junulo daŭrigis sian vojon. Fine, ĉe la vesperiĝo de iutago, li de malproksime vidis sian dometon, el kies fumtubo leviĝis fumo; la ombro de la edzino estis malklare videbla. Kvankam la ĉielo estis malklara, tamen li ankoraŭ klare vidis, ke la edzino ne estas sola. Estis alia viro ĉe ŝia genuo, kaj ŝi karesis lian hararon. Vidinte tion, lia koro pleniĝis de malamo kaj turmento. Li volis tuj alkuri por mortigi ilin. Farinte profundan spiron, li rapide iris al ili, ĝuste tiam li rememoris la trian konsilon, do li tuj retenis sian paŝon.
Retrankviliĝinte je la mateno, li diris al si mem: “Mi ne povas mortigi mian edzinon. Mi devas reiri al mia mastro, kaj petos lin restigi min. Antaŭ ĉi tio, mi volas diri al mia edzino, ke mi ĉiam estas honesta al ŝi.”
Li atingis sian domon kaj frapis je la pordo. Malferminte la pordon, la edzino rekonis lin, tuj ĵetis sin en lian sinon kaj brakumis lin forte. Li volis forpuŝi la edzinon, sed ne faris tion.
Detenante siajn larmojn, li diris al la edzino: “Mi estas honesta al vi, sed vi perfidis min…”
La edzino mirigite diris: “Kio? Mi neniam perfidis vin, mi atendadis vin je 20 jaroj.”
“Kiu do estas la viro, kiu estis ĉe vi hieraŭvespere?”
“Tiu estas nia filo. Mi ĝuste gravediĝis ĵus antaŭ via foriro. Ĉijare li estas precize 20 jara.”
La edzo eniris en sian domon, kaj brakumis sian filon. Kiam la edzino okupiĝis kuirante vespermanĝaĵon, li rakontis sian sperton al la filo. Sekve, la tuta familio sidiĝis por kune manĝi panon. Li rompis la panon, kiun la mastro donacis al li, kaj en kiu troviĝis aro da mono—— tio estas salajro, kiun li penige perlaboris dum 20 jaroj.
Oni jam alkutimiĝis rigardi aferojn laŭ sia vidpunkto, ĝis kiam ili tute komprenas la veron……
寓言
一对新婚夫妇生活贫困。一天,丈夫对妻子说:“亲爱的,我要去很远的地方工作,直到我有条件给你一种舒适体面的生活才会回来。我只求你一件事,我不在的时候要对我忠诚,我也会对你忠诚的。”
很多天之后,他被一个庄园录用了。他要老板答应他一个请求:“请允许我在这里想干多久就干多久,当我觉得应该离开时,您要放我走。我离开那天,您再把我赚的钱给我。”双方达成了协议。
年轻人在那里整整工作了20年,中间没有休假。
一天,他对老板说:“我要回家了。”
老板说:“我会照协议办事的。不过我有个建议,要么我给你钱,要么我给你3条忠告,你好好想想再给我答复。”
他想了两天,然后找到老板,说:“我想要那3条忠告。”
老板提醒他说:“如果给了你忠告,我就不会给你钱了。” 他还是说:“我想要忠告。”
老板对他说:“第一,永远不要走快捷方式。便捷而陌生的道路可能会要了你的命。
第二,永远不要对可能是坏事的事情好奇,否则也可能要了你的命。
第三,永远不要在仇恨和痛苦的时候做决定,否则你以后一定会后悔。 ”
老板接着说:“这里有3个面包,两个给你路上吃,
另一个等你回家后和妻子一起吃吧。”
在远离自己深爱的妻子和家乡20年之后,男人踏上了回家的路。
一天后,他遇到了一个人,那人说:“这条路太远了,我认识一条快捷方式,几天就能到。”他高兴极了,正准备走快捷方式的时候,想起了老板的第一条忠告,于是他回到了原来的路上。后来,他得知那人让他走的所谓的快捷方式完全是一个圈套。
几天之后,他走累了,发现路边有家旅馆,他打算住一夜,付过房钱之后,他躺下睡了。睡梦中,他被一声惨叫惊醒,他跳了起来,走到门口,想看看发生了什么事,刚刚打开门,他想起了第二条忠告,于是回到床上继续睡觉。起床后,
喝完咖啡,店主问他是否听到了叫声,他说听到了,店主说:“您不好奇吗?”他回答说不好奇。店主说:“您是第一个活着从这里出去的客人。我的独子有疯病,他昨晚大叫着引客人出来,然后将他们杀死埋了。”
年轻人接着赶路,终于在一天的黄昏时分,他远远地望见了自己的小屋,屋子的烟囱正冒着炊烟,还依稀可见妻子的身影,虽然天色昏暗,但他仍然看清了妻子不是一个人,还有一个男子伏在她的膝头,她抚摸着他的头发。看到这—幕,他的内心充满了仇恨和痛苦,他想跑过去杀了他们,他深吸一口气,快步走了过去,这时他想起了第三条忠告,于是停了下来。
天亮后,已恢复冷静的他对自己说:“我不能杀死我的妻子,我要回到老板那里,求他收留我,在这之前,我想告诉我的妻子我始终忠于她。”
他走到家门口敲了敲门,妻子打开门,认出了他,扑到他怀里紧紧地抱住了他。他想把妻子推开,但没有做到。
他眼含泪水,对妻子说:“我对你是忠诚的,可你背叛了我…”
妻子吃惊地说:“什么?我从未背叛过你,我等了你20年。”
他说:“ 那么昨天下午那个男人是谁?”
妻子说:“那是我们的儿子。你走时我刚孕,今年他刚好二十岁。”
丈夫走进家门,拥抱了自己的儿子。在妻子忙做着晚饭的时候,他给儿子讲述了自己的经历。接着,一家人坐下来一起吃面包,他把老板送的面包掰开,发现里面有一笔钱——那是他20年辛苦劳动赚来的工钱。
人们总习惯用自己的角度去看事情,直到……了解了真相……