Stranga Arbego
Stranga Arbego
--El miaj sonĝoj
Antaŭ nia vilaĝo kuŝas nelarĝa ŝoseo, sur kiu ĉiutage piediras sennombraj homoj kaj kuras sennombraj veturiloj. Neniu rigardas ĝin grava, ili nur indiferente irigas siajn piedojn kaj kurigas siajn veturilojn sur la ŝoseo dum tiu ĉi lasta kuŝas, kuŝadas kviete kaj senplende inter la kampoj.
Iunokte en la mezo de la ŝoseo neatendite ekstaris arbo dika kaj alta, kiu baris la ŝoseon kaj lasis nenian veturilon preterpasi. Tio ja estis kurioza afero, tamen neniu zorgis pri tio. Nur la stiristoj devis deŝoseigi sian veturilon en la kampon por preteriri la arbon. Post nelonge, en la kampo aperis kurba vojo. Nun ŝajnis, ke nenio okazis. Mi ne scias, ĉu la koncernaj departementoj informiĝis pri tio, tamen certe neniu el tiaj departementoj vidiĝis al ni.
Post iom da tempo ekpluvegis, kaj akvo inundis la kampon. Nun granda malfeliĉo okazis al stiristoj, ĉar neniu veturiloj povas iri preter la arbo. Ne havante alian rimedon kontraŭ tio, ili devis haste raporti la fatalaĵon al la koncernaj departementoj.
Post ĉirkaŭ monato venis laboristoj de la Ŝosea Buroo por elradikigi la arbegon. Tian decidon oni faris post multaj kaj longtempaj kunvenoj de multaj koncernuloj el koncernaj unuoj, kiaj la Ŝosea Buroo, Trafika Buroo, Provinca Registaro, Gubernia kaj tiel plu. Oni eĉ kunsidigis la reprezentantaron el niaj vilaĝanoj ĉar la ŝoseo ĝuste etendiĝas antaŭ nia vilaĝo.
Post sufiĉe longa tempo oni subite publikigis anoncon, ke pro la malfacileco de la laboro, la laboristoj de la Ŝosea Buroo neniel kapablas plenumi la akceptitan taskon, kaj per abunda festeno oni rekompencos tiujn, kiuj transprenos kaj anstataŭe plenumos la nefinitan laboron. Oni diras, ke tian decidon oni faris ankaŭ post longtempaj diskutadoj kaj interkonsiliĝadoj de la koncernuloj.
Leginte la anoncon, iu mia amiko akceptis la laboron elradikigi la arbegon. Li petis de mi helpon, kaj mi konsentis. Post kiam ni ambaŭ proksimiĝis al la arbego, ni trovis, ke la laboristoj jam fosis kavon grandan kaj profundan ĉirkaŭ la arboradiko. Dum li ordigis la kunportitan ilaron, mi senintence ekpuŝis la arbon. Krak! El la malluma kavo eliĝis orelpika sono. Ekzaltiĝinte, li tuj alkuris por partopreni en mia puŝo. Je nia forta puŝo, la arbo elradikiĝis kaj falis teren kun granda bruo. Ha! kiel facila tasko estas! Rigardante la kuŝantan arbotrunkon, ni ekmiris pri nia forteco, aŭ pli precize, pri la facileco de nia laboro.
Ĉe la abundega festeno, mia amiko diris al mi, ke oni denove ekkunvenis diskuti pri la falinta arbego kaj la kavo. "Hahaha..." aŭdinte tion, mi ne plu povis deteni min de ekridego... Pro tio, mi vekiĝis kaj trovis, ke mi kuŝas sur la lito.
Miaohui publikigis en LA MONDO je 1989, iom modifis antaŭ la surretiĝo.