2-8. La Budho kaj farmisto
2-8. La Budho kaj farmisto
Iam la Budho estis en la vilaĝo de Ekanala en Magada. Pluvis kaj estis tempo por semado. Frumatene, kiam la folioj ankoraŭ estis malsekaj pro roso, la Budho iris al la kampo kie laboris Kasibaradvaĝa, bramano kaj farmisto, kun laborantoj de kvincent plugiloj. La Budho atingis je la tempo por la bramano disdoni manĝaĵojn al siaj laborantoj. La Budho atendis, ke iu donos manĝaĵon. Sed kiam la bramano vidis la Budhon, li mokis kaj diris: “Mi plugas kaj semas, kaj jam plugis kaj semis, do mi manĝas. Asketo, vi ankaŭ devas kaj devis plugi kaj semi por manĝi.”
“Bramano, ankaŭ mi plugas kaj semas,” respondis la Budho. “Kaj jam plugis kaj semis, do mi manĝas.”
La konfuzita bramano diris: “Vi asertis, ke vi plugas kaj semas, sed mi neniam vidis vin pluganta.”
La Budho respondis: “Mi semas kredon kiel semojn. Mia disciplino estas la pluvo. Mia saĝo estas mia jugo kaj plugilo. Mia modesteco estas la koltro. La menso estas ŝnuro. Atentemo estas la soko kaj vipo. Mi estas sindetena al miaj kondutoj, paroloj kaj manĝaĵoj. Mi semis kun vereco. La feliĉo gajnita de mi estas liberiĝo el suferado. Kun persisteco mi portis mian jugon ĝis atingo de nirvano. Mi jam tiel plugadis. La laboro donis rikolton de senmorteco. Tiel plugante oni fuĝas el ĉiuj suferoj.”
Post la eksplikado de la Budho, la bramano konsciis sian eraron kaj diris: “Bonvolu manĝi laktan rizon, Estimata Gotamo! La estimata Gotamo estas farmisto ĉar liaj plantaĵoj donos frukton de senmorteco! Dirante, la bramano plenigis grandan bovlon per lakta rizo kaj oferis ĝin al la Budho.
La Budho rifuzis la manĝaĵon, dirante, ke li ne akceptas manĝaĵon ŝanĝitan per siaj instruoj.
La bramano genuiĝis ĉe la piedoj de la Budho kaj petis, ke li ordiniĝu en monaĥa komunumo. Post nelonge, Kasibaradvaĝa fariĝis arahanto.