Mia amiko XuHui
Mia amiko Xu Hui
Majstro ordonis, ke mi skribu verkaĵon ĉiusemajne por altigi mian nivelon de Esperanto. Fakte antaŭe li jam ordonis pri tio, sed mi ne obeis lin. Ĉar mi ĉiam opiniis, ke mi estas ne kapabla por skribi verkaĵon. Mi eĉ ne komprenis multajn vortojn en legaĵo. Ĝis nun mi ne legas legaĵojn en Esperanto. La kaŭzo estas, ke multajn vortojn mi ne konas.
Post lernado de Esperanto dum multaj tagoj, nun mi trovis, ke mi devas ekskribi verkaĵon, se mi volas altigi mian nivelon de Epseranto. Do pri kio mi skribu? Nek mi scias. Kia ĉagrena afero tio estas!
Do mi skribu verkaĵon pri mia amiko Xu Hui! Li estas junulo nek vigla nek malvigla. Li, kiu ŝatas sporti ofte, estas forta kaj svelta por mi, kaj fakte li ankaŭ estas tia. Mi memoras, ke mi timis kiam mi vidis lin. Ĉar li ŝajnis tre nigra. Mi ne scias, kial tiam mi ĝojis vidi lin kaj liajn samĉambroanojn. Multaj junuloj el ili estis lernantoj, sed XuHui ne estis lernanto. Li jam eklaboris diplomite. Kvankam li estis okupita ĉiutage, tamen li ankoraŭ ofte persistis sporti.
Liaj samĉambroanoj estas humuraj kaj viglaj, iu knabo el ili laboris en okcidenta manĝoĉambro, aliaj knaboj ofte ne manĝis por atendi ke li porti manĝaĵon. Tiaj tagoj estis por pli ol unu monato, poste ili devis foriri de ni por reiri en siajn lernejojn por eklerni. Post ilia foriro, XuHui fariĝis sola homo, do mi ŝanĝis lian loĝejon kaj li transloĝiĝis porksimen al mi. Baldaŭ do ni fariĝis bonaj geamikoj.
Iom post iom mi trovis ke fakte li estas apatia kaj ne tre vigla , ĉar se oni ne parolas kun li, li abusolute ne unue(la unua?) parolas. Mi ne scias kiel ekzistas tiel apatia homo? Sed mi atente pensas ke ni havis multajn bonajn memorojn, pro la kaŭzo de li, mi ellernis glitkuradon. Antaŭe mi opiniis ke mi ĉiam ne ellernos glitkuradon, sed post ekzerco de glikurado, mi povis glikuradi kaj mi tre ĝojis pri tio.
Tiam mi sendis mesaĝon al li en reto ĉiutage. Strange, se nur mi sendis mesaĝon al li, li certe respondis min. Male mi povis malĝoji. Eble li estis tre grava por mi. Dum nia kunvivado, mi lernis multajn sciojn. Li ofte instruis min pri elektrona produktaĵo kaj aliaj scioj. Mi ankoraŭ memoras ke li foriris post kiam ni kunvivis pli ol unu monato(n?), kaj mi malĝojis dum kekaj tagoj. Ekde mi malofte iris en la dormĉambron, kie li loĝis antaŭe, kaj ili malofte vidis min rideti. Mi ne plu ofte kuris vespere, ĉar mi estis sola kaj ankaŭ mi timis spektron.
En mia memoro mi ŝatis ke li frapis mian kapon, tio estas zorgo al mi, sed ĉu fakte li zorgis min, mi ne sciis. Nur iam mi trovis ke li estis bona al mi. Kiam mi estis ĝoja, do mi volis ĝui kun li. Kiam mi malĝojis, do mi ellasis la malĝojon al li. Ekzemple, antaŭ tri tagoj mi estis malĝoja, do mi telefonis al li por ellasi. Ankaŭ mi ne sciis kial mi tre volis riproĉi lin tiam. Sed li ankoraŭ ridis al mi, kaj diris ke li povis toleri al mi. Mi tre miris kial li ĉiam ne koleris por mi. Tiam mi estis furioza, sed li neniam diris eĉ unu malbonan vorton al mi. Fakte li estas tre bona junulo kaj mia tre bona amiko.
Nun li jam edziĝis, mi deziras al li feliĉon. Mi esperas ke ni povu fari geamikojn ĉiam.
Ah! Finfine mi finos mian skribadon, skribi verkaĵon estas malfacile por mi. Do mi devas enlitiĝi. Bonan nokton al ĉiuj, ĝis!