91. Venenaj Kuboj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  91. Venenaj Ĵetkuboj

  [Trompo]

  Iam antaŭe en Benareso vivis riĉulo, kiu tre ŝatis vetludon. Li ludis ĵetkubojn kun alia ludemulo, kies cerbo laboris ruze.

  La riĉulo estis honesta kaj malkaŝema, sed la ruzulo estis malhonesta. Kiam la lasta gajnis sinsekve, li daŭrigis la ludadon, sed tuj kiam li ekperdis, li kutime metis ĵetkubon en sian buŝon kaj englutis ĝin ŝtele. Poste li pretekstis, ke ĵetkubo perdiĝis, kaj ĉesigis la ludadon pro tio.

  Fine la riĉa ludanto rimarkis lian trompon. Iutage li decidis doni al li lecionon. Li ŝmiris venenon sur ĵetkubojn kaj sekigis ilin, por ke la veneno estu nevidebla. Li portis la ĵetkubojn al la kutima loko kaj proponis: "Ni ludu ĵetkubojn!"

  Lia amiko konsentis. Ili starigis la vetludan tablon kaj ekludis. Kiel kutime, la ruzulo komencis gajni ĉiun kubĵeton. Sed tuj kiam li ekperdis la ludon, li ŝtele metis ĵetkubon en sian buŝon.

  Vidinte tion, la riĉulo diris: "Englutu ĝin, kaj poste io okazos al vi. Via propra malhonesteco ege suferigos vin mem."

  Englutinte la venenan kubon, la ruzulo falis teren kaj svenis. La bonintenca riĉulo pensis: "Jam sufiĉe, nun mi devas savi lin."

    Li preparis medicinan miksaĵon por kaŭzi vomadon. Trinkiginte al la ruzulo la miksaĵon kaj elvomiginte la venenan ĵetkubon, li donis al li trinkaĵon el klara butero, densa fruktsuko, mielo kaj kansukero por sanigi lin.        Post tio li admonis la ruzulon ne plu trompi fidelan amikon. Poste ambaŭ vetludantoj mortis kaj renaskiĝis laŭ siaj kondutoj.

  La moralinstruo estas: Trompi amikon eble kaŭzos danĝeron al via bonfarto.