89. La Falsa Sanktulo
89. La Falsa Sanktulo
[Hipokriteco]
Iam antaŭe estis viro, kies aspekto kaj konduko ŝajnis al tiuj de sanktulo. Kun ĉifonaĵoj ĉirkaŭ la korpo kaj longaj distaŭzitaj haroj sur la kapo, li sin vivtenis almozpetante en malgranda vilaĝo. Li estis ruza kaj malnobla. Li ŝajnigis, ke li forlasis la kroĉiĝon al la ĉiutaga mondo, sed fakte li estis falsa sanktulo.
Riĉulo loĝanta en la vilaĝo volis akumuli meriton per bonfaroj, do li konstruigis simplan templeton en la proksima arbaro por la sanktulo. Li ankaŭ regalis lin per la plej bonaj manĝaĵoj el sia propra hejmo.
Li opiniis, ke ĉi tiu sanktulo kun distaŭzitaj haroj estis sincera kaj bona, kaj neniam faris malbonaĵon. Li timis banditojn, do li portis sian familian riĉaĵon de 100 ormoneroj al la malgranda templo. Li enterigis ĝin kaj diris al la sanktulo: "Estimata Moŝto, bonvolu prizorgi mian familian riĉaĵon."
La sanktulo respondis: "Ne maltrankviliĝu pri tiaj aferoj ĉe sanktulo kiel mi. Ni sanktuloj jam rezignis la avidon al la ordinara mondo. Ni havas nek avidon nek deziron por preni alies posedaĵon."
"Tre bone, Estimata Moŝto," diris la riĉulo. Li foriris pensante, ke li estas tre saĝa konfidi sian riĉaĵon al tiel bona sanktulo.
Sed la malica sanktulo pensis: "Aha! La trezoro de 100 ormoneroj sufiĉas por mi vivi en la resta tempo de mia vivo. Mi ne plu bezonos labori aŭ peti almozon poste!" Do post kelkaj tagoj li ŝtele elfosis la riĉaĵon kaj enterigis ĝin ĉe la vojo.
En la sekva tago li iris al la hejmo de la riĉa vilaĝano kaj manĝis kiel kutime. Manĝinte ĝissate, li diris: "Via plej honora sinjoro, mi loĝis ĉi tie vivtenate de vi jam dum sufiĉe longa tempo, sed la sanktuloj, kiuj jam forlasis la mondan deziron, ne devas tro kroĉiĝi al unu vilaĝo aŭ vivtenanto. Tio farus la sanktulon tian, kia mi estas, malpura! Do bonvolu permesi min foriri modeste."
La riĉulo petegis foje kaj refoje, ke li restu, sed sen rezulto. "Do iru laŭ via volo, Estimata Majstro," li konsentis finfine. Li akompanis la sanktulon ĝis vilaĝlimo kaj adiaŭis lin.
Irinte mallongan vojon sola, la falsa sanktulo pensis: "MiI devas certiggi min, ke la stulta vilaĝano ne suspektu min. Li tiel fidas min, ke li kredas ĉion. Do mi trompu lin per saĝa artifiko!" Li metis folion de seka herbo en siajn distaŭzitajn harojn kaj reiris al la vilaĝo.
Vidinte lin, la riĉulo demandis: "Estimata Majstro, kial vi revenis?" Li respondis: "Kara amiko, ĉi tiu herbfolio el la pajla tegmento de via domo gluiĝis en miaj haroj. Estas plej malbone kaj malpure por sanktulo kia mi 'preni tion, kio ne estas donita'."
La mirigita vilaĝano diris: "Nenio gravas, Via Moŝto. Bonvolu demeti ĝin kaj daŭrigi vian vojon. Sanktulo kia vi eĉ ne tenas herbfolion kiu apartenas al aliuloj. Kiel mirinda tio estas! Kiel nobla estas vi, la plej pura el la sanktuloj! Kiel fortuna mi estas havi honoron por vin vivteni!" Li des pli fidis lin ol antaŭe, kaj riverencis respekteme kaj adiaŭis lin denove.
Ĝuste en tiu periodo la Iluminiĝnto vivis kiel komercisto. Dum sia vojaĝo li haltis por tranokti en la vilaĝo. Li hazarde aŭdis ĉiujn parolojn inter la vilaĝano kaj la "‘plej pura sanktulo". Li pensis: "Tio sonas ridindae! Tiu viro certe ŝtelis ion multe pli valoran ol folio de seka herbo, por kiu li revenis al la posedanto."
La komercisto demandis la riĉan vilaĝanon: "Amiko, ĉu vi donis ion por ke tiu ĉi sanktulo tenu por vi?" "Jes, amiko," li respondis, "mi konfidis lin gardi mian familian riĉaĵon de 100 ormoneroj." "Mi proponas, ke vi iru kontroli, ĉu ĝi estas en la antaŭa loko."
Subite maltrankviliĝinte, la riĉulo kuris al la arbara templo, fosis la teron, kaj trovis, ke lia trezoro malaperis. Li kuris al la komercisto kaj diris: "Oni forŝtelis ĝin!" "Amiko," la vojaĝanto respondis, "ĝin forprenis neniu alia krom la tiel nomata sanktulo. Ni kaptu lin kaj reprenu vian trezoron."
Ili ambaŭ postkuris tiel rapide kiel eble. Post kiam ili atingis la falsan saktulon, ili konfesigis lin, kie li kaŝe translokigis la monon. Ili iris al la kaŝejo ĉe la vojrando kaj elfosis la enterigitan trezoron.
Rigardante la brilajn ormonerojn, la Bodisatvo diris: "Vi estas sanktulo tute hipokrita. Vi lerte parolis ĉiujn belajn vortojn admirindajn por ĉiuj, ke oni ne 'prenu tion, kio ne estas donita'. Vi hezitis forlasi eĉ kun herbfolio, kiu ne apartenis al vi, sed facile ŝtelis cent ormonerojn!" Post la kurioza okazaĵo, li konsilis la falsan sanktulon, ke li ŝanĝu sian konduton por sia propra bono.
La moralinstruo estas: Estu singardema kontraŭ ŝajnigita sanktulo.