Penso pri morto
Homo naskiĝinta certe mortos. Tio estas nepra leĝo kaj neniu povas eviti tion. Verdire, kiam mi ne pripensas pri la morto, mi do revas multe pri la ekstera mondo.
Hodiaŭ posttagmeze, mi sentis min iom malkomforta post la lernado. Do mi iris al strato por aĉeti medicinaĵon, kaj ankaŭ laŭvole aĉetis lavpulvoron kaj vivbezonaĵojn. Mi ekaŭdis funebran muzikon. Ĉu mortis homo en la ĉirkaŭaĵo? Do kiam mi iris al la vojkurbo, Mi vidis multajn homojn ariĝintajn antaŭ iu pordo, kaj grandan florkronon... Vere montis mlajunulo ĉi-tiea. Kiam mi preterpasis lian ĉerkon. Mia koro subite paŭzis. Oh pruviĝas, ke homa vivo estas tiel mallonga. Mi vidis lian foton. Oh mi eĉ konis lin, kiu iam iris sur strato antaŭ kelkaj tagoj. Sed nun li jam forpasis. Estas bedidaŭinde, ke li mortis. Mi aŭdis de iuj homoj en monaĥejo, ke liaj gefiloj ne plenumis sian devon al li,kiam li vivis. Subite mi rememoris pri la parolado de onklino Yang hieraŭ.
Hieraŭ vespere ŝi vokis min por ke mi helpu ŝin fari ion. Do ni sidis sur ŝia lito kaj bablis multe. Ŝi diris al mi, ke ŝi havas kvin infanojn. Sed nun neniu volas vivteni ŝin. Mi demandis, kial vi naskis tiom da infanoj? Ĉu vi ne timis doloron?" "Mi ne havis metodon por eviti naski tiam." Ŝi respondis. Mi scivole demandis: "Kiel vi naskis viajn infanojn? Ĉu multaj homoj ĉirkaŭis vin por tio, kiam vi naskis?" "Ne. En la unua kaj la dua fojoj mia bopatrino sidis antaŭ min. La lastajn infanojn mi mem naskis sole." Ŝi diris trankvile. "Oh ne, mi ne kredis." Mi preskaŭ kriis: "Ĉar kiam virino naskis infanon, ŝi estas tiel dolora kiel mortigata porko, kaj mi vidis tion en la filmo pri duona ĉielo." "Jes, vere. Ĉar mi ofte naskis infanojn tiam, kiam oni dormis profunde. Do mi nur per mi mem naskis ĝin, metis ĝin en la pretan ujon kaj portis ĝin sur la liton. Mi kuŝiĝis senmove, ĉar tiam mi ankaŭ havis neniom da forto. Poste mia bopatrino povis helpi min. Sed post ĉikraŭ dekkelkaj tagoj, mi devis labori kiel ordinaraj homoj pro malriĉo. Estas feliĉe, ke mi nature akuŝis sen malfaĉilo. Poste la infanoj plenkreskis. Mi estis tiel malriĉa, ke mi ne povis satigi ilin. Do mi iris al malproksimo por peti manĝaĵon. Tiel ili vivas ĝis nun. Sed ili diris, ke mi ne donas al ili multajn havaĵojn. Mi pensis, ve! ke ili estis feliĉas, ĉar ili ĉiuj ne mortis pro la malsato. Mi ankoraŭ ne havis povon por doni havaĵon al ili. Nun ili ankaŭ ne vivtenas min." Se mi scius tion antaŭe, mi delonge fariĝus monaĥino eĉ antaŭ la edziniĝo." Ŝi diris.
Mi senvorte pensis, oh homa vivo tiel suferas. Virinoj eĉ pli suferas ol viroj. Mi devas diligente kaj rapide iri al vojo de la liberiĝo...