Biciklo de mia patro
Biciklo de mia patro--Jado
En mia infanaĝo, la plej profundan impreson donis la biciklo aĉetita de mia patro antaŭ la Liberiĝo.Senfarbigite pro froteco, ĝi perdis sian koloron, ke oni ne povus scii ĝian ĝustan produktdaton. La strio sur la kaŭĉukaj bendoj platiĝis pro eluziteco, ke la bendoj, pro troa maldikeco, havis tuberojn ŝvelitajn de sufuĉa aero. Por ĝin gardi kontraŭ krevo, la patro metis trivitan kaŭĉukan bendpecon en ĝin. Tio igis la bendojn neunuformaj, tial biciklante oni sentas saltadeton kvazaŭ veturus sur malglata vojo. Tamen la biciklo estis importita de eksterlando kaj havas faman markon. Kutime viŝante la biciklon mia patro kun fiera tono ofte diris, objekto kaduka, tamen fortika. Ja certe estas tiu ĉi kaduka biciklo, kiu portis la patron de kampoj al kampoj por semado kaj rikoltado; de vilaĝoj al vilaĝoj, proksimaj kaj malproksimaj, por labori kiel dungito en foiro. Jaron post jaro, kaj togon post tago, la patro tenis sur sin la grandan ŝargon vivtenante la tutan familion kun kvar filoj
La biciko impresas min pleje ne pro ĝia marko fremdlanda, sed pro tio, ke sur la supra framtubo pendas unu triangula toldusako, olea kaj frotbriligita, kiu pareksŭ entenas mian tutan fanazion de ĉiuj belaj aferoj de la infanaĝo. Mi naskiĝis meze de la sesdekaj jaroj en la pasintan jarcento. Kiam mi apenŭ komencis memori la aferojn, mia patrino jam estis malsana konstante; kaj antaŭ mi jam naskiĝis tri filoj, el kiuj la plej aĝa havis dek tri aŭ dek kvar jarojn. La vivoteno de la tuta familio nur dependis de la klopodado de mia patro. Evidente, kiel malfacilaj estas la tagoj. Tiam, en nia loko, la ĉefa grenio por la nutrado estas sorgo. La sorgogreno de la Sudorienta Parto de Provinco Shanxi diferencas de tio de aliaj lokoj, ĝi estas amare acerba kaj malfacile englutebla, kaj kaŭzas al la manĝantoj internan varmon precepe por la infanoj, ke kiuj ne povas elfeki eĉ dum pluraj tagoj kun ventro ŝvelanta kaj la vangoj ruĝbrulantaj, kiam ili ne povas elteni la suferon fuĝante en neceseon, levante la postaĵon, kaj petante, ke la patrino elfosu la ferbulan fekaĵon per bastoneto por ili. Eĉ la tiajn kurdaĵojn kiel sorgon, oni ne povas sufiĉe preni. En tiu periodo, la vivstato de tiuj, kiuj vivas en urbo kaj ĝuas la provizitan grenon, estas pli bona ol tio de ni en kampara regiono. Onidire: kiu ĝuas la provizitan grenon, tiu vivas en fean paradizon. Iam mi ludis kun kamaradetoj, kiuj kun urba loĝanteco havas bonan familikondiĉon; vidante ke ili manĝas maizfarunan vovon, mi eksalivumis, pretervole pensante, kiel feliĉe, se mi povus ĝui maizfarunan vovon ĉiutage.
Por ŝtopi la buŝojn de la familianoj, laboradante de la frua mateno ĝis la malfrua vespero mia patro iris al la kampoj seninterompe en ĉiu tago. Krome, en morta senzono de agrikulturaj laboroj li ankoraŭ klopode serĉis kromokupojn. Antaŭ la Liberiĝo, miaj patro kaj onklo iam administris ne malgrandan restoracion, kiu famas pro bonkuirita patkuko kun peklita viando en nia regiono, kaj ĝis nun en la loka anekdotlibreto oni ankoraŭ povas trovi la registron de Patkuko de Weifamiliaj Faratoj. La patkuko kun peklita viando renomas kiel fama manĝaĵo de Regiono Shangdang, en la loko cirkulas diro: “Foiron vizitanta, krurojn laciganta; se patkukon nemanĝanta, larmojn elfluiganta”. En tuta jaro, kiam oni okazigas foirojn kaj specialajn ceremoniojn en la urbetoj kaj vilaĝoj, nordaj kaj sudaj, mia patro nepre estis konkure invitita de diversaj restoracioj kiel dungita patakukmajstro. La makleraĵo estas 2.5 Yuanoj po taglaboro. Revninte la patro devas transdoni 2 Yuanojn al la Produkta Grupo, kaj fine lukrante al si nur 0.5 Yuanojn, tamen en tiu periodo ĝi jam estas ne neglektebla enspezo.
Kutime la foiro daŭras tri aŭ kvar tagojn. Mi kalkulis la tagojn laŭ la figroj, kiam la tago, en kiu mia patro revenos, mi ofte kuris eksteren de la ĉestrata pordego, starante sur la ĉeval-surrajda ŝtono ĉe la pordego, gape fiksis la rigardon al la fino de vojo, atendante kun urĝa koro la revenon de la patro. Kiam la figuro de la patro aperis de malprksime, mi jam senpacience trotis saltetante kontraŭ la patro antaŭ la biciklon samkiel gaja pasero. Sajnas, ke la patro jam antaŭatendis ĉi tiun akton, denscendinte de la biciklo kun rideto, karesante mian kapon, kaj poste levante min facile sur la supran framtubon, puŝante la biciklon hejmen. Kiam la biciklo haltis en la korto, la patro demetis min teren, etendante la manon en la dusakon ĝis ĝia profundan fundon.Mi fiksis miajn okulojn al la dusako kun granda espero. La patro pene serĉis, elprenante pecojn de sekaj patkukoj kaj mantooj, kaj roditaj kaj duonpecaj, donante pecon al mi. Mi tenas ĝin en la mano kiel trezoron, ronĝante geje kaj ŝpare la sekan manĝaĵon aldonitan de la patro, sentante ĝin tre dolĉa kaj bongusta. Tiutempe mia atendado fariĝis sentimento de feliĉo. Mia bela vivo de infanaĝo forpasis en la atendado de la reveno de la patra biciklo post la foirfiniĝo.
Kiam mi vizitis gimnazion, la tempo jam marŝis en la finon de la sepdekajn jarojn, tiam inter la kunlernantoj ekfuroris biciklado, kelkaj el kiuj loĝas kun mi en la sama strato kaj estas el kadrfamilioj, ties gefratoj jam perlaboris, tial kun bona vivkondiĉo ĉiuj familioj de ili havas novajn biciklojn kun markoj, aŭ Yongjiu aŭ Feige.Dimance aŭ post lerneja horo, ili ofte vetkuras per biciklo sur la palaco antaŭ la domo de La Revolucia Komitato de gubernio. Mi avide rigardis la vetkuron, kaj fojfoje intencus elpuŝi la biciklon de la patro por konkuri kun ili, sed tamen, vidante la biciklon de la patro kun kaduka ferframo, mi perdis kuraĝon. Foje, la tikla allogo en la koro venkis min ke mi, kun granda kuraĝo, elbiciklis la biciklon de la patro. Haltigante la biciklon antaŭ la kunlerantoj prepare konkuri kun ili, mi trovis, ke la kelkaj rigardas min kaj mian biciklon kun malestimaj mienoj. Iu diris:”Ha, kiel kadukaĉa biciklo, ja devas esti ĉe brokantisto; kun la tia, ĉu vi ankoraŭ aŭdacus vetkuri kun ni?” Liaj vortoj forte atakis min, ke mi tuj ruĝiĝis sentante la vizaĝon brulanta kvazaŭ estus kaptita ŝtelisto, ne sciante kien fuĝi. Mi hejmen revenis konfuzite kun la biciklo. En tiu tempo,mi estis tre juna kaj neprudenta, opiniante, ke la trivita biciko donis al mi tian honton, kaj de tiam mi neniam biciklas ĝin.
Kiam la tempo atingis la okdekajn jarojn, oni ne plu zorgas pri problemo de ĉiutaga pano, la amara kaj acerba sorgofaruno jam fariĝis pasinta afero, ankaŭ nia familio ekhavas novajn biciklojn. En la jaro 1986, post la forpaso de mia patro, tiun ĉi malnovan biciklon forprnis iu parenco, kiu venis multefoje por ĝin akiri. Mia patrino diris: kiam la patro ankoraŭ vivas, la parenco venis multfoje kaj volas aĉeti ĝin kontraŭ alta prezo, spite tion mia patro malkonsentis. Pli ol dudek jaroj forpasis, la biciklo de la patro jam longe ne estas en nia vivo, tamen ĝi, radikanta en le memoro de niaj fratoj, pli kaj pli klariĝas kun la forpaso de la tempo, kaj estas neniam forgesebla. Memorante la patron mi ĉiam vidis, ke li klinis la talion palpe serĉante la sekajn patkukon en la bicikla toldusako, tiuokaze mi ofte eklarmis; la pasintaj aferoj senintence svarmis en mian koron; dolĉo kaj amaro, varmo kaj fristo, ĉagareno kaj ĝojo, ĉio ĉi en tiu ĉi mondo, igas min mergi en neesprimeblaj sentoj, ke mi longe ne povas ĝin forigi.
Memorante la biciklon mi ĉiam vidis la patron ridetanta al ni. Ho, mia neforgesebla biciklo, mia neforgesebla patro nin naskiginta kaj vivteninta.