92. Knabo kaj Knelo: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '92. Knabo kaj Knelo   Iam patrino piediris kun sia mamsuĉa infano en la sino. Lacigite de la vojirado, ŝi kuŝiĝis ĉe la vojo kaj endormiĝis profunde. Tiam homo venis al ...')
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 18:53, 20 Sep. 2014

92. Knabo kaj Knelo

  Iam patrino piediris kun sia mamsuĉa infano en la sino. Lacigite de la vojirado, ŝi kuŝiĝis ĉe la vojo kaj endormiĝis profunde. Tiam homo venis al la infano kaj donis al li knelon. Ricevinte ĝin, la infano estis ravita de la bongustaĵo kaj ne plu zorgis pri siaj ornamaĵoj. La homo demetis liajn arĝentan seruron, perlan kolringon kaj vestaĵojn, kaj forportis ĉion el ili.

  Iuj bikŝuoj ankaŭ kondutas same. Ili emas miksiĝi en bruaj lokoj kaj diversaj aferoj por akiri iom da profito, sed iliaj meritoj de virto, disciplinado kaj meditado estas prirabitaj de la kleŝoj kiel la infano, ĉio de kiu estas prirabita pro lia avido al la bongustaĵo.